Vikipedio:Forigendaj artikoloj/2010/Junio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jim Henry (diskuto | kontribuoj)
Jim Henry (diskuto | kontribuoj)
Linio 30: Linio 30:
::::: Ziko vi ja scias kia stilo konvenas por diskuto, kaj kia artikolo konvenas por Vikipedio. Vi scias multon, kaj admiras vin pro tio. Tamen se vi renovigas vian forigo-demandon, '''vi ŝanĝu viajn argumentojn''', ĉar la supraj ne plu validas: la artikolo nun prezentas nur '''faktojn''', ĝi ne plu estas ''ŝerco'' sed prezentas ''ŝercon'', kaj ŝerco ja estas kultura produkto de homo, samgrade kiel kanzono, ekzemple. La artikolo tute similas al [[la espero]] kiu priskribas la kontekston, la historion, ktp, kaj fine prezentas la kompletan tekston. Ĉu vi pretas peti foriron de ''La espero''? Ja VP ne estas kolekto de kanzonoj !--[[Vikipediisto:Ssire|Ssire]] 20:49, 10. Sep 2008 (UTC)
::::: Ziko vi ja scias kia stilo konvenas por diskuto, kaj kia artikolo konvenas por Vikipedio. Vi scias multon, kaj admiras vin pro tio. Tamen se vi renovigas vian forigo-demandon, '''vi ŝanĝu viajn argumentojn''', ĉar la supraj ne plu validas: la artikolo nun prezentas nur '''faktojn''', ĝi ne plu estas ''ŝerco'' sed prezentas ''ŝercon'', kaj ŝerco ja estas kultura produkto de homo, samgrade kiel kanzono, ekzemple. La artikolo tute similas al [[la espero]] kiu priskribas la kontekston, la historion, ktp, kaj fine prezentas la kompletan tekston. Ĉu vi pretas peti foriron de ''La espero''? Ja VP ne estas kolekto de kanzonoj !--[[Vikipediisto:Ssire|Ssire]] 20:49, 10. Sep 2008 (UTC)


Kiel ĝi nun estas, la artikolo ne ŝajnas al mi sufiĉe enciklopedieca. tamen, mi ne oponas la faron de artikoloj pri ŝercoj, se la artikolo ne estas en si mem ŝerco (ekz.: [[en:You have two cows]]). Mi preferus movi la malnovan tutŝercan parton de la artikolo al Vikipedia: nomspaco, sed konservi mallongan artikolon pri la esenco, origino kaj historio de la ŝerco. --[[Vikipediisto:Jim Henry|Jim Henry]] 13:47, 11. Sep 2008 (UTC)
Kiel ĝi nun estas, la artikolo ne ŝajnas al mi sufiĉe enciklopedieca. Tamen, mi ne oponas la faron de artikoloj pri ŝercoj, se la artikolo ne estas en si mem ŝerco (ekz.: [http://en.wikipedia.org/wiki/You_have_two_cows en:You have two cows]). Mi preferus movi la malnovan tutŝercan parton de la artikolo al Vikipedia: nomspaco, sed konservi mallongan artikolon pri la esenco, origino kaj historio de la ŝerco. --[[Vikipediisto:Jim Henry|Jim Henry]] 13:47, 11. Sep 2008 (UTC)


===[[Favoritalaj maltaj homoj]]===
===[[Favoritalaj maltaj homoj]]===

Kiel registrite je 13:48, 11 sep. 2008

Bonvolu enmeti novajn forig-proponojn supre en la jenan liston.

Kontrolebleco de la lastaj forigoj

vi povas tie ĉi kontroli la forigojn


Petoj pri forigo

Bonvolu listigi ĉi tie la paĝojn, kiujn vi konsideras kiel forigendajn, kaj bonvolu klarigi la kialon. Se neniu kontraŭos, la paĝo ja estos forigita.

Bonvolu kontroli ankaŭ Kategorio:Forigendaj artikoloj.

