Manuel María

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Manuel María en Lugo

Manuel María FERNÁNDEZ TEIXEIRO [manuel' maria fernandes tejŝejro] estis poeto en la galega. Li naskiĝis en Outeiro de Rei la 6an de oktobro 1929 kaj forpasis en Koruno la 8an de septembro 2004,[1]. [2] Li estis poeto, prozisto kaj dramisto en la galega lingvo, elstarinta pro sia batalema karaktero kaj sia politika engaĝiĝo[3]. Oni dediĉis al li la Tagon de la Galega Beletro de 2016. Inter la temoj de liaj poemoj elstaras la amo, la arto, la propra politika engaĝiĝo, la etnografio, la fiziko, la historio, la nemateriaĵoj, la mitologio, la bestoj, la poezia vorto, la tempopaso, la religio, la socio, la galega lingvo, la kampara laboro, la urboplanado aŭ la geografio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de bonhavaj kamparanoj. Li ekstudis kiel infano en sia vilaĝo kaj poste en Rábade kun Bautista Núñez Varela, kiu enkondukis lin en la galegan literaturon per la antologioj de Uxío Carré Aldao kaj Álvaro das Casas. Danke al sia onklo, la pastro Xosé Fernández, li ekstudis ĉe la mezlernejo de la mariistoj en Lugo.

Unuaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La 20an de marto 1949 li unuafoje prelegis; la temo estis Juan Ramón Jiménez en la Arta Rondo de Lugo, danke al Celestino Fernández de la Vega. Li kontaktis la partoprenantoj en la verkistaj kunvenoj de la kafejo Méndez Núñez, kiel Luís Pimentel, Ánxel Fole, Juan Rof Codina kaj Aquilino Iglesia Alvariño, kiuj ligis lin al la galega literaturo; de tiam datiĝis lia amikeco kun Uxío Novoneyra.[3]

Sian unuan poemon li publikigis en la revuo Xistral, kiun li eldonis kun sia amiko Manuel Antonio Sopena. Li publikigis ankaŭ sian poemon "Fume" ("Fumo") en la revuo La Noche. En 1952 li kreis kun Ánxel Xohán la eldonejon Xistral, sekvon de la Kolekto Benito Soto. En ĉi tiu kolekto li publikigis en 1950 sian unuan poemaron, Muiñeiro de brétemas (Nebul-muelisto), komencante la tiel nomatan Tenebra Skolo.[3] Ankaŭ en 1952 li publikigis sian unuan prozan libron, Contos en cuarto crecente e outras prosas (Rakontoj en kreska lunkvarono kaj aliaj prozaĵoj, eldonejo Celta).

Lia onklo deziris, ke li studu Juron, sed li preferis Filozofion kaj Beletron. Tamen, li ne sukcesis ĉe la ekzamenoj por eniri la Universitaton de Santiago-de-Kompostelo. Lia fiasko speguliĝis en lia dua poemaro Morrendo a cada intre (Ĉiumomente mortante).

La 25an de julio 1951, Tago de la Galega Patrio, li ĉeestis, ĉe la Panteono de Eminentaj Galegoj en la santiaga preĝejo San Domingos de Bonaval, la unuan galegisman solenaĵon dum la diktaturo de Franco. Ĉe la kafejo Español de Santiago li rekontaktis la verkistojn Ramón Piñeiro kaj Otero Pedrayo, kaj profunde amikiĝis kun la pentristo Carlos Maside.

En aŭgusto 1953 li revenis al Outeiro de Rei, kaj, instigite de Celso Emilio Ferreiro, li ekpreparis laborkonkurson por iĝi prokuristo. En 1954 li venkis en la Floraj Ludoj de Oŭrenso[3] kj partoprenis la 3an Internacian Poezian Kongreson. Sekvint-jare li ricevis la Premion Pondal de la Galega Centro de Bonaero pro sia verko Libro de pregos ("Faldo-libro"). Li sukcesis ĉe la laborkonkurso kaj en 1958 li ekloĝis en Monforte de Lemos. En 1959 li edziĝis al Saleta Goy García en Lugo.

