Paeonia lactiflora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Peonio de Ĉinio
Floro de Paeonia lactiflora 'Nymphe’
Floro de Paeonia lactiflora 'Nymphe’
Aliaj dukotiledonoj.png
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Klado: Angiospermoj
Klado: Verdukotiledonoj
Klado: Kernverdukotiledonoj
Ordo: Saksifragaloj Saxifragales
Familio: Peoniacoj Paeoniaceae
Genro: Peonio Paeonia
Paeonia lactiflora
Pall., 1776
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Peonio de Ĉiniolaktopeonio (Paeonia lactiflora) estas specio de staŭda herba planto el la familio Peoniacoj. Ĝi devenas de centra kaj orienta Azio (de la orienta Tibeto preterpasante la nordan Ĉinion ĝis la orienta Siberio).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Paeonia lactiflora : fruktoj

La botanika specio estas herba, stauxda planto de 70 cm de alto kun dika radiko.[1] Ĝi estas tre ŝanĝiĝema specio.

Vintre la folioj malaperas kaj nur persistas la burĝonoj je grundonivelo. La folioj estas biternaj (t.e. la folitigoj disiĝis triparte kaj ankaŭ la folio disiĝis triparte), kun segmentoj lanceolaj aŭ oval-lanceolaj. La segmentoj estas plenaj aŭ foje lobaj.

La floroj de 8 ĝis 12 cm diametre situas pintaj. Eventuale ili estas ankaŭ aksaj. Ili havas 4-5 brakteojn lancoformajn, neegalajn, 3-4 sepalojn kvazaŭ rondajn, 9-13 rondajn petalojn, blankajn aŭ rozajn por la sovaĝa specio kaj de koloroj variaj ĉe la kultivataj plantoj. La stamenoj 8–15 mm longe havas kremoflavajn stamentigojn. La karpeloj nombre de 2 ĝis 5 estas verdaj aŭ purpuraj, ĝenerale senharaj kaj kun ruĝaj stigmoj. La florado efektiviĝas en majo-junio.

La fruktoj estas longoform-elipsoidaj folikloj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La peonio de Ĉinio kreskas en la arbaroj kaj la herbejoj en norda Ĉinio (Interna Mongolio, Hejlongĝjango, Jilin, Liaoning), en Koreio, en Mongolio, en Siberio kaj en Japanio. Ĝi estas ankaŭ vaste kultivita en tiuj landoj.

Ĝi estis enigita en Anglio komence de la 19a jarcento sub formo de ĉinaj kultivaroj, el kiuj la ĝardenistoj francaj kaj poste usonaj eligis multnombrajn aliajn ĝardenajn varioj, kiujn nuntempe oni trovas en ĝardenoj en la tuta modere varma zono.

Nomenklaturo kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Sinonimoj: Paeonia albiflora Pallas, P. Chinensis Vilmorin, P. Sinensis Steudel, P. Yui W. P. Fang.

Nuntempe, ĉinoj nomas la Paeonia lactiflora per la termino de 芍药 sháoyào. Oni trovas la unuan mencion de tiu termino en la libro Shijing, la Libro de la Odoj, kunmetita de la 11a ĝis la 5a jarcento antaŭ nia erao[noto 1]. Ĉi tiu nomo estis delonge uzita kiel signifanta peono ambaŭ herba kaj arbusta.

Tio estas nur ekde la epoko de la Sui (581-618), ke la termo 芍药 sháoyào estis firme ligita al la herba peono kaj kaj la termo 牡丹 mǔdān al la arbusta peono[2].

Sed laŭ la aktualaj priskriboj, la herbaj peonoj de Ĉinio enhavas plurajn speciojn (P. Obovata, P. Emodi, P. lactiflora, P. Mairei ktp ... vidu la klasifikon Paeonia) kaj tio estas nur dum la epoko, kiam la Ĉinoj konsciigis la modernan nocion de botanika specio, en la dua duono de la jarcento, ke ili ekkomprenis, ke ili devu disigi la shaoyaonen pluaj kategorioj. Tiel, estis enkondukitaj 草芍药 cao shaoyao por P. Obovata, 多花芍药 duo hua shaoyao por P. Emodi, ktp. Nur P. Lactiflora gardis la titolon de 芍药 shaoyao. Dum 3000 jaroj, la etendo de la termo ne ĉesis restriktiĝi.

