Baltiaj Esperanto-Tagoj: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
sen resumo de redaktoj
(aktualigo per listoj de estonaj, latvaj kaj litovaj esperantistoj)
[[Dosiero:BET-26.jpg|right|thumbeta|Partoprenantoj de BET-24 (1989) en Noreikiŝkes (apud [[Kaunas]]) – Litovio]]
[[Dosiero:BET-35.png|right|thumbeta|Partoprenantoj de BET-35 (1999) en [[Liepaja]] – Latvio]]
[[Dosiero:BET-39.jpg|right|thumbeta|Partoprenantoj de BET-39 (2003) en [[Tartu]] – Estonio]]
 
'''Baltiaj Esperanto-Tagoj''' (mallonge: BET) estas [[Esperanto-renkontiĝo]] organizata ĉiujare ekde [[1959]] en iu el la [[Balta Maro|apudbaltmaraj]] ŝtatoj, laŭvice en [[Latvio]], [[Litovio]] kaj [[Estonio]].
BET okazas ekde [[1959]]. La historion de tradiciaj tendaro-renkontiĝoj en [[Sovetunio]] komencis la unua tendaro, havinta la titolon '''Ĉebalta Studenta Esperanto-tendaro''' (ĈET), organizita somere [[1959]] ĉe la latvia ĉefurbo [[Rigo|Riga]], apud la lago [[Baltezers]]. Ĝia ĉeforganizanto estis studentino [[Biruta Kondrate]] (nun Rozenfelde). La unuan tendaron partoprenis esperantistoj nur el tri sovetigitaj baltmaraj respublikoj – [[Litova Soveta Socialisma Respubliko|Litovio]], [[Latva Soveta Socialisma Respubliko|Latvio]] kaj [[Estona Soveta Socialisma Respubliko|Estonio]]. En la postaj jaroj al la tendaroj venis ĉiam pli multaj esperantistoj el vasta Sovetunio. La Ĉebaltaj studentaj kaj junularaj tendaroj komence alinomiĝis al '''Baltia Esperanto-Tendaro''', post dekjaro – al '''Baltiaj Esperanto-Tagoj''' (BET).
 
[[Dosiero:Kantu Esperante BET 12.jpg|right|thumbeta|[[Kantu Esperante!]] – la kantaro de BET-12 (1970)]]
 
El BET-oj evoluis ankaŭ [[Sovetia Esperantista Junulara Tendaro|Sovetiaj Esperantistaj Junularaj Tendaroj]] (SEJT-oj). Estas interese, ke SEJT-oj komencis sian vivon en Litovio. En [[1967]], samtempe kun BET-9, kiu okazis en la ĉefurbo de Litovio, [[Vilno]], aktivula junularo aranĝis la unuan junularan tendaron en [[Kaltanenaj]] (Kaltanėnai, parto de la komunumo [[Švenčionys]]), Litovio, kaj ricevis la titolon SEJT-9. BET-oj kaj SEJT-oj estis fundamento de la organizita [[Esperanto en Sovetunio|Esperanto-movado en Sovetunio]].
 
Post la sendependiĝo de la [[Baltio|baltiaj landoj]] BET-oj laŭ sia programo kaj konsisto de partoprenantoj evoluis al veraj internaciaj kongresoj. La renkontiĝon BET-43, kiu okazis la 14–22-an de julio [[2007]], en la nordlitovia urbo [[Šiauliai]], partoprenis 322 esperantistoj el eĉ 18 landoj: Litovio (el 23 urboj), Latvio, Pollando, Finnlando, Estonio, Belorusio, Rusio, Belgio, Germanio, Italio, Aŭstrio, Ĉeĥio, Francio, Nederlando, Portugalio, Slovakio, Ukrainio, Svedio).

Navigada menuo