Malnovaj diskutoj: 1 - 2 - 3


Konstitucioj

Krom la fuŝa titolo, neenciklopedia artikolo : ĝi estas kompleta traduko de la irana konstitucio. Eble ni povas poluri kaj movi ĝin al Vikifontoj ? Thomas Guibal 17:05, 9. Sep 2008 (UTC)

Homa-ranismo

Vikipedio estas enciklopedio, ne ejo por ŝercoj. Vd: Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas: "En artikolo de vikipedio devas aperi nur faktoj.".--Ziko 15:32, 7. Sep 2008 (UTC)

Mi subtenas. Jen okazo por tuja, senaverta forigo. --Surfo 15:42, 7. Sep 2008 (UTC)
La teksto estas sprita kaj bone elpensita. Ni ne forigu ĝin sed kopiu ĝin al "neŭtrala" nomspaco kiel Vikipedia humuro:Homa-ranismo. Thomas Guibal 15:43, 7. Sep 2008 (UTC)
Ia vikipedia nomspaco, jes. Sed nepre ne artikolo. Tiu distingo estas esenca.--Ziko 15:44, 7. Sep 2008 (UTC)
La propono pri la alinomado estas interesa, sed ne ekzistas la nomspaco "Vikipedia humuro". Do la artikolo tiam restus en la artikola nomspaco. Kore --Tlustulimu 15:51, 7. Sep 2008 (UTC)
ne ekzistas la nomspaco "Vikipedia humuro" sed la artikolo povus esti movita al Vikipedio: Humuro/Homa-ranismo. Tiel faras alilingvaj vikipedioj. Arno Lagrange @ 23:15, 7. Sep 2008 (UTC)

Nun la artikolo entenas nur faktojn. Ĝi ne plu estas ŝerco sed tute serioza artikolo kiu priskribas historiajn faktojn. Do ŝajnas nun sen bazo la peton forigi ĝin. --Ssire 21:47, 7. Sep 2008 (UTC)

Mi preferas ke la artikolo estu movita sen enkonduko ol ke ĝi restu en tiu loko kun serioza enkonduko. Tiu kompromiso kontentigos nek la seriozulojn nek la ridemulojn. Arno Lagrange @ 23:15, 7. Sep 2008 (UTC)
Arno pravas. Vikipedio estas ankaŭ ne kolekto de vortludoj. Kio estos la venonta "artikolo", ĉu "Veni vidi vici"?--Ziko 11:27, 8. Sep 2008 (UTC)
Pravas vi Ziko ! Vikipedio ne estas kolekto de vort-ludoj. Ĝi estas kolekto de germanaj vilaĝoj difinitaj pere de unu frazo. Kio ja estas multe pli interesa. --Ssire 12:58, 8. Sep 2008 (UTC)
Ssire, mi kredas ke tia ironia stilo ne estas bona por vikipedia diskuto. Mi renovigos la forigo-ŝablonon en la artikolo, ĉar ĝi daŭre ne estas artikolo por Vikipedio.--Ziko 18:49, 10. Sep 2008 (UTC)
Ziko vi ja scias kia stilo konvenas por diskuto, kaj kia artikolo konvenas por Vikipedio. Vi scias multon, kaj admiras vin pro tio. Tamen se vi renovigas vian forigo-demandon, vi ŝanĝu viajn argumentojn, ĉar la supraj ne plu validas: la artikolo nun prezentas nur faktojn, ĝi ne plu estas ŝerco sed prezentas ŝercon, kaj ŝerco ja estas kultura produkto de homo, samgrade kiel kanzono, ekzemple. La artikolo tute similas al la espero kiu priskribas la kontekston, la historion, ktp, kaj fine prezentas la kompletan tekston. Ĉu vi pretas peti foriron de La espero? Ja VP ne estas kolekto de kanzonoj !--Ssire 20:49, 10. Sep 2008 (UTC)

Kiel ĝi nun estas, la artikolo ne ŝajnas al mi sufiĉe enciklopedieca. Tamen, mi ne oponas la faron de artikoloj pri ŝercoj, se la artikolo ne estas en si mem ŝerco (ekz.: en:You have two cows). Mi preferus movi la malnovan tutŝercan parton de la artikolo al Vikipedia: nomspaco, sed konservi mallongan artikolon pri la esenco, origino kaj historio de la ŝerco. --Jim Henry 13:47, 11. Sep 2008 (UTC)

Favoritalaj maltaj homoj

Forigenda aŭ tute reverkenda. Thomas Guibal 11:34, 7. Sep 2008 (UTC)

