Mundilfaro (luno)
Aspekto
Pending
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mundilfaro. |
| Mundilfaro | |
| Natura satelito de Saturno (XXV) | |
| satelito de Saturno • neregula satelito | |
|---|---|
| Aliaj nomoj | Saturno XXV |
| Nomita laŭ | Mundilfari vd |
| Malkovro | |
| Malkovrintoj | Brett J. Gladman kaj lia teamo[1] |
| Dato de malkovro | 23-a de septembro 2000 (unuaj observoj) |
| Loko de malkovro | Mauna Kea |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 18 722 000 km[2] |
| Discentreco | 0,2078 |
| Klinangulo | 167,476° (rilate al la ekliptiko) |
| Periodo | 951,56 tagoj |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 6 km |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 23,8 |
Mundilfaro estas neregula satelito de Saturno, ano de la norda grupo.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita de teamo estrita de Brett J. Gladman, John J. Kavelaars kaj aliaj. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/2000 S 9.
Kiel ĉiuj lunoj de la norda grupo, ĝi estas sur retrograda orbito. Estas eble fragmento de Febo, elrompita pro meteoroida alfrapo.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ricevis en 2007 la nomon Mundilfaro[3], laŭ Mundilfare (aŭ Mundilfäri), dio de nord-ĝermana mitologio, patro de la Luno kaj de la Suno.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle La freŝe malkovrita Mundilfaro, el "Cassini-misio ekvinoksa" Arkivigite je 2009-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- france Mundilfaro kaj aliaj saturnaj satelitoj el la paĝaro de Jean-Michel
- france La malgrandaj Saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie") Arkivigite je 2010-04-19 per la retarkivo Wayback Machine
- germane La neregulaj saturnlunoj (el "Projekto Luno")
| ||||||||||||||||||