Jaroj 1960-1970[redakti | redakti fonton]

Statuo de Manuel María, en Monforte de Lemos.

Dum la agititaj jardekoj de 1960 kaj 1970 Manuel María partoprenis en la kontraŭleĝa reorganizo de naciistaj partioj, kiel la Socialisma Galega Partio kaj la Unuiĝo de la Galega Popolo. Samtempe kun tio li kunlaboris kun multaj organizoj agantaj por la restarigo de la galega kulturo, prelegante kaj deklamante poemojn. La 9-an de majo 1967 li prezentis la valencian kantiston Raimon en la Studenta Gastejo de Santiago-de-Kompostelo. Li kontaktis muzikan firmaon kaj kreis la projekton EDIGSA-Xistral, kiu naskis la Novan Galegan Kantadon, kantistan movadon defendantan la galegan, kaj prezentitan ĉe la Teatro Capitol la 1an de decembro 1968.

En 1967 li revenis al eldon-projektoj kun la poezia kolekto Val de Lemos, kunlabore kun Basilio Losada kaj kun la direkto de la poeto Lois Diéguez. En septembro 1970 li kreis kun sia edzino Saleta la librejo Xistral en Monforte de Lemos, funkciinta ankaŭ kiel vendejo de ceramiko de Sargadelos[3]. La 19an de aprilo de la sama jaro li estis alelektita kiel korespondanta membro de la Reĝa akademio Galega, sed li rezignis en 1975 ĉar li konsideris ke tiu institucio ne agis laŭ la postuloj de tiu historia momento (transiro al demokratio post la morto de Francisco Franco).

Lastaj vivojaroj[redakti | redakti fonton]

En la tutŝtataj balotadoj de Hispanio de 1977 li prezentiĝis por la provinco Lugo en la kandidataro la galega naciisma partio BN-PG. En la municipaj balotadoj de 1979 li prezentiĝis kiel la unua listano por Monforte de Lemos, kaj li eniris la magistratan registaron. Ĉar li ne estis elektita en la balotado por la Senato de Hispanio en 1982 reprezentante la BNG, li forlasis politikon por tute dediĉiĝi al la literatura kaj kultura aktivado. Li emeritiĝis en 1995 kaj, en aprilo 1998 li kaj lia edzino translokiĝis al Koruno.

Li aktivis en la Galega Soci-Pedagogia Asocio kaj en la Asocio de Verkistoj en la Galega Lingvo, kie honora membro li iĝis en 1997. Li kunredaktis la Manifesto de Poblet, kiu estigis la galega-eŭska-katakunan kongreson Galeusca. En la gazeto A Nosa Terra (Nia Tero) li verkis la rubrikon Andando a Terra. Unu el la lastaj kampanjoj , kun kiu li kunlaboris, estis tiu de la artista asocio Burla Negra kaj la organizo Nunca Máis (Neniam Plu) proteste pro la katastrofo de la dispoluinta petrolŝipo Prestige.[3]

Li reaniĝis en la Reĝa Akademio Galega, ĉi-foje kiel plenrajta membro, la 15an de februaro 2003, proponite de Xosé Luís Franco Grande, Ramón Lorenzo Vázquez kaj la verkisto Xosé Luís Méndez Ferrín, per la prelego "A Terra Chá: poesía e paisaxe" ("Terra Chá: poezio kaj pejzaĝo")[4] respondido por Méndez Ferrín.[5]. Li forpasis en Koruno la 8an de septembro 2004, kaj post la funebrado ĉe la Panteono de Eminentaj Galegoj li estis enterigita en sia naskiĝa vilaĝo, Outeiro de Rei.[3][6]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