Forigu. Mi dubas ke iam tio estos utila artikolo. Ne estas nocio kutima en Esperanto. Same oni povus havi "favorgermanajn danajn homojn", "favorusonajn kanadanojn" ktp.--Ziko 15:40, 7. Sep 2008 (UTC)
La kialo mi skribis estas pro la angloj artikolo: en:Pro-Italian Maltese. Mi esperis almeti pli la artikolon poste. Bennigauci 21:03, 7. Sep 2008 (UTC)

Tobias Meissner

Verŝajne memprezento. ne taŭga por vikipedia artikolo. Arno Lagrange @ 18:02, 6. Sep 2008 (UTC)

Ankaŭ mi ne vidas gravecon teni tion en Vikipedio. Estus alie se li publikigis libron, havis oficon en nacia nivelo k.s.

Esperanto-turismo

Pola spamaĵo.--kani 00:57, 6. Sep 2008 (UTC)

Sxablono:BrazilaMunicipo

Malplena artikolo.--kani 19:49, 2. Sep 2008 (UTC)

Jes, forigu ĝin bonvole.

Mi korektis la ligilon. Kore --Tlustulimu 20:06, 2. Sep 2008 (UTC)

Vikto

La artikolo entenis nur unu linion da klarigo en Esperanto. Sekvis propagando en "vinkto" subskribita de la aŭtoro de la planlingvo, "anonime" redaktinte. Jam mi protektas la artikolon kontraŭ redaktado de neensalutintoj. Arno Lagrange @ 14:15, 30. Aŭg 2008 (UTC)

Eble ni movu ĝin al la ĝermolisto de planlingvoj. Marcos 13:46, 3. Sep 2008 (UTC)
Ne sufiĉe grava projekto, ŝajnas. Kaj la artikolo ne estas vera artikolo, mankas tro da informoj. Mi estas por forigo.--Ziko 15:37, 7. Sep 2008 (UTC)
Laŭ sugesto de Marcos mi movis la entenon al ĝermolisto de planlingvoj#Vikto Arno Lagrange @ 14:49, 8. Sep 2008 (UTC)

John Morgan

Jam ekzistas artikolo pri tiu homo, nome J. P. Morgan. Se tiu ĉi nova havas informeron pri ĝi, oni povas konservi, sed aliel, devas esti forigita, ĉu ne? Krome laŭ la angla vikipedio estas aŭ estis ege multaj homoj kun sama nomo John Morgan--kani 12:08, 30. Aŭg 2008 (UTC)

Mi faris el ĝi alidirektilon al J. P. Morgan. Certe ni ne forigu ĝin. Ĝi servos kiel alidirektilo. Kerio 12:47, 30. Aŭg 2008 (UTC)
Pardonu la plian ĝenon, sed kial ne John Pierpont Morgan ? Ni prefereble uzu la plenan nomon. Thomas Guibal 13:18, 30. Aŭg 2008 (UTC)

Kategorio:Elektra inĝenierado

Alidirektado ne taŭgas por kategorioj. Jam ekzistas kategorio:Elektra inĝenierarto. -- Robert Weemeyer 12:11, 28. Aŭg 2008 (UTC)

Ŝablono:Documentation kaj Ŝablono:Documentation/docname

Saluton. Ĵus rekreiĝis la ŝablono {{Documentation}}, kvankam jam ekzistas la esperantigita ŝablono {{Dok}}, kiu permesas per helpo de subŝablono la kreadon de testa paĝo por testi novan version de ŝablono. Do la angla ŝablono estas superflua kaj tial forigenda aŭ eble ŝanĝenda en protektitan redirektilon. Krome kreiĝis la helpa ŝablono {{Documentation/docname}}, kiu same superfluas. Kore --Tlustulimu 11:14, 25. Aŭg 2008 (UTC)

Mi ĵus forigis ambaŭ ŝablonojn. Kaj poste mi rekreis la unuan kiel alidirektilon al {{Dok}}. Sed mi ankaŭ protektis ĝin, ĉar ĝi ŝajnas al mi kritika ŝablono. Kore --Tlustulimu 08:03, 3. Sep 2008 (UTC)

Ŝablono:Cite news

Saluton. Vikipediisto Goren ĵus kreis la duplikatan ŝablono {{Cite news}}. Sed ni jam havas la ŝablonon {{Citnovaĵo}}. Tial mi proponas la forigon de la nova. Kore --Tlustulimu 11:05, 25. Aŭg 2008 (UTC)

Günter Becker

Iu fuŝkorektis Günther Becker al Günter Becker. Lia nomo Günther troviĝas jam de jardekoj en la jarlibro de UEA (Germanio: Blieskastel), la adresaro de AIS kaj eĉ 3-foje en la libro "Linguistische Aspekte ...", kiun li tradukis. Kaj mi ĵus eĉ trovis lian propran permanan subskribon "Günther" en la libreto "Esperanto: eine linguistische Standortbestimmung", kiun li tradukis kaj donacis al mi kun sia dediĉo. Ŝajnas, ke sen forigo de Günther Becker ne eblas korekti la fuŝkorektadon (krom per permana movo de la nura teksto, kio laŭ mia scio ne estas permesita en Vikipedio); mi do proponas unue forigon de "Günther Becker" kaj poste ŝovadon de Günter Becker tien. --Ulrich Matthias 05:51, 24. Aŭg 2008 (UTC)

Nu, kiu pravas ? Mi emas kredi Ulrich : krom liaj cititaj fontoj, simpla Google-serĉo de ""Günther Becker" Esperanto" kaj ""Günter Becker" Esperanto" montras multe pliajn rezultojn por la unua hipotezo (505 kontraŭ 20). Sed mi dezirus scii la opinion de Tlustulimu antaŭ ol ree alinomi la artikolon. Thomas Guibal 06:50, 24. Aŭg 2008 (UTC)
Stultakaze mi kredis la informon de IP-ulo, kiu subskribis kun Peter. Mi nur guglis laŭ la varianto Günter. Do mi ne kontraŭas renomadon. Kore --Tlustulimu 08:20, 24. Aŭg 2008 (UTC)
Farita, dankon. Thomas Guibal 09:22, 24. Aŭg 2008 (UTC)

Listo de poemoj de Katulo

Komence mi pensis pri kathomo:)

Senfraza, neenciklopedia listigo, kiu ne havas alilingvan ekvivalenton, tiel ĝi ne estas plibonigebla. —La komenton aldonis, sen subskribo, Narvalo (diskuto • kontribuoj)
Saluton, Narvalo. Bedaŭrinde vi pravas. La artikolo ne estas taŭga por vikipedio kaj tial forigenda. Kore --Tlustulimu 10:10, 22. Aŭg 2008 (UTC)
Fakte ja ekzistas en:List of poems by Catullus. Ĝi tamen restas tre malfacile plibonigebla kaj do forigenda. Thomas Guibal 10:26, 22. Aŭg 2008 (UTC)

Francaj Antiloj

Tute malĝusta enhavo. "Francaj Antiloj" simple estas tiuj antilaj insuloj, kiuj apartenas al Francio, precipe Gvadelupo kaj Martiniko. Thomas Guibal 13:10, 21. Aŭg 2008 (UTC)

Se ni reaperigas la version [1], ni eble povos eviti forigon. Ĉu mi aranĝu tion? Kore --Tlustulimu 13:45, 21. Aŭg 2008 (UTC)
Nu bone, korektita kaj plibonigita. Thomas Guibal 17:15, 21. Aŭg 2008 (UTC)

Kategorio:Plata tektoniko

Malplena, krome ekzistas kategorio:Platotektoniko. -- Robert Weemeyer 13:06, 21. Aŭg 2008 (UTC)

Forigita. -- Yekrats 16:06, 24. Aŭg 2008 (UTC)

Brazilaj fotistoj

Estas malplena artikolo.--kani 22:13, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Novulo ŝajne intencis krei kategorion kaj eraris. Forigita. Thomas Guibal 07:45, 21. Aŭg 2008 (UTC)

