Moringa oleifera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Moringa oleifera
Biologia klasado
Regno: Plantoj
Klado: Angiospermoj
Klado: Verdukotiledonaj
Klado: Rozedoj
Ordo: Brasikaloj
Familio: Moringacoj
Genro: Moringa
Moringa oleifera
Lam.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg


detala foto de folio

Moringa oleifera (sin.: „Moringa pterygosperma“, „Moringa moringa“, „Guilandina moringa“) apartenas al la familio de la Moringacoj (Moringaceae). Ĝi ankaŭ nomiĝas behenonuksa arbo, ĉar el la semoj de la arbo oni ricevas behenoleo, stabilega ŝmiroleo, kiu estas uzata en la horloĝa industrio, antaŭ ĝi estas anstataŭata per la multe pli malmultekosta oliva oleo aŭ palmoleo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La rapide kreskanta arbo atingas en sia unua vivojaro altecon de 5 ĝis 8  m. Juna arbo atingas po jaro altecon de ĝis 8 m ,se ĝi ne estas stucita. La radiko estas tubera, la trunko havas diametron de ĝis 25–40 cm. Ĝi povas fariĝi dika kiel botelo. Ĝi disbranĉiĝis en multaj naldikaj, iom pendantaj branĉetaj. La folioj kreskas ĉe la branĉopintoj amase. Ili staras spirale, ili longas 20 ĝis 25 cm kaj estas duoble ĝis trioble pinataj. La ovalaj folietoj longas 1 ĝis 2 cm. La arbo havas 2 ĝis 3 cm grandajn florojn kun 5 mallongaj sepaloj, 5 petaloj, 5 [[ekundaj stamenoj kaj 5 staminodioj. La floraroj estas pedunkloj, kiuj havas longecon de 10 ĝis 25 cm kaj ekkreskas el la foliakseloj. La floroj estas bonodoraj (similas al violetoj). Ili estas kreme blankaj kun flavaj punktoj ĉe la bazo. La fruktoj estas ĉ. 2 cm larĝaj kaj ripaj kapsulfruktoj kun logeco de 25 ĝis 45 (ĝis 90) cm. La semoj estas rondaj aŭ preskaŭ trieĝaj kaj po 3 paperecaj flugiloj. En Tanzanio la hinddevenaj loĝantoj nomas la semojn kaj la fruktoj „sinĝu-o“. La kromosomonombro estas 2n = 22.[1]

Disvastigo kaj kreskejoj[redakti | redakti fonton]

La arbo origine venis el la Himalajo-regiono de la norda Hindujo, ĝi tamen kreskas rutmonde en la tropikoj kaj subtropikojj , precipe la planto kreskas en landoj de Afriko, Arabujo kaj sudoreienta Azio kaj la karaibaj insuloj. Moringa oleifera estas kultivataj ankaŭ en Honduraso kaj Sudameriko. En Honduraso oni volas rearbarigadon de la lando per la moringo.[2].[3] La moringo kreskas en varmegaj , semiaridaj klimatoj kun meza precipitaĵo inter 250 kaj 1500 mm/jaro. Ĝi preferas malpezajn lomajn grundojn, sed ankaŭ kreskas sur pezaj grundoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Fruktoj[redakti | redakti fonton]

fruktoj de morengo sur foiro en Hindujo

Tre junaj, nematuraj malhelverdaj fruktoj estas uzataj kiel freŝa fazeoloj. Ili estas ŝatataj en suda kaj sudorienta Azio.

Folioj[redakti | redakti fonton]

folioj de morengo sur foiro en Filipinoj

La junaj folioj estas manĝataj pli malofte kiel legomoj, ĉar la rikolto estas relative malfacila laboro

Radikoj[redakti | redakti fonton]

La tuberaj radikoj de junaj plantoj estas elfosita kaj tiritaj el la grundo radikoŝelo estas iom venena kaj devas esti forigita (alkaloidoj)- La radikoj enhavas i.a. bezilsinapoleo, kiu kaŭzas la kreno- gusto.

Semoj[redakti | redakti fonton]

semoj de morengo

El la semoj de moringo estas presata planntoleon, unu el la plej bonaj kaj stabilaj plantoleoj de la mondo. Ĝi estis en fruaj jaroj por fari ungventojn kaj ŝmiroleon en la horloĝindustrio La oleo de moringo ankaŭ taŭgas por fari salatoleon kaj sapo kaj kosmetikaĵojn. Kiel behenoleo ĝi ankaŭ povas esti uzata por biodizelo.

Enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

La manĝeblaj plantpartoj, antaŭ ĉio havas altajn procentaĵojn de proteinoj , ĝi estas vitamin- (antaŭ ĉio vitaminoj A kaj C) kaj estas riĉa de mineralaĵoj (kalcio, magnezio, kalio, fero kaj natrio).[4]

Kuracado[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj plantpartoj de moringo estas uzataj por fari tradiciajn medikamentojn en Hindujo, Srilankao Javo kaj Afriko. La suko estas uzata por stabiligi la sabgopremon. La folioj efikas kontraŭinflama. La radikoj resanigas reŭmatismon.

Nutraj valoroj[redakti | redakti fonton]

Moringa oleifera folio, nekuirata
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Karbonhidrato 8.28 g
- Fibro 2.0 g
Graso 1.40 g
Proteino 9.40 g
Akvo 78.66 g
A-vitamino ekvivalento. 378 μg 42%
Tiamino (B1-vitamino)  0.257 mg 20%
Riboflavino (B2-vitamino)  0.660 mg 44%
Nikotina acido (B3-vitamino)  2.220 mg 15%
Pantotena acido (B5-vitamino)  0.125 mg 3%
Piridoksino (B6-vitamino)  1.200 mg 92%
Foliata acido (B9-vitamino)  40 μg 10%
C-vitamino  51.7 mg 86%
Kalcio  185 mg 19%
Fero  4.00 mg 32%
Magnezio  147 mg 40% 
Fosforo  112 mg 16%
Kalio  337 mg 7%
Natrio  9 mg 1%
Zinko  0.6 mg 6%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Heimild: USDA Nutrient database angle
Moringa oleifera sema foliklo, nekuirata
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Karbonhidrato 8.53 g
- Fibro 3.2 g
Graso 0.20 g
Proteino 2.10 g
Akvo 88.20 g
A-vitamino ekvivalento. 4 μg 0%
Tiamino (B1-vitamino)  0.0530 mg 4%
Riboflavino (B2-vitamino)  0.074 mg 5%
Nikotina acido (B3-vitamino)  0.620 mg 4%
Pantotena acido (B5-vitamino)  0.794 mg 16%
Piridoksino (B6-vitamino)  0.120 mg 9%
Foliata acido (B9-vitamino)  44 μg 11%
C-vitamino  141.0 mg 235%
Kalcio  30 mg 3%
Fero  0.36 mg 3%
Magnezio  45 mg 12% 
Fosforo  50 mg 7%
Kalio  461 mg 10%
Natrio  42 mg 3%
Zinko  0.45 mg 5%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Heimild: USDA Nutrient database angle

{{nutravaloro | name=Moringa oleifera folio, sekigita | kcal=205 | protein=27.1 g | fat=2.3 g | carbs=38.2 g | fiber=19.2 g | calcium_mg=2003 | iron_mg=28.2 | magnesium_mg=368 | phosphorus_mg=204 | potassium_mg=1324 | zinc_mg=3.29 | vitA_IU=18900 | vitC_mg=17.3 | thiamin_mg=2.64 | riboflavin_mg=20.5 | niacin_mg=8.2 | source =www.treesforlife.org}

Literaturo[redakti | redakti fonton]

• W. Franke: „Nutzpflanzenkunde“. Thieme, Stuttgart 1997. • Geoff Folkard, P. John Sutherland: „Moringa oleifera: a tree and a litany of potential“. In: „Agroforestry Today“. Band 8, Nummer 3, 1996 S. 5–8. • V. H. Heywood: „Blütenpflanzen der Welt“. Birkhäuser, Basel-Boston-Stuttgart 1982. • Frank A. Mayer, Elkie Stelz: „Moringa stenopetala provides food and low-cost water purification“. In: „Agroforestry Today“. Band 5, Nummer 1, 1993, S. 16–18. • „Lexikon der Biologie“. Herder, Freiburg 1994.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Moringa oleifera ĉe Tropicos.org. En: IPCN Chromosome Reports. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  2. The Moringa Tree
  3. Miracle Tree helps in Niger‘s food crisis
  4. Der „Wunderbaum“ Moringa oleifera Informationsblatt der Moringafarm auf Teneriffa, abgerufen am 10. Januar 2018.



=