La unua scienca priskribo estis farita en 1776 de germana botanikisto profesoro en Saint-Péterbourg, Peter Pallas (1741-1811), kiu surbaze de peono kun blankaj floroj malkovrita en la provinco de la lago Bajkalo, en Rusio, priskribis tiun specion sub la nomo de Paeonia lactiflora. Sed ĉirkaŭ 12 jaroj poste, en 1788, (ŝajne li forgesis sian unuan nomadon) li priskribis alian specimenon sub la nomo de Paeonia albiflora[3]. Dum pli ol unu jarcento, oni uzis ĉi tiun nomon sed kiam oni malkovris la eraron, la unua nomo estis restarigita, konforme al la konvencioj de la botanika nomenklaturo. Tamen la ĝardenoj kaj la arbistoj akceptis malfacile ĉi tiun ŝanĝon kaj uzis daŭre la malnovan nomon.

Komponantoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa komponanto de la radiko de Paeonia lactiflora estas unuterpena glukoza komponaĵo, la paeoniflorino (vidu en vikidatumoj). La minoritataj komponantoj estas ankaŭ monoterpenaj: okspaeoniflorino, paeflorigenomo[4]. Farmacie, la paeoniflorino estas kontraŭspama kaj sedativa, kaj, kiel la paeonolo, kontraŭinflama kaj preventas la kuniĝon de trombocito[4].

Peonidino estas organika kombinaĵo, kiu apartenas al la familio de la antocianidinoj kaj prezentanta grupon de flavonoidoj. Ĝi estas vegetala pigmento kiu, asociita al la flavono, donas la rozkoloron al la floroj de certaj kultivaroj de Paeonia lactiflora.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Kuracoplanto[redakti | redakti fonton]

La peonio de Ĉinio estas uzita kiel Kuracplanto en la ĉina tradicia medicino, kie gxia radiko senŝeligita, detranĉita en tranĉaĵoj estas konita kiel medicina materio sub la nomo de Radix Paeonia Alba 白芍药 pinjino : báisháoyào. Ĝiaj tradiciaj funkcioj estas :[5]

  • Riĉigi la sangon, solidigi la jinon
  • Regi la hepaton kaj trankviligi la doloron

La indikoj estas :

  • Malfacilaj menstruoj
  • Hipertensia kapdoloro, incitado, senkonsciiĝo, kapturniĝo, tinito
  • Spontanaj aŭ noktaj ŝvitoj
  • Kramfo de la kruro, torakaabdomina doloro.

Sub la nomo de Radix Paeonia Rubrae, 赤芍药 pinjino : chì sháo yào, la ĉina Farmakopeo (2005) kolektas du specojn, la pivoine de Ĉinio, Paeonia lactiflora Pallas kaj la pivoine de Veitch, Paeonia veitchii Lynch. La radiko kolektita printempe aŭ aŭtune estas sekigita per la suno kaj poste ĝi estas tranĉita en lameneto. Ĝi estas uzita kruda aŭ kuirita en la forno. Ĝi stas unu el la tradiciaj drogoj la plej uzitaj en Ĉinio. Ĝi estas konata por havi la sekvajn funkciojn :[5].

  • Elimini la varmoni
  • Refreŝigi la sangon
  • Trankviligi la dolorojn forigante la kongeston kaj reduktante la ŝvelaĵon

La tradiciaj indikoj estas :

  • Inflamo
  • Febra malsano, haŭta erupcio
  • Amenoreo, hipermenoreo

La japana farmakopeo uzas ĝin kiel antispasma substanco.

Ĝi estas rekomendita ankaŭ en la kuracado de iuj formoj de la vitiligo[6].

Ornamplanto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ankaŭ vaste kultivita kiel ornamplanto en la ĝardenoj, kun pluraj centoj da kultivaroj. Bona nombro de tiuj kultivaroj havas duoblajn florojn kaj staminojn modifitajn al petaloj. Tamen en Ĉinio, ĝi estas malpli konsiderita kiel planto ornementale ol la kultivaroj de arbustaj peonoj (Paeonia suffruticosa, Paeonia rockii, ktp., Portante en ĉina la malspecifan nomon de mǔdān 牡丹).

