Arkta kolimbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Arkta kolimbo
Plongeon arctique nid.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gavioformaj Gaviiformes
Familio: Gaviedoj Gaviidae
Genro: Gavio Gavia
Specio: Arkta kolimbo G. arctica
Gavia arctica
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Arkta kolimbo (Gavia arctica) estas birdospecio el la familio de gaviedojkolimboj. Ĝi estas nomata ankaŭ Nigragorĝa kolimbo. Temas pri migranta akvobirdo de la Norda Hemisfero.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Arkta kolimbo estis unu el multaj specioj origine priskribitaj de Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento, nome Systema Naturae.[1] La genronomo Gavia devenas el latina vorto por "marmiaŭo", kiun uzis la antikva romia naturalisto Plinio la Maljuna.[2]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Reprodukta kaj nereprodukta Arktaj kolimboj.

Ĝi ĝenerale grandas 58-69 cm aŭ ĝis 73 laŭ aliaj, do ĝi estas samgranda kun la Ruĝgorĝa kolimbo, sed malpli granda ol la Granda kolimbo. Reprodukta plenkreskuloj estas 58 al 77 cm longaj kun enverguro de 100 al 130 cm, kun formo kiel pli malgranda, eleganta versio de la Granda kolimbo.[3] La korpomaso estas laŭinforme el 2 al 3.4 kg.[4] Averaĝe estas 2,500 g por inoj, kaj 3,500 ĉe maskloj.

En ĝia reprodukta plumaro, la kapo kaj la dorsa parto de kolo estas griza brile (velureca). La beko estas svelta, rekta kaj nigra. La gorĝo estas nigreca, sur la antaŭa parto de la kolo estas tre markata nigra areo kaj ĉe la flanko de la kolo kaj sur brusto troviĝas blankaj strioj. Sur ĝia dorso troviĝas du blankanigre desegnitaj, grandaj blankaj kvadratenhavaj makuloj. La subaj partoj estas blankaj.

La vintra plumaro estas pli senkolora kaj similas al tiu de la Granda kolimbo, sed la frunto estas pli nigra ol la verto kaj dorsa parto de kolo. Tiu lasta estas pli griza ol la dorso, kiu estas nigreca kaj uniforma. Ĝia korpo estas pli malgranda, la beko estas pli malforta, la silueto de la kapo estas malpli rektangula ol tiu de la Granda kolimbo. Vintre la Arkta kolimbo diferencas de la Ruĝgorĝa kolimbo, ke ĝi havas pli malhelan plumaron ĝenerale kaj nigrajn frunton, kolflankojn kaj dorson. La gorĝareo, vango kaj antaŭa kolo iĝas blankaj. Ĝia beko estas same malgranda ol tiu de la Ruĝgorĝa kolimbo, sed beko de la Arkta kolimbo estas rekta kaj ponardeca, ne kurbiĝas supren kiel tiu de la Ruĝgorĝa kolimbo. Ĝi estas griza dum reprodukta sezono al blankeca vintre.

En ĉiuj plumaroj estas blanka flanka makulo kiu distingas tiun specion el ĉiuj aliaj kolimboj inklude la alimaniere preskaŭ identa Pacifika kolimbo. La okuloj estas ruĝaj.

Ĝia voĉo estas profunda, bojanta „o-uk” aŭ akra, altiĝanta jodleca veado. Ĝi estas simila, sed pli malaltatona ol tiu de la Pacifika kolimbo.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ruĝe la reproduktaj teritorioj kaj blue la vintrejoj.

Ili reproduktiĝas en ĉiuj ĉirkaŭpolusaj areoj de Eŭrazio (Skotlando, Skandinavio, Baltio, Rusio, Centra Azio kaj tuta Siberio) kaj eventuale en okcidenta Alasko. Ĝi travintrumas ĉe marbordoj (nordokcidenta Eŭropo, Italio, Grekio, Nigra Maro, sudo de Kaspia Maro, Ĉinio, Japanio kaj Kamĉatko ĝis foje Suba Kalifornio), same kiel ĉe grandaj kaj profundaj lagoj en multe pli ampleksa teritorio. Dummigrade videblas aliloke interne. Ĝi estas foje vaganto aliloke kiel en Pakistano.

Migrado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Birdomigrado.

