Kadiŝo
Kadiŝo aŭ Kadiŝ, kun literumadoj Kaddish, Qaddish kaj Qadish, (en aramea: קדיש "sankta") estas himno de laŭdoj pri Dio trovitaj en preĝoj de judismo. La centra temo de Kadiŝo estas la pligrandigo kaj sanktigo de la nomo de Dio. En la liturgio, diversaj versioj de la Kadiŝo estas uzitaj funkcie kiel apartigiloj inter fakoj de la servo.
La termino "Kadiŝ" estas ofte uzata por referenci specife al la "Kadiŝo de Bedaŭranto", dirita kiel parto de la bedaŭraj ritaroj de judismo en ĉiu preĝoservoj, same kiel en funebroj kaj memorceremonioj; por 11 hebreaj monatoj post la morto de patro, kaj por 30 tagoj post la morto de edzino, frato aŭ filo. Kiam oni faras mencion de "diri kadiŝon", tio senambigue referencas al la ritaroj de bedaŭro. Bedaŭrantoj diras Kadiŝo por montri, ke spite la perdon ili ankoraŭ laŭdas Dion.
Kun la Ŝema Izrael kaj la Amidah, la Kadiŝo estas unu el la plej gravaj kaj centraj elementoj en la liturgio de judismo. Kadiŝo ne povas esti deklamita solece. Same kiel ĉe alaj preĝoj, oni rajtas deklami ĝin nur fare de minjan de dek judoj.