Tabulo en la Ĉefplaco de Lugo
  • Muiñeiro de brétemas (Nebul-muelisto, 1950, Colección Benito Soto).[3][7]
  • Morrendo a cada intre (Ĉiumomente mortante, 1952, La Voz de la Verdad, Lugo).
  • Advento (Alveno, 1954, Ediciones Galicia, Centro Galego de Buenos Aires).
  • Terra Chá (1954).
  • Libro de cantigas (Kantaro, 1955, Lugo).
  • Documentos personaes (Personaj dokumentoj, 1958, Celta).
  • Libro de pregos (Faldlibro, 1962, Celta).
  • Mar Maior (Vasta maro, 1963, Galaxia).
  • Versos frolecidos en louvanza de Foz (Florantaj versoj honore al urbo Foz1967).
  • Proba documental (Dokumenta pruvo, 1968, Xistral).
  • Manuel María. Poemas ditos coa súa voz (Manuel María. Memdeklamitaj poemoj, 1969, Edigsa/Xistral, Barcelono). 45-turniĝa disko.
  • Versos pra un país de minifundios (Versoj por etkampa lando, 1969, Nós, Bonaero).
  • Versos pra cantar en feiras e romaxes (Versoj por kanti en foiroj kaj kermesoj, 1969, Patronato da Cultura Galega de Montevideo.
  • Remol (Braĝoj, 1970 Nós, Bonaero).
  • Canciós do lusco ao fusco (Krepuskokantoj, 1970, Xistral, Monforte de Lemos).[8]
  • 99 poemas de Manuel María (99 poemoj de Manuel María 1972, Razão Actual, Porto).
  • Odas nun tempo de paz e de ledicia (Odoj en tempo de paco kaj ĝojo, 1972, Razão Actual, Porto).[9]
  • Aldraxe contra a xistra (Ofendo al la malvarma pluvo, 1973, Roi Xordo).
  • Informe pra axudar a alcender unha cerilla (Informo por helpi bruligi alumeton, 1973, Patronato da Cultura Galega, Montevideo).
  • Laio e clamor pola Bretaña (Veo kaj klamo por Bretonio, 1973, Roi Xordo).
  • Seis pétalos de rosa en xeito de retrato (Ses rozpetaloj kiel portreto, 1973, memeldono). Subskribita per la pseŭdonimo Xohán Carneiro.
  • Cantos rodados para alleados e colonizados (Ruliĝintaj ŝtonoj por alienuloj kaj koloniigitoj 1976, Xistral).
  • Poemas ó outono (Poemoj pri aŭtuno, 1977, Xistral).
  • Poemas para construír unha patria (Poemoj por konstrui patrujon, 1977, AN-PG).
  • O libro das baladas (Baladaro, 1978, Follas Novas).
  • Catavento de neutrós domesticados (Ventomontrilo de dresitaj neŭtronoj, 1979, Alvarellos Editora|Alvarellos).
  • Brétemas do muiñeiro e poema da neboa aferrollada (Nebuloj de la muelisto kaj poemo de la katenita nebulo, 1980, Xistral).
  • Versos de trinta outonos (escolma 1950-1979) (Tridek-aŭtunaj versaĵoj (antologio 1950-1979), 1980, Xistral). Antologio farita de Camilo Gómez Torres.
  • Escolma de poetas de Outeiro de Rei (Antologio de poetoj el Outeiro de Rei1982, Xerais).
  • Versos do lume e do vagalume (Versoj de fajro kaj de lampiro, 1982, Galiza Editora).
  • Cantigueiro do Orcellón (Kantaro de Orcellón, 1984, A. C. Avantar, O Carballiño).
  • A luz ressuscitada (La renaskiĝinta lumo, 1984, AGAL).
  • O camiño é unha nostalxia (La vojo estas nostalgio, 1985, Arracada Galería de Artes).
  • Poemas da labarada estremecida (Poemoj pri la flagra flamo, 1985, Xistral).
  • Oráculos para cavalinhos-do-demo (Orakoloj por libeloj, 1986, Caixa Ourense).
  • Ritual para unha tribu capital do concello (Ritualoj por municip-ĉefurba tribo, 1986, Follas secas).
  • As lúcidas lúas do outono (La lucidaj lunoj aŭtunaj, 1988, Vía Láctea).
  • Sonetos ao Val de Quiroga (Sonetoj por la Valo de Quiroga, 1988, Concello de Quiroga).
  • Saturno (1989, Asociación Cultural Rosalía Castro de Barakaldo). Dulingva galega-eŭska eldono.
  • Cancioneiro de Monforte de Lemos (Kantaro de Monforte de Lemos, 1990, Concello de Monforte).
  • Homenaxe ao regato do Cepelo (Omaĝo al la rojo Cepelo, 1990, aŭtor-eldono).
  • Compendio de orballos e incertezas (Kompendio de rosoj kaj necertoj, 1991, El Correo Gallego).
  • Hinos pra celebrar ao século futuro (Himnoj por festi la venontan jarcenton, 1991, Editorial Compostela).
  • Panxoliñas (Kristnaskaj kantoj, 1992, Asociación Cultural Xermolos).
  • Antoloxía poética (1993, Espiral Maior).
  • Os lonxes do solpor (La sunsubiraj foroj, 1993, postmorte publikigita en 2012).
  • Poemas a Compostela (Poemoj al Kompostelo, 1993, El Correo Gallego).
  • A primavera de Venus (La printempo de Venera, 1993, Espiral Maior).
  • Cantigas e cantos de Pantón (Kantoj kaj kanzonoj de Pantón, 1994, Concello de Pantón]]).
  • Poemas para dicirlle a dúas lagoas (Poemoj por deklami al du lagetoj, 1994, Espiral Maior).
  • O Miño, canle de luz e néboa (Minjo, kanalo lum kaj nebula, 1996, Espiral Maior).
  • Antoloxía poética (Poem-antologio, 1997, AS-PG/Edicións A Nosa Terra).
  • Sonetos á casa de Hortas (Sonetoj al la domo de Hortas, 1997, Espiral Maior).
  • MiniEscolma (Antologieto, 1998, memeldono).
  • Camiños de luz e sombra (Lumaj kaj ombraj vojoj, 2000).
  • Obra poética completa I (1950-1979) e II (1981-2000) (Plena poezia kolekto 1 (1950-1979) kaj 2 (1981-2000) 2001, Espiral Maior).
  • Elexías á miña vida pequeniña (Elegioj al mia eta vivo, 2004, Instituto de Estudos Chairegos).
  • Cecais hai unha luz (Eble estas lumo, 2010, Fundación Manuel María).[10]

