Mnemo (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mnemo.
Mnemo
Natura satelito  de Jupitero (XL)
satelito de Jupitero
Oficiala nomo Jupitero XL[1]
Aliaj nomoj S/2003 J 21
Nomita laŭ Mneme vd
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
Brett J. Gladman[2]
Dato de malkovro 9-a de februaro 2003[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 21 129 787 km
Discentreco 0,31693
Klinangulo 149,733° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 627,48 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro ~2 km (averaĝe)[3]
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Albedo
Geometria albedo
~0,04[3] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23,3[3]
vdr

Mnemo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Post observoj de fotoj faritaj la 9-a de februaro 2003, teamo estrita de Scott S. Sheppard kaj Brett J. Gladman anoncis[2] ĝian malkovron la 30-an de majo 2003. Ĝi estis tiam maldaŭre nomata S/2003 J 21 (dudekunua jupitera satelito trovata en 2003).

Nomo[redakti | redakti fonton]

La 30-an de marto 2005, IAU aprobis[4] ĝin nomi Mnemo[5], laŭ Mnemeo (greke: Μνήμη), nomo de unu el la tri praaj muzoj (Mnemeo, Meleteo kaj Aedeo) de la helena mitologio.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Laŭ ĝia orbito, ĝi estas ano de la ananka grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinecojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 IAUC 8138: C/2003 K2; C/2003 K3; S/2003 J 21 (angle)
  3. 3,0 3,1 3,2 Planetary Satellite Physical Parameters (angle) (Mnemo estas tie notata sub "S/2003 J 21")
  4. IAUC 8502: V5115 Sgr = N Sgr 2005; 2005ay; Sats OF JUPITER (angle)
  5. Angle, ĝi ricevis, la nomon de Mneme, laŭ regulo kiu volas, ke la nomoj de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]