Vikipedio:Bonvolu ne mordi novvenantojn

Krom la ne tre bona titolo (estus alinomebla), supozeble ne plu okazos esenca plibonigo de la artikolo. La enhavo estas facile direbla aliloke, precipe en Vikipedio:Etiko de Vikipedio.--Ziko 10:33, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Mi konsentas ke ne necesas aparta paĝo por tiu principo. Marcos 18:50, 20. Aŭg 2008 (UTC)
La paĝeto temas pri fundamenta principo de Vikipedio, estas parto de nia regularo kaj ekzistas en multaj lingvoj. Ni prefereble plibonigu ĝin. Mi tamen proponas alinomadon al Vikipedio:Bonvolu ne mordi novulojn. Thomas Guibal 07:35, 21. Aŭg 2008 (UTC)
Minimume la alinomado.--Ziko 15:39, 7. Sep 2008 (UTC)

Katakana skribo de Esperanto

Estas neniuj ekster-Vikipediaj fontoj pri tia skribo. Ĝi ŝajnas esti inventaĵo de Kaha publikigita en la Vikipedio. Tial ĝi estas ne-enciklopedia. Marcos 10:01, 17. Aŭg 2008 (UTC)

La enhavo estas tute korekta. --Hans 13:23, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Ne temas pri korekteco, sed pti tio, ĉu tiu transskribmaniero estas fakte jam uzata ekster la Vikipedio. Se ne, la artikolo priskribas ion nerealan, do estas forigenda. Se ĝi tamen jam estas uzata, oni menciu fontojn, kiuj tion pruvas. Marcos 19:27, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Kupono

Proponita de Kerio. Mi subtenas. Thomas Guibal 15:26, 16. Aŭg 2008 (UTC)

Mi petas klarigon: Kial vi volas forigi ĝin? --Jacob Nordfalk 16:39, 17. Aŭg 2008 (UTC)

Mi subtenas la forigon de la ŝablono {{forigu}} ĵus farita de Yvesn, ĉar la artikolo havas ŝancon iom post iom kreski. Krome ekzistas alilingvaj versioj, el kiuj ni povas traduki, se necesas. Kore --Tlustulimu 17:22, 17. Aŭg 2008 (UTC)
Ankaŭ mi konsentas ke la artikolo ne estas foriginda. Marcos 18:25, 17. Aŭg 2008 (UTC)
Nu bone, la artikolo pliboniĝis, tiel ke ĝia temo nun estas pli klara al mi. Thomas Guibal 18:32, 17. Aŭg 2008 (UTC)

Kategorio:Birdoj_de_Nov-Zelando kaj Kategorio:Birdoj_de_Novzelando

Estas du kategorioj en kiuj temas pri la samo. Ĉu estas iu aŭtomata maniero restigi na nur unu el ili?--Goren 18:05, 14. Aŭg 2008 (UTC)

Kategorio:Brasilaj Fotistoj

Mistajpita, malplena kategorio. -- Robert Weemeyer 07:47, 13. Aŭg 2008 (UTC)

Mi nun forigis ĝin. Marcos 10:16, 17. Aŭg 2008 (UTC)

Kvajzoj

Temas pri la samo kiel en artikolo Manĝobastonetoj, ĉu ne?--Goren 07:47, 30. Jul 2008 (UTC)

Vikipedio:Multlingva statistiko

Malnova, kaj ni havas Vikipedio:Statistiko.--Ziko 10:35, 28. Jul 2008 (UTC)


=========================================================
Bonvolu enmeti novajn forig-proponojn supre en la liston.
=========================================================


Regularo pri forigoj

La sekva regularo inkludiĝas ĉi tie el Vikipedio:Reguloj pri forigado; diskutoj pri ĝi okazu ĉe ĝia diskutpaĝo.
Aŭtora portalo
vdr
Ĉefaj reguloj
de Vikipedio


Administrantoj rajtas forigi paĝojn komplete el la Vikipedio. Tamen ili rajtas fari tion nur, se la paĝo estis antaŭe dum difinita tempo (vidu sube) sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Aliaj kunlaborantoj ankaŭ povas tute malplenigi paĝon, sed ĝi poste tamen daŭre ekzistas. Por tute forigi fuŝe kreitajn artikolojn, necesas la administrantoj.

La laboro de la administrantoj estas forigi tiujn paĝojn, kiuj estas klare fuŝaj, kaj kun kies forigo konsentas la Vikipedia komunumo ĝenerale. Sur la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj ĉiuj interesitaj Vikipediistoj kune diskutas pri forigoj. La administrantoj forigu nur tiujn paĝojn, al kies forigo neniu kontraŭis sur tiu paĝo, aŭ kun kies forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ la forigo.