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Contos en cuarto crecente e outras prosas (Rakontoj en kreska lunkvarono kaj aliaj prozaĵoj, 1952, Celta).
  • O xornaleiro e sete testemuñas máis (La taglaboristo kaj sep aliaj atestantoj, 1971, Ediciones Galicia. Centro Galego de Buenos Aires).
  • Kricoi, Fanoi e Don Lobonis (1973, Editorial Castrelos).
  • Os ontes do silencio (La hieraŭoj de l' silento, 1990, Nova Galicia).
  • Novena a Santa Isabel, por un devoto de Outeiro de Rei (Naŭtaga preĝo al Sankta Izabela far piulo el Outeiro de Rei, 1995, Asociación Cultural Xermolos).
  • Historias do empardecer (Vesperiĝaj rakontoj, 2003, Laiovento).

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • Auto do taberneiro. 4 ventos (Dramo de la drinkejestro. 4 ventoj, 1957. 2a eldono en 1970, ĉe Xistral).
  • Auto do labrego (Dramo de la kamparano, 1961, en la revuo Céltiga nº 4).
  • Auto do mariñeiro (brevísima farsa dramática en tres tempos) (Dramo de la maristo (triakta kurtega farso), 1970, Xistral).
  • Barriga verde (Verdaventra, 1973, Castrelos. Edición do 1996 a cargo de Santiago Esteban Radío).
  • Unha vez foi o trebón (Estis iam tondro, 1976).[11]
  • Auto trascendental do ensino tradicional (Gravega dramo pri la tradicia instruado, 1979).
  • Aventuras e desventuras dunha espiña de toxo chamada Berenguela (Aventuroj kaj travivaĵoj de ulekso-dorno nomata Berenguela, 1979, Cadernos da Escola Dramática Galega; 1981, Xistral).[12]
  • Auto do Maio esmaiolado (Dramo de la pigra Majo, 1985, Cadernos da Escola Dramática Galega).
  • Abril de lume e ferro (Luma-fera aprilo, 1989, Concello de Carral).
  • Auto do Castromil ou a revolución dos baúles (Dramo de buso Castromil aŭ la kesta revolucio, 1992, Castromil).
  • Unha vez foi o trebón e Farsa de Bululú (Estis iam tondro kaj Farso de Bululú, 1992, Biblioteca 114, El Correo Gallego).
  • A lúa vai encoberta (La luno vualita, 1992, Diario 16 de Galicia).
  • Edipo (2003, Universidade da Coruña). Notoj de Miguel Anxo Mato.
Tabulo omaĝe al Manuel María ĉe lia domo en Koruno, kun versoj de la poemo "Galiza".

