Kulturo de Pollando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pola kulturo)
Jump to navigation Jump to search
Stańczyk dum balo ĉe reĝino Bona Sforza kontraŭ la perdo de Smoleńsk, pentraĵo de Jan Matejko, 1862.
La monumento de Adam Mickiewicz, Varsovio, Pollando.

La kulturo de Pollando estas tre ligita kun ties historio interplektita de 1000 jaroj.[1] Ties unika karaktero disvolviĝis kiel rezulto de komplika geografia situo de Pollando en la kuniĝejo de Okcidenta kaj Orienta Eŭropoj. Laŭ la tempopaŝo, la pola kulturo estis profunde influita de ties ligiloj kun la germana, latinida kaj bizanca mondoj, kiel ankaŭ la kontinua dialogo kun multaj aliaj etnaj grupoj kaj la minoritatoj kiuj loĝis kaj loĝas en Pollando.[2] La popolo de Pollando konsideriĝis tradicie gastema al la eksterlandaj artistoj kaj ema sekvi la kulturajn kaj artajn tendencojn en aliaj landoj. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj, la poloj fokusiĝis al la kulturaj aferoj ofte hegemonie super la politika kaj ekonomia aktivaĵo. Tiuj faktoroj kontribuis al la multflanka naturo de la polaj artoj, kun multaj kompleksaj nuancoj.

La pola kulturo estis influita kaj de la orienta kulturo kaj de la okcidenta. Aktuale, tio evidentiĝis en ties arkitekturo, folkloro kaj arto. La teritorioj de la iama kaj de la nuna Pollando estas la naskoloko de diversaj konataj gravuloj, kiel Marie Curie, Frédéric Chopin, kaj Nikolao Koperniko, la papo Johano Paŭlo la 2-a, Lech Wałęsa, Joseph Conrad kaj Ŝimon Peres, inter aliaj.

La pola arto montris la tendencojn ekzistantaj tutmonde. La fama pentristo Jan Matejko inkludis multnombrajn historiajn okazintaĵojn tre gravajn en siaj pentraĵoj. Alia grava pola artisto estis Stanisław Ignacy Witkiewicz. Li estis ekzemplo de la renesanca homo, same kiel la elstara dramaturgo, pentristo kaj poeto Stanisław Wyspiański. La komenco de la pola literaturo datas de la 1100-aj jaroj, kaj ĝi inkludas poetojn kaj verkistojn kiel Jan Kochanowski, Adam Mickiewicz, Bolesław Prus, Juliusz Słowacki, Witold Gombrowicz, Stanisław Lem, Ryszard Kapuściński, Henryk Sienkiewicz, Władysław Reymont, Czesław Miłosz, Wisława Szymborska (la kvar lastaj ricevintoj de la Nobel-premio pri literaturo), kaj la anglalingva romanisto de pola deveno nome Joseph Conrad.

Kino kaj teatro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Polaj filmoj.

Polaj reĝisoroj, kies filmoj kandidatiĝis por Oskar-premio en la kategorio de neanglaningvaj filmoj, estas: Jerzy Antczak, Sławomir Fabicki, Feliks Falk (dufoje), Robert Gliński, Jerzy Hoffman, Andrzej Jakimowski, Jerzy Kawalerowicz (trifoje), Dorota Kędzierzawska, Krzysztof Kieślowski (trifoje), Jan Jakub Kolski, Andrzej Kotkowski, Kazimierz Kutz (dufoje), Witold Leszczyński, Juliusz Machulski, Czesław Petelski, Magdalena Piekorz, Radosław Piwowarski, Roman Polański, Jerzy Stuhr, Piotr Trzaskalski, Andrzej Wajda (sepfoje), Leszek Wosiewicz kaj Krzysztof Zanussi (kvarfoje).

Muziko[redakti | redakti fonton]

Portreto de Chopin fare de Franz Xaver Winterhalter.

Polonezo estas pola popoldanco en 3/4-takto; ĝi originas el malrapida antaŭdanco al rapida postdanco, kiu poste iĝis la mazurko.