La kultivaroj povas esti distribuitaj en tri grupoj:

  • Simpla floro : petaloj estas aranĝitaj en unu sola vico, la stamenoj estas fekondaj. La floro similas al la sovaĝa tipo sed ĝenerale ĝi estas pli granda.
  • Japana floro : petaloj estas aranĝtaj en unu aŭ du vico, la stamenoj estas transformitaj al sterilaj stamenoidoj .
  • Duobla floro : ĉiuj aŭ la plimulto de la stamenoj estas transformitaj al petaloj.

Kulturaj kaj historiaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

En Ĉinio, la herbaj peonoj, nomitaj en ĉina lingvo 芍药 sháoyào, estis kultivitaj antaŭ ĉio kiel kuraca planto. La dua karaktero yào estas pri tio veninta por signifi ĝi mem medikamenton. La herbaj peonoj sháoyào ne komencis esti aprezitaj por iliaj floroj nur ekde la dinastio Song (960-1279).

La profesoro Peter Pallas estus eniginta Paeonia lactiflora en Eŭropo proksime de 1784 sed oni ne havas neniun ateston indikante, ke la planto estus utilinta por produkti kultivarojn.

La unuaj Paeonia lactiflora enigitaj en Britio, danke al la penadoj de Sir Joseph Banks, estis : ‘Fragrans’ kun floroj tre parfumitaj en 1805, ‘Whitleyi’ kun blankaj duoblaj floroj en 1808 kaj ‘Humei’ kun sombraj ruĝaj floroj. Tiuj tri plantoj estis vaste distribuitaj en Eŭropo kaj estas la deveno de multnombraj modernaj kultivaroj.

La unuaj modernaj hibridistoj de herbaj peonoj estis Francoj laborante en vilaĝoj proksimaj de Parizo kaj en Nancio. Nicolas Lémon, kiu havis bredejon en Belleville (en la epoko apud Parizo) estis la unua Eŭropano por produkti kaj vendi kultivarojn faritajn per semo[7]. Li estas la kreinto de la kultivaro ‘Edulis Superba’ (1824), ankaŭ tre populara ĝis hodiaŭ ĉe la ĝardenistoj. Modesta Guérin, kiu laboris al Charonne sukcesis la unuan peonian kultivaron havante flavan tuŝon. Alia granda peoniisto de la 19a estas Félix Crousse, de Nancio, kreinto de « monsieur Jules Élie » (1888) kun bombonrozkoloraj floroj, enormaj kaj parfumitaj, ĉiam tre demandata. En Nancio ankoraŭ, Emile Lemoine estis la unuo por hibridi du herbajn peonojn de malsama deveno : Paeonia lactiflora de Ĉinio kaj P. Wittmannania de Kaŭkazo. Du de tiuj kultivaroj ‘La Printempo’ kaj ‘Mai florinta’ (1905) estas ankoraŭ disponeblaj.

Galerio de bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kanto 95 : printempe, la viroj kaj virinoj plukas planton destinita al la lukto kontraŭ la malbonaj ĉieluloj. La poemea refreno estas: 維士與女、伊其相謔、贈之以勺藥 Tiam la viroj kaj la virinoj fordonas ilin al ludoj kaj donacas ilin peonojn. Couvreur la franca tradukanto plialdonas la sekvantan komenton "La peono nomatas 离草 li ts'ao la disigo planto, ĉar malnovuloj kutimis donaci ĝin dum la adiaŭj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Referenco Flora of China : P. lactiflora (en)
  2. Science and civilisation in China, 7 volumoj (angle), Cambridge University Press. ISBN 0521087325.
  3. PAGE, Martin. (2005) The Gardener's Peony: Herbaceous and Tree Peonies (angle). Timber Press. ISBN 9780881926941.
  4. 4,0 4,1 BRUNETON, Jean. (2009) Pharmacognosie, phytochimie, plantes médicinales (france). Tec & Doc Lavoisier. ISBN 978-2743011888.
  5. 5,0 5,1 (2008) La pharmacopée chinoise : Les herbes médicinales usuelles, traduktita de You-wa Chen (france), Librejo You-Feng. ISBN 978-2842793616.
  6. Jimi Yoon, Young-Woo Sun kaj Tae-Heung Kim (2011)Complementary and Alternative Medicine for Vitiligo (angle). InTech. Alirita 25/11/2015.
  7. ROGERS, Allan. (2004) Peonies (angle). Timber Press. ISBN 978-0881926620.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ligiloj eksteren[redakti | redakti fonton]