Michał Sędziwój
Michał Sędziwój (1566-1636) | |||||
---|---|---|---|---|---|
pola alkemiisto, filozofo kaj kuracisto
| |||||
Persona informo | |||||
Michał Sędziwój | |||||
Naskiĝo | 2-a de februaro 1566 en Łukowica, Pollando | ||||
Morto | 12-a de aŭgusto 1636 en Kravaře ve Slezsku, Sankta Romia Imperio, Ĉeĥoslovakio | ||||
Lingvoj | latina • pola • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Pollando (1385–1569) Sankta Romia Imperio Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno, Universitato de Altdorf, Universitato de Lepsiko, Universitato de Kembriĝo | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Q124431468 vd | ||||
Parencoj | Jakob von Eichendorff (en) (bofilo) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Anonymus Sarmata vd | ||||
Okupo | alkemiisto kemiisto diplomato kuracisto vd | ||||
Aktiva en | Prago vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mikaelo Sendivojo (Michaelus Sendivogius, Sendivogius Polonus) (1566-1636) estis pola alkemiisto, filozofo, kuracisto, diplomato, naturalisto, pioniro de la kemio, kiu disvolvis manierojn pri purigado kaj produktado de pluraj acidoj, metaloj kaj diversaj kemiaj komponaĵoj. Li malkovris ke la aero ne estas unu sola substanco kaj enhavas ian substancon revivigan - pli malfrue nomata oksigeno - 170 jaroj antaŭ ol Carl Wilhelm Scheele (1742-1786) kaj Joseph Priestley (1733-1804). Li korekte identigis tiun "nutraĵon de la vivo" kun la gaso eliganta per varmigo el la salpetro.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis el nobla familio kiu apartenis al la Klano de Ostojo[1]. Lia patro sendis lin por studi en la Universitato de Krakovo, tamen, Sendivojo vizitis la plejmulton el la Eŭropaj landoj kaj universitatoj: li studis en Vieno, Altdorf, Lepsiko kaj Kembriĝo. Inter lia amikaro troviĝis John Dee (1527-1608) kaj Edward Kelley (1555-1597). Dank'al ĉi tiu lasta, la reĝo Stefano Báthori (1533-1586) interkonsentis pri financado de liaj eksperimentoj. En la jardeko 1590, li estis aktiva en Prago, en la kortego de la liberpensulo Rudolfo la 2-a (1552-1612).
En Pollando, li vizitadis la kortegon de la reĝo Sigismondo la 3-a Vasa (1566-1632) ĉirkaŭ 1600, kaj rapide li tre famiĝis, pro tio ke la pola reĝo estis entuziasmulo pri alkemio kaj eĉ akompanis la eksperimentojn kun Sendivojo. En la Kastelo Vavelo, en Krakovo, la ĉambro kie li plenumis siajn eksperimentojn estas ĝis hodiaŭ konservita. Baldaŭ, la plej konservativaj nobeluloj foriĝis de li pro tio ke la reĝo tro multe elspezis pro liaj kemiaj eksperimentoj. La plej praktikaj kampoj de lia laboro en Pollando estis la projekto pri minejoj kaj metalfandejoj. Liaj vaste internaciaj kontaktoj rezultis en diplomatia misio ĉirkaŭ 1600.
En siaj malfruaj jaroj, Sendivojo pasis pli da tempo en Bohemio kaj Moravio (nuna Ĉeĥa Respubliko), kie li estis ricevinta kelkajn proprietaĵojn de la Habsburga imperiestro. Preskaŭ ĉe la fino de sia vivo, Sendivojo stariĝis en Prago, en la kortego de Rudolfo la 2-a, kie li plej famiĝis pro siaj alkemiaj projektoj. Tamen, la Milito de la Tridek jaroj inter 1618-1648 metis finon al la orepoko de la alkemio: la riĉaj patronoj tiam prefere elspezis siajn monojn financante la militon ol pere de kemiaj spekulacioj, kaj Sendivojo mortis en relativa obskureco.
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Dialogus Mercurii, alchymistae et naturae: scriptus in gratiam amici Coroades, 1607
- Novum lumen chymicum, 1610, (Nova lumo de la kemio)
- Tripus chimicus Sendivogianus, dreyfaches chimisches Kleinod, das ist, Zwölff Tractätlin von dem philosophischen Stain der Alten weisen: in welchem desselbigen Ursprung ..., 1628, Isaac Habrecht, Hisaiam sub Cruce, Michał Sędziwój, Sir Alexander Seton, Duke University. Library. Jantz Collection
- Traicté du sovlphre, second principe de nature, 1639 (Traktaĵo pri la sulfuro, laŭ la principo de la naturo)
- A New Light of Alchymie: Taken Out of the Fountaine of Nature, and Manuall ..., 1650
- Novum lumen chemicum, 1650
- Tractatvs De Vero Sale Secreto Philosophorum, & de universali Mundi Spiritu, 1651, Clovis Hesteau de Nuysement, Michał Sędziwój
- Michaelis Sendivogii Chymische Schrifften: Darinnen gar deutlich von dem ..., 1718
- Fünf und fünfzig Briefe, den Stein der Weisen betreffend, 1770
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Boston Athenæum Arkivigite je 2015-09-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Crystalinks
- History of Alchemy
- The Naked Scientists
- Culture.pl
- Iamus dworski
- The Esoteric Codex: The Alchemists, Ervin Reffner
- From Alchemy to Chemistry, John Read
- Pediatric and Neonatal Mechanical Ventilation: From Basics to Clinical Practice, Peter C. Rimensberger
- Pediatric and Neonatal Mechanical Ventilation: From Basics to Clinical Practice, Peter C. Rimensberger
- The Golden Chain of Homer: Aurea Catena Homeri, Hamilton; Wheeler
- British and Irish Experiences and Impressions of Central Europe, C.1560-1688, David Worthington
- Darke Hierogliphicks: Alchemy in English Literature from Chaucer to the ..., Stanton J. Linden
- Alchemie: Lexikon einer hermetischen Wissenschaft, Claus Priesner, Karin Figala
- Renaissance Essays, Hugh Trevor-Roper
- Rozmaitosci
- Alchemy Tried in the Fire: Starkey, Boyle, and the Fate of Helmontian Chymistry, William R. Newman, Lawrence M. Principe
- The Encyclopedia of Magic and Alchemy, Rosemary Guiley
- The lives of alchemystical philosophers; with a catalogue of books in occult ..., Francis Barrett
- How That Greatest and Truest Medicine of the Philosopher's Stone May Be ...
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La Klano de Ostojo estis potenca grupo da kavaliroj kaj lordoj en la malfrua mezepoka Eŭropo.