La Profeto el Pedras
| La Profeto el Pedras | ||
|---|---|---|
el Pedras | ||
| Aŭtoro | Gersi Alfredo Bays | |
| Eldonjaro | 2000 | |
| Urbo | Ŝapekoo | |
| Eldoninto | Fonto | |
| Paĝoj | 237 | |
La Profeto el Pedras estas esperantlingva romano de Gersi Alfredo Bays.
Laŭ Monato, la verko konsistas el aro da pli-malpli sendependaj epizodoj, kun konstanta rolantaro, facile legata dum pluraj sidoj, sen perdi la fadenon de la rakonto. Brazila juda arkitekto, kies patro estis murdita, decidas konstrui por si novan vivon en nova loko, for de la urbocivilizacio. La vilaĝeto Pedras estas tre taŭga por tio, kaj la arkitekto, kiun oni kromnomas Profeto pro lia iom sovaĝa aspekto, en tre malfacile atingebla loko apud Pedras konstruas por si "kasteleton". Baldaŭ venas loĝi kun li eksinstruistino Luiza, kiu ankaŭ bezonas fuĝi de sia pasinteco. Kaj monatojn poste venas loĝi kun ili junulino, kiu bezonegas malaperi de sia familio. Profeto estas tre talenta viro, bone edukita. Kune kun sia kvazaŭedzino Luiza, li multe helpas la pedrasanojn, kaj ili fariĝas liaj intimaj amikoj. Pri la vivo en Pedras ni abunde legas; ĉiam en la kadro de epizodoj, kelkfoje amuzaj, kelkfoje tragikaj, kelkfoje iomete misteraj. Nebrazilanoj ankaŭ profite informiĝas pri la naturo de kampara vivo en Brazilo, ĉiam leĝere, neniam predike.
Ĝi aperis en 2000 ĉe Fonto, en Ŝapekoo, kaj havas 238 paĝojn. Poste aperis tradukoj en la portugala (aŭtoro, 2001), ĉina (Hu Guozhu, 2006), angla (Trevor Steele, 2014), itala (Enrico Dondi, 2014), eŭska (Aitor Arana, 2017), hispana (Antoni Martí Monterde, 2017), kataluna (Antonio Martí, 2017), greka (Spiros Sarafian, 2020), Ido (Gonçalo Neves, 2021) kaj franca (Jean-Luc Tortel, 2021).
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]
|
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- La portugala: O Profeta de Pedras, trad. Gersi Alfredo Bays, eldonis Fonto (Brazilo), 2000
- La germana: Der Prophet von Pedras, trad. Reinhard Haupenthal, eldonis Edition Iltis (Germanio), 2001
- La kataluna: El profeta de Pedras, trad. Antoni Martí Monterde, eldonis Associació Catalana d'Esperanto (Kataluna Esperanto-Asocio), 2003
- La ĉina: 石头的先知 (Shítou de xiānzhī), trad. Chen Ji, (Diversaj fontoj), ĉ. 2005
- La itala: Il Profeta di Pedras, trad. Ranieri Clerici, eldonis Edizioni Eva (Italio), 2010
- La angla: The Prophet from Pedras, trad. Trevor Steele, eldonis Mondial (Usono), 2013
- La hispana: El profeta de Pedras, trad. Antoni Martí Monterde, eldonis A. Martí / Fonto, 2017
- La eŭska: Pedrasko profeta, trad. Aitor Arana, eldonis Erroteta (Hispanio), 2017
- La greka: Ο Προφήτης της Πέδρας, trad. Spiros Sarafian, eldonis S. Sarafian / Fonto, 2020
- La franca: Le Prophète de Pedras, trad. Jean-Luc Tortel, eldonis Fonto (Brazilo), 2021
- Ido: La Profeto de Pedras, trad. Gonçalo Neves, eldonis Fonto (Brazilo), 2021
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Nova verktalentulo, artikolo de Donald Broadribb en Monato 2001/04, p. 32
- Libroj de Gersi Alfredo Bays
- Esperanto-libroj aperintaj en 2000
- Eldonaĵoj de Fonto
- El "Monato"
- Esperantlingvaj romanoj
- Verkoj el la originala esperantlingva literaturo
- Esperanto-libroj aperintaj en 2001
- Antverpena Fikcio-libraro
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience

