Guggisberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Riedacker)
Guggisberg
Blazono de Guggisberg
Preĝejo de Guggisberg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Schwarzenburg
Koordinatoj  46° 46′ 0″ N 7° 20′ 0″ O / 46.76667 °N, 7.33333 °O / 46.76667; 7.33333 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 0″ N 7° 20′ 0″ O / 46.76667 °N, 7.33333 °O / 46.76667; 7.33333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1602
Areo 54,9 km²
Alteco 1115 m super marnivelo
Poŝtkodo 3158
Komunumkodo 0852
Mapo de Guggisberg
vdr

Guggisberg estis ĝis la 31-a de decmebro 2009 komunumo de la iama distrikto Schwarzenburg kaj ek de la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1602 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Monteto en Guggisberg

Guggsiberg situas en la bernaj Antaŭalpoj en montara kamparo en la tiel nomita Schwarzenburgerland. En okcidento la rivero Sense, alfluanto de Saane, formas la limon kun Kantono Friburgo.

Al Guggisberg apartenas krom Guggisberg mem ankaŭ la municipoj Riffenmatt-Schwendi, Kriesbaumen, Riedstätt, Kalchstätten, Hirschmatt-Laubbach, Riedacker, Sangernboden kaj Ottenleuebad.

La najbaraj komunumoj estas en nordo Wahlern, en oriento Rüschegg kaj en sudo Oberwil im Simmental situantaj ĉiuj en Kantono Berno, kaj en okcidento en Kantono Friburgo Plaffeien kaj Alterswil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Guggisberg estas ligita per divesaj poŝtaŭtolinioj kun Schwarzenburg kaj Friburgo. En sudo la Gurnigelpasejo konektas la komunumon al la Aro-Valo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de Guggisberg datiĝas el dokumento de la jaro 1148 de la papo Eŭgeno la 3-a kiel Cucansperc. En la jaro 1423 per aĉeto Guggisberg fariĝis po egalaj duonoj posedaĵo de Berno kaj Friburgo. Tio validis ĝis post la Helveta Revolucio en la jaro 1803, kiam Guggisberg estis reunigita kaj fariĝis komplete parto de Kantono Berno.

Kanzono de Guggisberg[redakti | redakti fonton]

La fama melankolia popolkanzono de Guggisberg estis menciita unuan fojon en la jaro 1741. Per la interpretado de la kantisto Stephan Eicher en 1989 la kanzono atingis tutmondan konatecon.

Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

En la municipo Sangernboden en Guggisberg la 1-an kaj 2-an de novembro 2008 okazis svisa familia renkontiĝo sub aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]