Saul Bellow: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
stilo
Linio 11: Linio 11:
* Herzog (1964)
* Herzog (1964)
* Mr. Sammler's Planet (1969)
* Mr. Sammler's Planet (1969)

== Stilo ==
Krome malmultaj esceptoj, la plej parto de la [[Protagonisto|protagonistoj]] de lia romanoj estas ne junaj judaj viroj loĝantaj en [[Ĉikago]] aŭ [[Novjorko]]. La intrigo de liaj verkoj estas gvidata de personaj serĉaj kampanjoj kaj krizoj de la ĉefroluloj, kaj malpli per agado. Plejparte, la ĉefroluloj estas en kriza momento en sia vivo, pro romantika, financa aŭ alia kialo. La ŝtormo spertita de la ĉefrolulo starigas ekzistecajn demandojn. Li aludis en siaj romanoj al la verkoj de grandaj filozofoj, kutime sen damaĝi la legadon aŭ malhelpi la intrigon disvolviĝi. Notinda ekzemplo pri tio troveblas en '''La Planedo de Sinjoro Sammler''' pritraktanta malbonhumoran postvivanton de [[holokaŭsto]], kiu loĝis en Novjorko dum la Kultura Revolucio de [[1960-aj jaroj|la 1960-aj jaroj]].


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 11:20, 30 maj. 2021

Saul Bellow
Nobel-premiito
Persona informo
Naskonomo Solomon Bellows
Naskiĝo 10-an de junio 1915 (1915-06-10)
en Lachine, Kebekio,  Kanado
Morto 5-an de aprilo 2005 (2005-04-05) (89-jaraĝa)
en Brookline, Masaĉusetso,  Usono
Tombo Morningside Cemetery
Lingvoj angla
Loĝloko Montrealo • Brookline
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Viskonsino ĉe MadisonUniversitato de ĈikagoNordokcidenta Universitato • Roberto Clemente Community Academy • Camp B'nai Brith • Weinberg College of Arts and Sciences
Subskribo Saul Bellow
Familio
Edz(in)o nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • Alexandra Bellow • nekonata valoro
Infano Adam Bellow
Okupo
Okupo verkisto • romanisto • universitata instruisto • eseisto • aŭtoro
Verkoj The Adventures of Augie March
Herzog
Henderson the Rain King
vdr

Saul BELLOW [sol BEloŭ], naskita kiel Solomon Bellows la 10-an de junio 1915 en Lachine (Montrealo, Kebekio), mortinta la 5-an de aprilo 2005 en Brookline (Masaĉuseco), estis nord-amerika verkisto, kanaddevena judo. Li ricevis la literaturan Nobel-premion en 1976.

La gepatroj de Bellow estis migrintoj el Sankt-Peterburgo, kiuj en 1913 iris al Kanado. Naŭ jarojn Solomon vivis en la poliglota antaŭurbo Lachine, inter grekaj, italaj, polaj, rusaj kaj ukrainaj enmigrintoj. Post la morto de lia patro, en 1924, la familio iris al Ĉikago. Je la aĝo de kvar jaroj la knabo lernis legi, en la hebrea lingvo, por legi la Biblion. La sperto de legado profunde influis lin; amiko poste diris, ke li "ensorbis librojn kiel aliaj homoj enspiras aeron".

Bellow ekstudis filologion en la Universitato de Ĉikago, sed post du jaroj transiris al Nordokcidenta Universitato (Ilinojo) por diplomiĝi pri antropologio kaj sociologio. Oni sugestis ke la studo de tiuj fakoj forte influis lian literaturan stilon.

Bellow komence verkis recenzojn pri libroj, sed baldaŭ komencis verki proprajn novelojn, kiuj havigis al li la reputacion de unu el la pintaj novelistoj anglalingvaj de la 20-a jarcento. Kiel unua li trifoje gajnis la usonan literaturan premion "National Book Award", per jenaj verkoj:

  • The Adventures of Augie March (1953)
  • Herzog (1964)
  • Mr. Sammler's Planet (1969)

Stilo

Krome malmultaj esceptoj, la plej parto de la protagonistoj de lia romanoj estas ne junaj judaj viroj loĝantaj en ĈikagoNovjorko. La intrigo de liaj verkoj estas gvidata de personaj serĉaj kampanjoj kaj krizoj de la ĉefroluloj, kaj malpli per agado. Plejparte, la ĉefroluloj estas en kriza momento en sia vivo, pro romantika, financa aŭ alia kialo. La ŝtormo spertita de la ĉefrolulo starigas ekzistecajn demandojn. Li aludis en siaj romanoj al la verkoj de grandaj filozofoj, kutime sen damaĝi la legadon aŭ malhelpi la intrigon disvolviĝi. Notinda ekzemplo pri tio troveblas en La Planedo de Sinjoro Sammler pritraktanta malbonhumoran postvivanton de holokaŭsto, kiu loĝis en Novjorko dum la Kultura Revolucio de la 1960-aj jaroj.

Eksteraj ligiloj