Jacinda Ardern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacinda Ardern
Novzelanda politikisto
Jacinda Ardern en 2020
Jacinda Ardern en 2020
Persona informo
Jacinda Ardern
Naskonomo Jacinda Kate Laurell Ardern
Naskiĝo 26-an de julio 1980 (1980-07-26) (43-jaraĝa)
en Hamilton, Waikato,  Nov-Zelando
Religio agnostikismoMormonismo vd
Lingvoj novzelanda angla lingvo vd
Loĝloko Aŭklando vd
Ŝtataneco Nov-Zelando vd
Alma mater Universitato Waikato • Morrinsville College • Morrinsville Intermediate School vd
Partio Nov-Zelanda Laborista Partio vd
Familio
Patro Ross Ardern vd
Gefratoj Louise Ardern vd
Edz(in)o Clarke Gayford vd
Amkunulo Clarke Gayford vd
Infanoj Neve Ardern Gayford vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Laborkampo politikopolitikisto vd
Ĉefministro de Nov-Zelando
Dum oktobro 2017 – januaro 2023
Antaŭulo Bill English
Sekvanto Chris Hipkins
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jacinda ARDERN /dʒəˈsɪndə ˈɑːdɜːn/, nasknome Jacinda Kate Laurell ARDERN, (naskiĝis la  26-an de julio 1980(nun 1980-07-26) en Hamilton) estas nov-zelanda politikisto kaj registarestro de Nov-Zelando ekde la 26-a de oktobro 2017. La 18-an de januaro 2023 ŝi anoncis ke ŝia lasta tago en la ĉefministra posteno estos la 7-a de februaro 2023. Ŝia posteulo fariĝis sampartiano Chris Hipkins.

Ŝi parolas la anglan lingvon, kaj neflue la maorian lingvon[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Ardern elkreskis en Morrinsville kaj Murupara, kie ŝi trapasis ŝtatan lernejon. Ŝi estis edukata laŭ la mormonisma konfesio, sed forlasis sian religion pro la opinioj de sia eklezio pri samseksemo[2]. Ŝi ekde tiam sinprezentas kiel agnostikulino[3].

En 1999, ŝi aliĝis al la Universitato Waikato kie ŝi akiris licencion pri komunikado. Aniĝinta al la Nov-zelanda Laborista Partio kiam 17-jaraĝa, ŝi laboris dum la fino de sia studperiodo por Phil Goff kaj Helen Clark, la tiamaj gvidantoj de la partio[4]. Ŝi estis nomumita vic-prezidanto de la junaj laboristoj en 2003 kaj 2004.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Komenco[redakti | redakti fonton]

En 2006, Jacinda Ardern foriris al Nov-Jorko kie ŝi volontule laboris 6 monatojn ĉe senpaga restoracio kaj ĉe asocio defendanta la rajtojn de laborantoj. Ŝi poste estis dungita en Londono kiel politika konsilisto en la kabineto de Tony Blair, la tiama ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando[5]. En 2008, ŝi estis elektita prezidanto de la Internacia Unuiĝo de la Socialista Junularo, ĉi-kadre ŝi profesie vojaĝis en Barato, Libano, Alĝerio kaj Cisjordanio[6].

En 2008, Jacinda Ardern reiris Nov-Zelandon kaj kandidatiĝis por la deputitaj balotoj. La laborista partio malvenkis ilin, tamen ŝi iĝis deputito, iĝante 28-jaraĝa la plej juna parlamentano de Nov-Zelando. Ŝi estis nomumita proparolanto de la laborista partio pri junularo kaj adjunkta proparolanto por porinfana justico, postenoj kiujn ŝi okupis ĝis 2011. En 2011 kaj 2014, la laborista partio denove malvenkis la parlamentajn balotojn, sed ambaŭfoje Jacinda Ardern sukcesis deputitiĝi. En februaro 2017, ŝi trifoje estis elektata deputito kaj ankaŭ estis elektata vicestro de la laborista partio[7], iĝanta la plej juna ano atinginta ĉi-tiun postenon[8].
La laborista partio tiam ĉeestis la plej malaltan nivelon en la opinienketoj de 20 jaroj, kaj ĝia estro Andrew Little decidis priresponsi kaj demisiis. Jacinda Ardern estis elektata por sukcedi lin, kaj tiel iĝis, du monatojn antaŭ la balotoj, 37-jaraĝe, la plej juna estro de la partio kaj gvidanto de la opozicio en Nov-Zelando. La populareco de la partio kaj de Ardern rapidege kreskis (la gazetaro eĉ parolis pri "Jacindamanio"[9]), kaj fine ĝi venkis la balotojn kaj povis krei koalician registaron kun la nov-zelandaj verduloj kaj la partio New-Zealand First, en kiu Jacinda Ardern iĝis ĉefministro[10].

Ĉefministro[redakti | redakti fonton]

Krom la estreco de la registaro, Jacinda Ardern respondecis pri la ministerioj pri nacia sekureco kaj spionado, pri artoj, kulturo kaj heredaĵoj, kaj pri sendefendaj infanoj. La koalicia registaro interalie anoncis jenon:

  • 25 000-homan jaran malpliigon de enmigrado
  • malpermeso aĉeti ekzistantajn loĝejojn por fremdaj spekulantoj
  • retrakto de la Transpacifika Alianca Interkonsento por enkonduki klaŭzon malpermesantan la aĉetadon de terenoj ate de fremduloj
  • konstruadon de 100 000 malmultekostaj loĝejoj antaŭ 2027
  • plifortigon de la publika servo pri mensa sano
  • plialtigon de la minimuma salajro
  • resanigan planon por poluitaj riveroj kaj lagoj
  • planon por atingi la karbonan neŭtralecon[11].

La 19-a de januaro 2018, Jacinda Ardern publike anoncis sian gravedecon kaj ke ŝi portempe forlasos sian postenon dum 6 semajnoj post la naskiĝo de la bebo, profite al sia vicĉefministro Winston Peters[12]. Ŝi tiel iĝis la dua ina ĉefministro en la mondo kiu akuŝis dum sia ofico, post Benazir Bhutto. La 24-a de septembro 2018, ŝi ĉeestis la ĉiujaran ĝeneralan asembleon de la UN kun sia 3-monataĝa bebo, Neve[13].

Jacinda Ardrn vizitanta anojn de la nov-zelanda islama komunumo, la morgaŭon de la atenco.

La 15-a de marto 2019 okazis en Christchurch ektremdekstrema atenco, celanta moskeojn kaj islamanojn, kaŭzanta 50 mortintojn kaj multaj vunditojn[14]. Du viroj kaj unu virino estis arestataj de la polico rilate de la atenco[15]. Jacinda Ardern tiam diskursis kvalifikante la atakon kiel "Unu el la plej malhela tago de Nov-Zelando". Ŝi instigis siajn gekuncivitanojn al prioritata "kompatemo por la viktimoj" kaj poste al "la plejeble firma kondamno de la idearo de la homoj [kiuj plenumis la atencon]". Ŝi aldonis ke ĉi-tiuj krimuloj "ne havas sian lokon en Nov-Zelando, kaj fakte ne havas sian lokon ie ajn en la mondo"[16].

En marto 2020, Jacinda Ardern ebligis la laŭleĝigon de aborto, kiu ĝis tiam estis konsiderata kiel krimo en Nov-Zelando[17]

En oktobro 2020, okaze de parlamentaj balotoj, la laborista partio gvidita de Jacinda Ardern havis sian plej grandan sukceson de 1946 kun pli da 49% da voĉdonoj, akirante la absolutan plimulton de parlamentanoj[18].

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

La kunulo de Jacinda Ardern estas Clarke Gayford, televida parolisto. La paro renkontiĝis en 2013[19].
La 19-a de januaro 2018, Jacinda Ardern anoncis sian gravedecon per la sociaj retejoj. Ŝi klarigis ekkoninti la novaĵon kelkajn tagojn antaŭ estiĝi ĉefministro, kaj ke ŝi intencos portempe eksoficiĝi pro patrinecaj ferioj dum junio 2018. Ŝi akuŝis la 21-an de junio 2018 de knabineto, Neve Te Ahora[nb 1].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Neve estas la angliĝa formo de la gaela antaŭnomo Niamh, kiu signifas "brila", kaj Te Ahora signifas en la maoria "La amo". Te Ahora ankaŭ estas la nomo de monteto apud Morrinsville, la hejmurbo de Jacinda Ardern.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (franclingve) Nov-Zelando: nova furoro por la maoria lingvo, ĉe Franceinfo.fr, 25-a de septembro 2018
  2. (anglalingve) Nicholas Jones, « Kiu estas Jacinda Ardern? », NZ Herald,‎ 1-a de aŭgusto 2017, arkivo (konsultita la 2-an de septembro 2017).
  3. (fr) Isabelle Dellerba, "Jacinda Ardern, la kompatema", Le Monde, 13-a de junio 2020, p. 21
  4. (en) « La leviĝo kaj leviĝo de Jacinda Ardern», Radio New Zealand,‎ 1-a de aŭgusto 2017 arkivo, (konsultita la 2-an de septembro 2017).
  5. (en) Jacinda Ardern: "mi ne volis ofici por Tony Blair" arkivo ĉe Stuff, 27-a de aŭgusto 2017 (konsultita la 2-an de septembro 2017).
  6. (en) Kandidata portreto: Jacinda Ardern arkivo, ĉe Newshub,‎ 19-a de oktobro 2011, konsultita la 2-an de septembro 2017
  7. (en) Jacinda Ardern konfirmita kiel nova gvidanto de la laboristaj deputitoj arkivo, ĉe NZ Herald,‎ 7-a de marto 2017, konsultita la 2-an de septembro 2017
  8. (en) Kiuj estas la novaj gvidantoj de la laboristoj? arkivo, ĉe Stuff, 1-a de aŭgusto 2017 (konsultita la 2-an de septembro 2017).
  9. (fr) Nov-Zelando: ĉu baldaŭ ina ĉefministro? arkivo Le Monde, 20-a de septembro 2017 (konsultita la 30-an de septembro 2017).
  10. (fr) Nov-Zelando: Jacinda Ardern potencas krei registaron Arkivigite je 2017-10-19 per la retarkivo Wayback Machine arkivo, TV5 Monde, 19-a de oktobro 2017 (konsultita la 19-an de oktobro 2017).
  11. (en) Politiko de la nova registaro: tio, kion ni scias ĝisnune, The New-Zealand Herald, 19-a de oktobro 2017
  12. (en) Jane Patterson: Winston Peters oficiĝas: liaj devoj klarigaj ĉe Radio New-Zealand, 18-a de junio 2018
  13. (fr) La nov-zelanda ĉefministro kaj sia bebo ĉe UN ĝojigas la fotistojn ĉe Le Monde, 25-a de septembro 2018
  14. (en) Nov-Zelanda moskea pafado: kio sciatas pri la akuzatoj? ĉe BBC news, 15-a de marto 2019
  15. (en) Christchurch-aj pafadoj: 49 mortintoj dum la nov-zelandaj moskeaj atakoj ĉe BBC news, 15-a de marto 2019
  16. (en) Dekoj da mortintoj en terorisme atenco al moskeoj ĉe Al-Ĝazira, 15-a de marto 2019
  17. (fr) Nov-Zelando pretiĝas malkrimigi la aborton ĉe Slate.fr, la 23-a de januaro 2020
  18. (fr) Nov-Zelando: tial la politika venko de la ĉefministro Jacinda Ardern estas historia, ĉe Le Monde, 18-a de oktobro 2020
  19. (en) Reflektoro al Clarke Gayford, televida parolisto kunulo de Jacinda Ardern ĉe Stuff