Tiu birdospecio migras norden el aprilo por la populacioj plej sudaj, kaj el majo por la aliaj, por atingi la nestareojn. Kelkaj Arktaj kolimboj el Siberio faras grandan veturon, trapasante Eŭrazion ĝis la Balta Maro, kaj poste revenas laŭlonge de bordoj ĝis la elfluo de la riveroj Jenisejo kaj Lena, kio estas veturo de 15,000 km. La migroreveno komencas meze de aŭgusto por la populacioj plej nordaj, kiuj kaze de ankoraŭ junaj ne bonaj flugantoj povas fari parton de du la veturado naĝe. La ĉefa eliro al la sudo, al vintrareoj, okazas oktobre kaj novembre[5]. Kelkaj populacioj (tiuj de la Balta Maro ekzemple) povas esti sedentaj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĝi flugas havante kolon etende, kapon iomete pendante, kaj krurojn malantaŭen.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo kun junulo.

Tiu ĉefe palearktisa specio komencas reproduktiĝi ĉirkaŭ 3a aĝojaro.[6]. La rekordo de vivodaŭro aktuala (2008), determinita de birdoringado estas de birdo ringita en Germanio: pli ol 27 jaroj kaj 10 monatoj[7],[8].

Tiu specio havas reproduktan teritorion, ĝenerale ĉe granda lago profunda, inter marto kaj majo. La Arkta kolimbo estas birdo monogama. Ili nestumas ĉe iu ajn akvejo enhavanta fiŝojn, kaj faras longdistancajn flugojn por atingi aliajn lokojn kiuj enhavu manĝon. Ili konstruas sian neston sen partikulara zorgo: temas pri simpla truo malmulte profunda kovrita el musko, herbo kaj folioj, kaj foje la ovoj estas demetataj rekte surgrunde sen ajn kovro. Tiu nesto troviĝas kontakte de akvo, sur insuleto aŭ sur la akvobordo. En la nordaj kovejoj, ĝi metas neston sur insuloj de montaraj lagoj aŭ proksime al marbordoj. La ino demeta inter majo kaj junio ĝenerale du ovojn brunfavlecajn kun kelkaj makuloj brunnigrecaj sur la dika pinto. La kovado estas farira de ambaŭ gepatroj kaj daŭras averaĝe unu monaton (de 28 al 32 tagoj). Je eloviĝo la kolimbidoj pezas averaĝe 72 g[6]. Ili ĝuos gepatran zorgadon dum du monatoj, sed ili estas kapablaj manĝi solaj post du semajnoj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu specio, kiel ĉiuj aliaj kolimboj, estas specialista fiŝomanĝanto, kiu kaptas sian predon subakve plonĝanta ĝis 6 m profunde. Ili manĝas fiŝojn, sed ankaŭ insektojn, krustulojn kaj amfibiojn kaj foje oni trovis ranon en stomako de mortinta kolimbo.

Arkta kolimbo kaj homo[redakti | redakti fonton]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Tiu specio de kolimbo estas unu de la kvar kolimboj videblaj en Eŭropo.
Ties scienca nomo devenas el la latina Gavia, citita de Plinio, kiel aludo al marbirdo (eble de la genro Larus) kaj de la greka arktikos signife arkta alude al ties distribuado.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo.

Oni agnoskis tri subspeciojn:

  • specio Gavia arctica
    • subspecio Gavia arctica arctica (Linnaeus, 1758) ;
    • subspecio Gavia arctica pacifica (Lawrence, 1858) ;
    • subspecio Gavia arctica viridigularis Dwight, 1918.

Sed kelkaj fakuloj (zoonomen.net, avibase…) konsiderinte ke Gavia arctica pacifica estas specio parte kompleta, Gavia arctica estas jam reprezentata nur per du subspecioj:

  • Gavia arctica arctica (Linnaeus, 1758) ;
  • Gavia arctica viridigularis Dwight 1918.

La Pacifika kolimbo Gavia pacifica (Lawrence, 1858) siaflanke ne havas subspeciojn.
Rimarko: la iama subspecio Gavia arctica arctica korespondas al la nuna specio Gavia arctica dekomence censits de Linnaeus antaŭ la kreado de subspecioj.

Statuso[redakti | redakti fonton]

Flugilskue.