Por ke la administrantoj sciu kiam ili rajtas forigi paĝon, ekzistas la sube listigitaj tempolimoj. Kiam paĝo aperis tiom longe sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj sen iu ajn voĉo kontraŭa al la forigo, tiam administranto rajtas forigi ĝin.

Tuj forigindaj artikoloj

Vidu plenan regularon: Vikipedio:Regularo pri tuja forigado

Tiujn ĉi artikolojn administranto rajtas forigi sen antaŭa diskuto sur la paĝo de Vikipedio:Forigendaj artikoloj. (Ĉiujn aliajn dubajn paĝojn oni devas unue meti tien.)

Post ioma tempo forigindaj artikoloj

Artikoloj kun la sube priskribitaj ecoj estu forigataj nur post kiam pasis la menciitaj periodoj (inter tri horoj kaj unu semajno) ekde la mencio de la artikolo sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Administranto rajtas forigi la artikolon nur, se dum tiu periodo neniu ek- aŭ pluredaktis la artikolon kaj se la artikolo ne estas signata per la ŝablono Redaktata.

Unutaga tempolimo

  • artikoloj neenciklopediaj (tio estas, verŝajne ne troviĝas en la hejmaj enciklopedioj, aliaj vikipedioj, libroj) ekz. bugzi, aŭ apartenas al vortaro aŭ al vikicitaĵoj
  • Artikoloj pri ne tre gravaj Esperantistoj, kiuj petis forigon de sia artikolo.

Unusemajna tempolimo

  • esperantigitaj urbetoj, vilaĝetoj, personaj nomoj sen indiko pri la originala aŭ alilingva nomo (ekz. B naskiĝis tie; en 1910 funkciis tie klubeto), kio malebligas la pluredakton, serĉon de fontoj por pluredakti ĝin
  • unu-dufrazaĵoj kun netrafa frazo, ne pluredaktitaj
  • komputile tradukitaj tekstoj, se tute forestas ne-robotaj redaktoj en ilia historio

En ĉiuj tiuj ĉi kazoj la kreinto de la artikolo estu informita en la momento, kiam oni proponas la forigon.

Alidirektindaj artikoloj

Se artikolo konsistas el nur unu aŭ du vortoj (nomoj de personoj) aŭ el pala, netrafa frazo, oni eble devas serĉi por ĝi lokon en konvena artikolo kaj krei en tiu alineon. Se tie kreskas la teksto al merita artikolo, oni eventuale devas ĉesigi la alidirekton kaj denove krei la artikolon.

Difino apartenanta al vortaro

Se la teksto estas tro vortareca (do ne enciklopedieca), oni ne tuj forigu la artikolon, sed unue aldonu la enhavon al VikivortaroReVo, se tie ne ekzistas tiu vorto. Validas la supre menciitaj tempolimoj de tri horoj aŭ unu tago.

Kiel eviti forigon

Kreu artikolon kun

  • minimume tri frazoj, prefere trafaj,
  • ligiloj al aliaj artikoloj kaj
  • intervikiaj ligiloj (do al alilingvaj artikoloj), kiuj helpos al aliaj redaktantoj pluredakti.

Nepre legu la konsilojn de la paĝoj Kiel redakti paĝon kaj La perfekta ĝermo de artikolo.

Trafaj frazoj: Kiu, kiam, kion, kion gravan, kiom, la esenco de la afero ktp. (Ne metu ĉion en unu frazon, prefere en plurajn mallongajn.)

Ekzemploj pri unufrazaĵoj, kiuj ne sufiĉe prilumigas la temon:

Se vi volas komenci vian artikolon per tiom malmulta teksto, bv. aldoni pliajn informojn prefere dum la posta duonhoro. Aŭ enmetu la ŝablonon Redaktata por eviti, ke dume iu pripensas forigi vian novan paĝon. Kaj ne forgesu fakte plu redakti vian novan artikolon, kreskigi vian ĝermeton.

Vizitu la liston de la plej mallongaj paĝetoj por pluredakti ilin.