Koko krias jam!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Koko Krias Jam!)
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Koko Krias Jam!
Koko Krias Jam!
Aŭtoro Ferenc Szilágyi
Eldonjaro 1955
Urbo La Laguna
Eldoninto Juan Régulo Pérez
Paĝoj 232
v  d  r
Information icon.svg

Koko Krias Jam! [1] estas 232-paĝa novelaro, originale en Esperanto verkita de Ferenc Szilágyi. Ĝi aperis en la jaro 1955 ĉe Eldonejo Stafeto en La Laguna.
La titolo de tiu libro estas menciita en la "baza legolisto" laŭ William Auld.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tiu ĉi verko entenas 13 novelojn el ili kelkaj jam aperis en diversaj Esperanto-revuoj.
La aŭtoro havas multajn kvalitojn. La ĉefaj estas akra kvankam kompatema. Lia stilo memorigas tiun de la franco Guy de Maupassant. La karakteroj kaj la pejzaĝoj estas majstre pentritaj. Bonega verkisto kaj rekomendinda verko. 
— 1955(1966), Historio de Esperanto III, paĝo 1169
Citaĵo
 Tiu verko ŝajnas al la recenzanto la plej bona novelaro de Ferenc Szilágyi ĝis nun. Lingve la libro estas preskaŭ sen riproĉo... La stilo estas helpilo al komencanto kaj plezuro al la progresinto...
Certe pri la aspekto de la libro neniu povas plendi. Klare presita sur bona papero kun bela kovrilo ĝi estus vidinda posedaĵo sur ĉies librobreto kaj alloga propagandilo por nia lingvo en kiu ajn ekspoziciejo...Kiam novelo aŭ eseo en la libro temas pri infanoj aŭ samideanoj, ĝi gajigas. El tiuj plej amuza estas "Lumdiboĉo kaj lumofasto" en kiu post tre interesa priskribo pri la longa sveda somertago ni venas al la Luĉia-festo de la vintromezo. Se vi legos nenion alian en la libro, legu la priskribon de la eniro de anĝelino Luĉia al hungara vizitanto je noktomezo.
Tamen, dum legado de la pli seriozaj du trionoj de la libro stranga sento de neplena kontenteco leviĝis en mi. Kial? mi demandis al mi mem. Mi plu legis kaj ankoraŭ ne komprenis. La rakontoj estas interesaj, la roluloj havas ostojn kaj eĉ karnon kaj moviĝas, kaj Szilágyi havas la nepran kvaliton de progresema verkisto, ke li substrekas, ke la mondo estas malperfekta loko, kie homoj faras malhomaĵojn. Estas vere, ke li ne proponas rimedon plibonigi ĝin, sed la mankon de solvo por niaj sociaj problemoj mi ne mallaŭdas...
Mi rerigardis la novelon, kiu donis sian titolon al la libro. "Koko krias jam!" estas biografio de Henriko Dunant, la svisa findinto de la Internacia Ruĝa Kruco... Dunant, laŭ sia propra priskribo pri si mem, estis malsama homo al tiu imagita de Szilágyi...
Strangas, ke la Henriko Dunant en "Koko krias jam!" estas tiel pasiva kaj introspektema. Kaj tuj trafulmis mian menson la penso, ke ja al preskaŭ ĉiu heroo de Szlágyi mankas aktivemo kaj atakemo. Ili permesas, ke malagrablaĵoj okazu al ili, kaj ili eĉ ne pensas kiel forigi tiujn malagrablaĵojn.
Eble en la moderna mondo ni devas, kiel la du junuloj en "La vekiĝo", ofte akcepti tion, kion la superuloj faras al ni - sed ne ĉiam kaj ne senproteste. Frataj ideoj ne sufiĉas por konstrui novan mondon. Jen la klarigo de mia instinkta malkontento pri la noveloj de Szlágyi malgraŭ iliaj multaj meritoj. La neribelemo de liaj viktimoj kontraŭ ilia sorto lasas ĉe mi senton de senpova fatalismo, kontraŭ kiu mi aŭtomate protestas. Forigu la pasivon kaj pesimismon, Szilágyi, kaj verku por ni novelojn, en kiuj la bonuloj gaje kaj aktive helpas fari pli bonan mondon. 
— decembro 1955, Edward Ockey, Sennaciulo, 26-a jaro, n-ro 12(607), paĝo 7

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita en Historio de Esperanto (Léon Courtinat) kaj ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 169, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]