Chavannes-le-Chêne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Ruchille)
Chavannes-le-Chêne
Blazono de Chavannes-le-Chêne
Blazono de Chavannes-le-Chêne
Blazono de Chavannes-le-Chêne
Chavannes-le-Chêne
Chavannes-le-Chêne
Chavannes-le-Chêne
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 46′ 37″ N 6° 46′ 41″ O / 46.77694 °N, 6.77806 °O / 46.77694; 6.77806 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 37″ N 6° 46′ 41″ O / 46.77694 °N, 6.77806 °O / 46.77694; 6.77806 (mapo)
Areo 3,98 km²
Alteco 660 m super marnivelo
Poŝtkodo 1464
Komunumkodo 5907
Mapo de Chavannes-le-Chêne
Mapo de Chavannes-le-Chêne
Mapo de Chavannes-le-Chêne
vdr

Chavannes-le-Chêne estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 260 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chavannes-le-Chêne situas proksimume 5 kilometrojn sude de la Lago de Neŭŝatelo en la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando ĉe la limo al Kantono Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Chavanes-le-Chêne kaj la setlejo La Ruchille, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,98 km², de kiuj 19,7estas kovritaj de arbaro, 83,0% servas por agrikulturo kaj 5,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chavannes-le-Chêne limas en nordo kaj nordoriento al Murist (FR), en sudoriento al Treytorrens, en sudo al Champtauroz, en sudokcidento al Chêne-Pâquier, en okcidento al Molondin, kaj en sudokcidento al Rovray.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chavannes-le-Chêne situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas konekta vojo de Chêne-Paquier al Rovray. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas nur 1 kilometron norde de la komunumo, situas en Estavayer-le-Lac kaj Yverdon-les-Bains. Pere de poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Yvonand la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Chavannes-le-Chêne datiĝas el la jaro 1334 kiel Chavanes. En Chavannes-le-Chêne jam ekzistis setlejoj en neolitiko kaj en la frua mezepoko. Chavannes-le-Chêne apartenis dum mezepoko al la Senjorujo Saint-Martin-du-Chêne, kies administra centro ĝi estis ek de la 16-a jarcento. Post la konkero de Vaŭdo fare de Berno, Chavannes-le-Chêne estis atribuita al la Kamparvoktejo Yverdon.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]