Kabineto Hegedüs
Kabineto Hegedüs | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Kabineto Hegedüs | ||
Dum | 18-a de aprilo 1955 - 24-a de oktobro 1956 | |
Antaŭulo | Unua Kabineto Imre Nagy | |
Sekvanto | Dua Kabineto Imre Nagy | |
Kabineto Hegedüs [hegeduŝ] estis praktike la lasta hungara stalinisma kabineto. La Hungara revolucio de 1956 mem forbalais tiu ĉi registaron, kiu gvidis la landon inter 1955 kaj 1956 malpli ol 2 jarojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Unua Kabineto Imre Nagy nuligis la deportojn, la politikaj arestitoj grandparte liberiĝis. Eventuale la stalinismaj politikistoj timis pro la eblaj juraj procesoj, tial paŝo post paŝo ili komencis repreni la signifajn poziciojn, fine la parlamento nomumis novan ĉefministron András Hegedüs. En tiu periodo okazis paco kun Jugoslavio, krome Ruĝa Armeo forlasis Aŭstrion. Rezulte tiu armeo devis forlasi ankaŭ Hungarion, ĉar en Hungario Sovetunio rajtis havi armeon por havi liveran ponton inter Aŭstrio kaj Sovetunio tra Hungario. Do, la armeo stabile restis, tio kuraĝigis la stalinistojn. Enlande oni oficiale konstatis, ke akzo de László Rajk estis senrajta, la reentombiga ceremonio estis signifa okazintaĵo. Radio Libera Eŭropo jam ne estis ĵamita, do maturiĝis la revolucio. Komence de la Hungara revolucio de 1956 denove Imre Nagy (politikisto) establis novan kabineton.
Listo de membroj
[redakti | redakti fonton]- András Hegedüs – prezidanto de ministera konsilio
- Ernő Gerő – primara vicĉefministro, poste István Hidas
- Antal Apró, József Mekis, István Hidas, poste parte ankaŭ Ferenc Erdei, György Marosán – vicĉefministroj
- László Piros – ministro pri enlandaj aferoj
- János Boldóczki - ministro pri eksteraj aferoj, poste Imre Horváth (ministro)
- Árpád Házi - ministro pri ŝtata kontrolo
- György Pogácsás - ministro pri ŝtataj bienoj
- Sándor Czottner – ministro pri minejoj kaj energioj
- András Szobek - ministro pri nutrokolekto
- József Bognár - ministro pri enlanda komerco; poste János Tausz
- Sándor Román – ministro pri sano
- Iván Altomáré - ministro pri nutroindustrio, poste Rezső Nyers
- Lajos Szíjártó - ministro pri konstruo
- Ferenc Erdei – ministro pri agrikulturo, poste János Matolcsi
- István Bata - ministro pri defendo
- Erik Molnár - ministro pri justico
- János Csergő - ministro pri metalurgio kaj maŝinindustrio
- Béla Szalai – ministro pri malpeza industrio, poste Józsefné Nagy (Jolán Szarka)
- Lajos Bebrits - ministro pri transporto kaj poŝto
- József Darvas – ministro pri publikeduko
- László Háy - ministro pri ekstera komerco, poste József Bognár
- Tibor Erdey-Grúz – ministro pri eduko, poste Albert Kónya
- Károly Olt - ministro pri financo
- Sándor Czottner – ministro pri karbominejoj
- János Szabó – ministro pri municipoj
- Gergely Szabó - ministro pri kemio (dum la aparta ministerio)
- Andor Berei – gvidanto de Tutlanda Planada Oficejo en rango ministro
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] hungare
- [2] hungare
- [3] Arkivigite je 2015-02-18 per la retarkivo Wayback Machine hungare