Kaleo (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kaleo.
Kaleo
Natura satelito de Jupitero (XXXVII)
Oficiala nomo Jupitero XXXVII[1]
Aliaj nomoj S/2001 J 8
Historio
Malkovrinto -Scott S. Sheppard
-David C. Jewitt
-Jan Kleyna[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
9-a de decembro 2001[1]
Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 23 217 000 km
Discentreco 0,2599
Klinangulo 164,996° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 729,47 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro ~2 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~1,5 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~? 124 K (averaĝe)
Albedo ~0,04[2] (hipoteze)
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23[2]
Information icon.svg
vdr

Kaleo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Post observoj inter la 9-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002, Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, malkovris dekunu jupiterajn lunojn.

Ili anoncis ties malkovrojn[3] la 16-an de majo 2002. Inter tiuj, Kaleo, kiu tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2001 J 8, la oka jupitera luno trovita en 2001 .

Nomo[redakti | redakti fonton]

La 8-an de aŭgusto 2003, IAU aprobis[4] ĝin nomi Kaleo[5]. En la helena mitologio, Kaleo (greke: Καλή: Kale) estis unu el la praaj gracioj, edzino de Hefesto.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Kaleo estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
  3. IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
  4. IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS Nomoj de lunoj (angle)
  5. Angle, ĝi ricevis, la nomon de Kale, laŭ regulo kiu volas, ke la nomoj de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]