Pacifika kolimbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pacifika kolimbo

Pacifika kolimbo
Pacifika kolimbo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gavioformaj Gaviiformes
Familio: Gaviedoj Gaviidae
Genro: Gavia
Gavia pacifica
(Lawrence, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
En Alasko

La Pacifika kolimboPacifika gavio (Gavia pacifica), estas mezgranda membro de la familio de kolimbojGaviedoj. Ĝi estis kaj estas foje konsiderata samspecia kun la Arkta kolimbo, al kiu ĝi multe similas.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas en neprofundaj lagoj en tundraj regionoj de Alasko kaj norda Kanado tiom for oriente kiom ĝis Bafina Insulo, kaj en Rusio orinte de la rivero Leno.

Malkiel ĉe aliaj kolimboj, tiu birdospecio povas migri are. Ili vintrumas ĉe maroj, ĉefe ĉe la marbordoj de Pacifiko, aŭ en grandaj lagoj tra multe pli ampleksaj teritorioj, inklude Ĉinion, Japanion, Koreion, Usonon kaj Meksikon. Ĝi estis kiel vagantoj en Gronlando, Britio, Hispanio, kaj Finnlando.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Reproduktuloj estas kiel pli malgranda kaj eleganta versio de la Granda kolimbo. Ili estas 58–74 cm longaj, kun enverguro de 110–128 cm kaj pezon de 1-2.5 kg.[2] Ili havas grizan kapon, nigran gorĝon kun blankanigra flanka strieco, blankajn subajn partojn kaj kvadratecan blankanigran dorson. Nereprodukta plumaro estas pli senkolora kun blankaj mentono kaj antaŭa kolo. Ties beko estas griza aŭ blankeca kaj kun formo de ponardo. La okuloj estas ruĝaj. En ĉiuj plumaroj, manko de blanka flankomakulo distingas tiun specion el la alimaniere tre simila Nigragorĝa kolimbo/Arkta kolimbo. Ne estas seksa duformismo, sed maskloj estas kutime pli grandaj ol inoj. La idoj montras grizan lanugon.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe ĉiuj kolimboj, ankaŭ la Pacifika kolimbo mallerte piediras surtere pro siaj tiom malantaŭaj kruroj kaj ĝi ne povas ekflugi ekdetere. Ĝi bezonas de 30 al 50 m de longo de akvo por povi ekflugi[3]. Ĝi flugas havante sian kolon etende kaj la krurojn pendantajn.

Tiu specio, kiel ĉiuj kolimboj, estas specialista fiŝomanĝanto, kiu kaptas sian predon subakve. Tamen ĝi povas ankaŭ konsumi akvajn senvertebrulojn dum la reprodukta sezono. Ili povas persekuti dumlonge siajn predojn plonĝe danke al disvolvigitaj aersakoj.[4]

La alvoko estas jodleca altatona krifajfo, same kiel akraj gruntoj kaj bojoj.

Pacifika kolimbo

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiu birdospecio pasas ĉefan parton de la jaro en maro, en la Pacifika Oceano, kie ĝi vintras je varia distanco el marbordoj, de malferma maro ĝis golfoj kaj estuaroj[3]. Ĝi revenas surtere nur por reproduktado. Por tio, ĝi setlas por tri monatoj en arkta tundro, kie ĝi konstruas sian neston[3]. Tiu specio estas monogama ekde kiam la paro produktas idaron.

La nesto estas konstruita de ambaŭ gepatroj. Temas nur pri simpla truo engrunde, kio povas esti kovrita de herbo kaj akvaj vegetaĵaroj[3]. Ĉiukaze ĉiam tuj ĉe akvo, ĉar la kolimboj ege mallertas surtere kaj povas ekflugi nur ekde malferma akvejo. La ino demetas unu aŭ du ovojn variajn de bruna al olivverda, kiu montras pli malhelajn makuletojn, brunecajn[3]. La kovado daŭras de 23 al 25 tagoj. La idoj estas lanugaj kaj aktivaj ekde la eloviĝo (nidifugaj); ili kapablas malproksimiĝi el la nesto post nur unu aŭ du tagoj[3].

Ido de Pacifika kolimbo

Kiam la ovodemetado enhavas du ovojn, le dua estas demetata ĝenerale kelkajn semajnojn post la unua kaj eloviĝos pli malfrue. La plej aĝa estos dominanta super sia juna frato kaj estos nutrata la unua. Se mankas nutrado, la plej aĝas ricevos privilegion, eĉ se la juna frato mortiĝos. La du gepatroj idozorgos. Ili promenas ofte havante siajn idojn surdorse por protekti ilin el malvarmo kaj el eventuala predado. La idoj sendependiĝas post 5 al 7 semajnoj[4].