Infanliteraturo[redakti | redakti fonton]

  • Os soños na gaiola (La enkaĝigitaj sonĝoj, 1968. Reeldonita ĉe Xerais).[13]
  • As rúas do vento ceibe (La liberventaj stratoj, 1979, Xistral).
  • A tribo ten catro ríos (La tribo havas kvar riverojn, 1991, S. M.).
  • Unha sombra vai polo camiño; Como desapareceu a Atlántida e apareceron os lagartos (Obro vojas; Kiel Atlantido malaperis kaj aperis la lacertoj, 1991, Xerais).[14]
  • Cando o mar foi polo río (Kiam la maro enriveriĝis, 1992, S. M.).
  • Viaxes e vagancias de M. P. (Vojaĝoj kaj pigroj de M.P., 1994, S. M.).
  • As ribeiras son escuras (La bordoj nigras, 1997, Everest Galicia).
  • O bigote de Mimí (La lipharoj de Mimí, 2003, Everest Galicia).

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Notas en col da poesía de Fermín Bouza-Brei (Notoj pri Fermín Bouza-Brei, 1958, depresaĵo de la Reĝa Akademio Galega).
  • Noticia da vida e da poesía de Xosé Crecente Vega (Notico pri la vivo kaj poezio de Xosé Crecente Vega, 1968, Universidade de Coimbra).
  • Noticia da poesía galega de posguerra (Notico pri la postmilita galega poezio, 1972, Sociedade da Língua Portuguesa).
  • Andando a Terra (Trairante la Teron, 1990, A Nosa Terra). Sub la pseŭdonimo Manuel Hortas Vilanova.
  • A Terra Chá: poesía e paisaxe (Terra Chá: poezio kaj pejzaĝo, 2003, Reĝa Akademio Galega).[4]
  • Galiza (Galegio, 2010, Fondaĵo Manuel María).[15]

Agnoskoj[redakti | redakti fonton]

En 1990 li estis nomumita Adoptita Filo de la municipo Monforte de Lemos, vilaĝo nominta straton per lia nomo en 1997, same kiel Lugo faris en 1994. En 1994 li ricevis la premion Pedrón de Ouro, kaj en 1995 la Galega Soci-Pedagogia Asocio omaĝis lin kadre de la 19-a Instru-Seminario. En 1997 La Asocio de Verkistoj en la Galega Lingvo omaĝis lin en lia vilaĝo, Outeiro de Rei. La Kulturdomo de la vilaĝo Foz portas lian nomon.

Manuel María estas unu el la galegaj poetoj, kies poemoj iĝis kanzontekstoj; inter la kantistoj kaj ensembloj troviĝas María Manuela, Suso Vaamonde, Fuxan os ventos, A Quenlla aŭ Chorimas. La magistratoj de Outeiro de Rei, Lugo, A Pobra do Caramiñal kaj Monforte de Lemos nomis stratojn per lia nomo.[3] La 7an de septembro 2013 inaŭguriĝis lia dom-muzeo en Outeiro de Rei, la Casa das Hortas,[16] kaj la 4an de julio 2015 oni anoncis ke oni dediĉos al li la Tagon de la Galega Beletro de 2016.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]