Kiviuko (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kiviuko.
Kiviuko
Natura satelito  de Saturno (XXIV)
satelito de Saturnoneregula satelito
Oficiala nomo Saturno XXIV[1]
Aliaj nomoj S/2000 S 5 vd
Nomita laŭ Kiviuq vd
Malkovro
Malkovrintoj Brett J. Gladman[1] kaj aliaj
Dato de malkovro 7-a de aŭgusto 2000[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 11 110 000 km[2]
Discentreco 0,3288
Klinangulo 45,71° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 449,2 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 16 km
Rotacia periodo ?
Aksa kliniteco ?
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ?
Albedo
Geometria albedo
0,06
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22
vdr

Kiviuko estas neregula satelito de Saturno, ano de la inuita grupo.

Ĝi estis malkovrita de teamo estrita de Brett J. Gladman[3], kaj ricevis la maldaŭran nomon S/2000 S 5.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Ĝia koloro, helruĝa, kaj ĝia infraruĝa spektro simila al tiuj de Siarnako kaj de Paliako plifortigas la hipotezon, laŭ kiu la lunoj de la inuita grupo originas el ununura diserigata objekto[4]

Oni supozas, ke ĝi travivas resonancon de Kozai, tio estas, ke la inklino kaj discentreco de ĝia orbito periode interŝanĝas.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis la nomon de Kiviuko[5], heroo de la inuita mitologio, kiu multe vojaĝis kaj alfontis amasojn da malamikoj, monstroj, demonoj, sorĉistoj, kaj similaj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la heroo Kiviuko[redakti | redakti fonton]