Habitato kaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

La Pacifika kolimbo reproduktiĝas en tundraj lagoj, kaj vintrumas en malferma oceano aŭ aliaj grandaj akvejoj. Ili reproduktiĝas ĉefe en norda Kanado kaj orienta Siberio, kaj vintrumas laŭlonge de la marbordoj de Pacifiko en Nordameriko.[5]

Migrado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Birdomigrado.

Male al aliaj kolimboj, la Pacifika kolimbo migras ofte engrupe. Tiu birdospecio migras norden el aprilo por la populacioj plej sudaj, kaj el majo por la aliaj, por atingi la nestareojn. Kelkaj kolimboj el Siberio faras grandan veturon, trapasante Eŭrazion ĝis la Balta Maro, kaj poste revenans laŭlonge de bordoj ĝis la elfluo de la riveroj Jenisejo kaj Lena, kio estas veturo de 15,000 km. La migroreveno komencas meze de aŭgusto por la populacioj plej nordaj, kiu kaze de ankoraŭ junaj ne bonaj flugantoj povas fari parton de du la veturado naĝe. La ĉefa eliro al la sudo, al vintrareoj, okazas oktobre kaj novembre[6].

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj minacoj por tiu specio estas poluado pro naftoverŝado (kiu minacas la vintrumantajn populaciojn), poluado pro pezaj metaloj (kiuj akumuliĝas en la organismoj de tiuj predantoj pro biomagnifikado) kaj homa premado.

Tiu specio estas protektita de la Migratory Bird Treaty Act[7], kiel nombraj aliaj migrospecioj. La IUKN, siaflanke klasis tiun specion en la kategorio LC (Malplej Zorgiga), pro tio ke ties grava populacio estas ĉirkaŭkalkulita inter 930,000 kaj 1,600,000 individuoj[8].

La Pacifika kolimbo kaj la homo[redakti | redakti fonton]

En la japana kulturo[redakti | redakti fonton]

La Pacifika kolimbo kaj la Arkta kolimbo havis kutimon ĉe Japanio fine de la vintro fiŝkapti kolektive malgrandajn fiŝojn, per arigo de tiuj en malgrandan areon por kapti ilin plej facile. Tio altiris pli grandajn predantajn fiŝojn, kiujn la japanaj fiŝkaptistoj povis tiam kapti grandnombre. Danke el tia helpo, la fiŝkaptistoj enspezis en februaro-marto sufiĉe da mono por vivi unu jaron; kaj pro tio la kolimboj estis konsiderataj mesaĝistoj de la ĉieloj. Nuntempe, malpliiĝo de kolimboj en tiuj regionoj kaj adopto de novaj fiŝkaptadaj teknikoj malaperigis tiujn praktikojn[3].

Filatelio[redakti | redakti fonton]

Kelkaj ŝtatoj eldonis postmarkojn kun bildoj de tiu birdospecio kiaj la jenaj: Kanado en 2000, Dominiko en 1986, kaj Mongolio en 1978 kaj 1993 (vidu ekzemplon tie ĉi).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pacific Loon Spotted on Finnish Lake. YLE.fi. Yleisradio Oy (2010-11-16). Alirita 29a de Januaro 2011.
  2. [1] (2011).
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 angle url=http://www.allaboutbirds.org/guide/pacific_loon/lifehistory/ac Pacific Loon ; Life History, R.W. Russell, 2002, http://www.allaboutbirds.org En The Birds of North America (A. Poole kaj F. Gill, eld.) Konsultita la 22an de marto 2012
  4. 4,0 4,1 Animal Diversity Web 2007
  5. Peterson, Roger Tory (2002). A Field Guide to the Birds of Eastern and Central North America (5a eld.). New York, NY, USA: Houghton Mifflin Harcourt. p. 9. ISBN 978-0-395-74047-7.
  6. Global Register of Migratory Species (GROMS) 2007
  7. Listo de protektitaj birdoj fare de la Migratory Bird Treaty Act. Arkivita el la originalo je 2007-12-14. Alirita 2013-07-09.
  8. BirdLife International 2004. Gavia pacifica. En : IUCN 2007[rompita ligilo]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La jenaj artikoloj temas pri separo de la Pacifika kolimbo disde la Nigragorĝa kolimbo/Arkta kolimbo :

  • Birch, A. kaj Lee, C-T, 1997, Field identification of Arctic and Pacific Loons, Birding 29: 106-115.
  • Birch, A kaj Lee, C-T, 1995, Identification of the Pacific Diver - a potential vagrant to Europe, Birding World 8: 458-466.
  • Harrison, Peter (1988). Seabirds: An Identification Guide. London: Christopher Helm. ISBN 0-7470-1410-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fotoj kaj filmetoj[redakti | redakti fonton]