Mazurko estas pola popoldanco, en 3/4-takto kaj grava motivo de la pola muziko. Ĝi estas opiniata kiel plej poleca danco kune kun polonezo. Laŭ ekzemple Cyprian Norwid ĝi esprimas la tutan polan "fatalan" kaj "belegan" senton. Ĝi estas plej malnova pola danco kaj ĝia komenco estas eble en la malfrua antikva epoko. Mazurko estas la pola himno Mazurek Dąbrowskiego (Mazurko de Dąbrowski) kaj aliaj polaj kantoj kiel Mazurek Trzeciego Maja.

La Krakova, aŭ en pola Krakowiak, estas rapida, sinkopa Pola popola danco en duobla tempo el la regiono de Krakovo kaj de Malgranda Pollando. La popola vesto por tiu danco iĝis la nacia vesto de Pollando, ĉefe la rogatywka kun plumoj de pavo sur la pinto.

Plej ofte menciataj polaj komponistoj de klasika muziko estas[3]: Fryderyk Chopin, Karol Szymanowski, Krzysztof Penderecki, Zbigniew Preisner, Wojciech Kilar, Ignacy Jan Paderewski, Henryk Wieniawski, Krzysztof Komeda, Andrzej Panufnik, Stanisław Moniuszko, Jan Kaczmarek kaj Witold Lutosławski.

Inter plej famaj nuntempaj polaj muzikaj grupoj estas: Lady Pank kaj Manchester.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Panerumita kotleto

La kreiĝon de tipa, pola kuirarto forte influis historia evoluo. La teritorion de Pola Respubliko enloĝis diversaj nacioj kaj tre fortas kuirartaj influoj ĉefe orientaj (tataraj-turkaj, antaŭe mongolaj), rutenaj, germanaj, francaj, italaj kaj judaj.

La plej popularaj polaj pladoj estas samtempe tre popularaj en la najbaraj landoj. Inter ili menciindas: pierogi (pola versio de varenikoj, ravioloj ktp.), kaĉoj, farĉitaj terpombuloj, supoj (el acida brasiko aŭ milio, barĉo, pizosupo, nigra supo, buljono, supo el acidigita faruno), manĝaĵoj el terpomoj kaj brasikoj (ekz. bigoso, brasika rulaĵo), bakaĵoj, pano, kukoj (ekz. mielkukoj kaj benjetoj), produktaĵoj el kazeo, viandoj (ĉefe porka, koka kaj bova). Malpli oftas sur pola tablo fiŝoj. Inter tipe polaj specialaĵoj menciindas la kukoj faworki, pola griza saŭco kaj bigoso.

Ordinara alkoholaĵo estas vodko (ekz. fama żubrówka) - multe pli ofte drinkata ol medo, kiun tamen oni opinias tradicia pola alkoholaĵo. Tiuj fortaj alkoholaĵoj tamen pli kaj pli cedas sian lokon al lupola hela biero. En Pollando oni povas aĉeti multajn bierojn, inter plej famaj polaj bieroj apartenas Tyskie kaj Żywiec. Multe malpli populara estas vino – kutime eksterlanda, ĉar pro netaŭga klimato ekzistas nur kelkaj polaj vinfarejoj.

Tre populara trinkaĵo estas nigra teo trinkata ofte kun sukero kaj citrono. Ĝi venis el Anglio danke al nederlandaj komercistoj, tuj post kiam ĝi aperis en okcidenta Eŭropo. Ĝia vera populariĝo okazis tamen en la 19-a jarcento danke al rusoj. En polaj domoj oni ekuzis samovarojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Adam Zamoyski, The Polish Way: A Thousand Year History of the Poles and Their Culture. 1993, Hippocrene Books, Poland, ISBN 0-7818-0200-8 [1] Alirita la 24an de Aŭgusto 2018.
  2. Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Pollando, 2002–2007, AN OVERVIEW OF POLISH CULTURE. Alirita 12-13-2007.
  3. http://www.mytopdozen.com/Best_Polish_Composers.html Listo de polaj pomponistoj plej ofte menciataj en interreto