La Arkta kolimbo estas protektita en Eŭropo. Stabila, sed kun malpliiĝanta populacio en kelkaj zonoj (en Finlando ekzemple). La ovoj de la Arkta kolimbo prezentas alarmigan indicon de poluado, ĉefe pro hidrargo, kaj la reprodukta indico ne kompensas la mortindicon[9]. Kroma problemo estas la premo homa sur la nestareojn, kio lokigas tiun kolimbon en iom zorgiga situacio.

La IUCN klasigas la Arktan kolimbon en la kategorio LC ("Malplej Zorgiga"), ĉa ties populacio tutmonde esti ĉirkaŭkalkulita inter 130,000 kaj 2 milionoj da individuoj, distribuitaj sur teritorio ĉirkaŭkalkulita je 10 milionoj da km²[10].

La Arkta kolimbo estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Oni entreprenis helpon por konstrui kaj pluhavi artefaritajn flosantajn insulojn por havigi al la Arkta kolimbo nestumantajn oportunojn en Hancock (2000).

La 6an de septembro 2007, RSPB de Skotlando kaj la Scottish Natural Heritage (SNH) asertis, ke surprizis pliiĝo en la lastaj 12 jaroj en la reproduktaj nombroj en Britio por la Ruĝgorĝa kolimbo kaj por la pli rara Nigragorĝa kolimbo de 16% kaj 34% respektive pro ankrado de 58 homfaritaj flosoj en loĥoj. Ambaŭ specioj estis malpliiĝintaj aliloke en Eŭropo.

Dro. Mark Eaton, sciencisto de la RSPB studis la falon laŭ ĝeneralaj nombroj pro varmiĝo de la Norda Maro kio malpliiĝis la kvanton de fiŝoj kiujn la kolimboj manĝas.[11]

En la japana kulturo[redakti | redakti fonton]

La Pacifika kolimbo kaj la Arkta kolimbo havis kutimon ĉe Japanio fine de la vintro fiŝkapti kolektive malgrandajn fiŝojn, per arigo de tiuj en malgrandan areon por kapti ilin plej facile. Tio altiris pli grandajn predantajn fiŝojn, kiujn la japanaj fiŝkaptistoj povis tiam kapti grandnombre. Danke el tia helpo, la fiŝkaptistoj enspezis en februaro-marto sufiĉe da mono por vivi unu jaron; kaj pro tio la kolimboj estis konsidrrataj mesaĝistoj de la ĉieloj. Nuntempe, malpliiĝo de kolimboj en tiuj regionoj kaj adopto de novaj fiŝkaptadaj teknikoj malaperigis tiujn praktikojn[12].

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. latine (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii).. 
  2. (1987) Diving Birds of North America. University of Nevada–Lincoln. ISBN 0-8032-2566-0. 
  3. [1] (2011).
  4. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  5. Global Register of Migratory Species (GROMS) 2007
  6. 6,0 6,1 http://genomics.senescence.info/species/entry.php?species=Gavia_arctica AnAge, Gavia arctica, J.P. de Magalhaes, A. Budovsky, G. Lehmann, J. Costa, Y. Li, V. Fraifeld, G.M. Church http://genomics.senescence.info. AnAge. The Human Ageing Genomic Resources Konsultita la 7an de januaro 2010
  7. http://www.euring.org/data_and_codes/longevity-voous.htm European longevity records ; Black-throated Diver, R. Staav & T. Fransson, 2008 http://www.euring.org European Union for Bird Ringing Konsultita la 7an de januaro 2010
  8. J. del Hoyo, A. Elliot kaj J. Sargatal (1992) Handbook of Birds of the World, Vol. 1, Lynx Edicions, Barcelono
  9. angle http://ec.europa.eu/environment/nature/conservation/wildbirds/threatened/g/gavia_arctica_en.htm Black-throated Diver Gavia arctica, European Commission, Europa, konsultita la 2an de novembro 2008.
  10. http://www.iucnredlist.org/apps/redlist/details/144815/0 Gavia arctica BirdLife International 2009 http://www.iucnredlist.org IUCN Red List of Threatened Species Konsultita la 7an de januaro 2010
  11. BBC NEWS, Rise in divers mystifies experts
  12. angle url=http://www.allaboutbirds.org/guide/pacific_loon/lifehistory/ac Pacific Loon ; Life History, R.W. Russell, 2002, http://www.allaboutbirds.org En The Birds of North America (A. Poole kaj F. Gill, eld.) Konsultita la 22an de marto 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj