Nová Říše

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nová Říše
germane: Neureisch, esperante: Nova Imperio
kampurbo
Placo de la vilaĝo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nová Říše
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Jihlava
Administra municipo Telč
Historia regiono Moravio
Montaro Boh.-Mor. montetaro
Konata loko Nová Říše monaĥejo
Rivereto Vápovka
Situo Nová Říše
 - alteco 536 m s. m.
 - koordinatoj 49° 08′ 00″ N 15° 33′ 00″ O / 49.13333 °N, 15.55000 °O / 49.13333; 15.55000 (mapo)
Areo 7,85 km² (785 ha)
Loĝantaro 871 (2010)
Denseco 110,96 loĝ./km²
Mencio pri urbeto 1354
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 588 65
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0632
NUTS 5 CZ0632 587591
Katastraj teritorioj 1
Partoj de kampurbo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nová Říše
Retpaĝo: www.novarise.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Nová Říše estas moravia kampurbo. Ĝi situas en Regiono Vysočina, distrikto Jihlava, 30km sude de la urbo Jihlava, surborde de la rivereto Vápovka, en kiu en pasinteco estis placerata oro.

La unua skriba mencio pri ĝi kiel pri urbeto devenas el la jaro 1354. En 2005 ĝi havis 855 loĝantojn.

Kvankam ĝi estas tipa agrikultura vilaĝo, ĝi estas menciata ankaŭ en arthistorio.

Vidindaĵoj

La ĉefa vidindaĵo estas elstara premonstrata monaĥejo, fondita en 1211 kaj laste rekonstruita en 1821. La monaĥejo estas per koridoro ligita kun baroka preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, konstruita en 1677 - 1707 surloke de pli malnova preĝejo el 1504. La konstruaĵo elstaras pro valora arta ornamo. La preĝeja kapelo de Virgulino Maria la Dolora estis loko de meditadoj de poeto kaj tiea instruisto Otokar Březina. La monaĥeja biblioteko entenas 20 mil volumojn, el kiu tri kvinonoj estis eldonitaj antaŭ la jaro 1800.

Famaj personoj

En la vilaĝo naskiĝis

En 1888-1901 en la loka lernejo instruis la ĉeĥa poeto Otokar Březina.

Literaturo

  • DUŠEK, Milan: Nová Říše. Nová Říše: Novoříšský kulturní spolek, 2007. 286 p. ISBN 978-80-239-8946-5

Eksteraj ligiloj