Siarnako (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Siarnako.
Siarnako
Natura satelito de Saturno (XXIX)
Aliaj nomoj Saturno XXIX
Historio
Malkovrinto Brett J. Gladman[1]
Dato de malkovro 23-a de septembro 2000
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 18 195 000 km[2]
Discentreco 0,2962
Klinangulo 45,539° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 451,4 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 32 km
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 20
Information icon.svg
vdr

Siarnako estas neregula satelito de Saturno. Ĝi estas la plej granda ano de la inuita grupo.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita, la 23-an de septembro 2000, de teamo estrita de Brett J. Gladman kaj John J. Kavelaars. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/2000 S 3.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Ĝia ruĝa koloro kaj ĝia infraruĝa aspekto memorigas tiuj de PaliakoKiviuko[3]. Tio plifortigas la hipotezon, laŭ kiu tiuj objektoj rezultus de la diseriĝo de pli granda objekto.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis la nomon de Siarnako[4], diino de la inuita mitologio, ankaŭ konata sub la nomoj de Talilajuk, Nuliajuk kaj Sedno.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IAUC 7513: S/2000 S 3, S/2000 S 4 (angle)
  2. Planetary Satellite Mean Orbital Parameters (averaĝaj satelitorbitparametroj) (angle)
  3. A deeper look at the colors of the Saturnian irregular satellites (Serioza rigardo al la koloroj de la neregulaj saturnaj satelitoj) (angle)
  4. IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]