Kaldeno (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kaldeno.
Kaldeno
Natura satelito  de Jupitero (XXI)
satelito de Jupitero • neregula satelito
Oficiala nomo Jupitero XXI[1]
Aliaj nomoj S/2000 J 10
Nomita laŭ Chaldene vd
Malkovro
Malkovrinto - Scott S. Sheppard
- David C. Jewitt

- Yanga R. Fernández
- Eugene A. Magnier[1]

Dato de malkovro 26-a de novembro 2000[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 22 713 464 km
Discentreco 0,2916
Klinangulo 167,07° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 699,33 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 3,8 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~7,5 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ?
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,5[2]
vdr

Kaldeno estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, post observoj inter la 23-a kaj la 26-a de novembro 2000.

Ili anoncis la 5-an de januaro 2001 la malkovron de dek jupiteraj lunoj (nomata J/2000 J 2 al J 11[3]). Inter kiuj Kaldeno, kiu tiam ricevis nur la maldaŭran nomon S/2000 J 10: deka jupitera satelito malkovrita en 2000.

Ĝiajn grandon kaj mason (3,8 km kaj 7,5 × 1013 kg) oni estimis, hipotezante ke ĝiaj denso kaj albedo estus 2,6 × 103 kg/m3 kaj 0,04.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La 22-an de oktobro 2002, IAU aprobis[4] por ĝi la nomon Kaldeno, (greke; Χαλδήνη: Ĥaldene)[5], unu amatino de Zeŭso en helena mitologio, kaj patrino de Solimoso.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Kaldeno estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
  3. IAUC 7555: SATS de Jupiter; 2001B; 2001C (angle)
  4. AUC 7998: P/2002 T5; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
  5. Angle, ĝi recevis la nomon de Chaldene, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]