Ĉomolungmo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e ŝablono |
Marcos (diskuto | kontribuoj) artikolkomenco adaptita al la kutima vortumo de artikolkomenco por aferoj kun pluraj nomoj |
||
Linio 79: | Linio 79: | ||
| notoj = Plej alta monto de la mondo |
| notoj = Plej alta monto de la mondo |
||
}} |
}} |
||
⚫ | '''Ĉomolungmo''' (esperantigo de la [[tibeta]] nomo {{lang|bo|ཇོ་མོ་གླང་མ}}, transliterigita ''jo mo glang ma'' laŭ ''Wylie'' aŭ ''jomo lang ma'' laŭ THL), ankaŭ nomata '''Sagarmato''' (laŭ la [[nepala]] nomo {{lang|ne|सगरमाथा}}, transliterigita ''Sagarmāthā'') aŭ '''Everesto''' (laŭ la internacie plej uzata nomo establita de britaj geografoj), estas la [[Listo de la plej altaj montoj de ĉiu lando|plej alta monto]] en la mondo, situanta en la montaro [[Himalajo]] sur la limo inter [[Nepalo]] kaj [[Tibeto]] en la areo nomata [[Mahalangur Himal]]. Ĝia alteco estas {{formatnum:8848}} aŭ {{formatnum:8850}} m super [[marnivelo]]<ref> Baze sur esploradoj de 1999 kaj 2005 pli alto de la neĝotavolo, ne de la roka pinto. Por pliaj detaloj, vidu [[Ĉomolungmo#Malkonsento pri la alto|Malkonsento pri la alto]].</ref>, kaj estas la 5a montopinto plej malproksima el la tercentro.<ref name="Robert Krulwich">{{cite news|url=http://www.npr.org/templates/story/story.php?storyId=9428163|title=The "Highest" Spot on Earth?|author=Robert Krulwich|date=7a de Aprilo 2007|work=NPR.org}}</ref> Ĝi formiĝis antaŭ 60 milionoj da jaroj, kiam la himalaja montaro aperis sur la surfaco pro kolizio de Hindio kun la resto de Azio. La monto kreskas ĉirkaŭ 2,5 centimetrojn jare. La internacia limo inter [[Ĉinio]] kaj [[Nepalo]] estas ĉe la preciza montopinta punkto. Ties [[Montarmasivo|montareto]] inkludas najbarajn montopintojn kiaj [[Lhotse]], {{formatnum:8516}} m; [[Nupce]], {{formatnum:7855}} m kaj [[Ĉangce]], {{formatnum:7580}} m. |
||
'''Ĉomolungmo''' (tranliterigo de la [[tibeta]] nomo {{lang|bo|ཇོ་མོ་གླང་མ}}, elp. laŭ ''Wylie'' : ''jo mo glang ma'', elp. laŭ THL : ''jomo lang ma''')''''' aŭ '''Sagarmato''' (laŭ la [[nepala]] nomo) de la nepala nomo : {{lang|ne|सगरमाथा}} aŭ transliterite ''Sagarmāthā'' estas ambaŭ sinonimoj por '''Everesto''' (la internacie plej uzata nomo). |
|||
⚫ | '''Everesto''' estas la [[Listo de la plej altaj montoj de ĉiu lando|plej alta monto]] en la mondo, situanta en la montaro [[Himalajo]] sur la limo inter [[Nepalo]] kaj [[Tibeto]] en la areo nomata [[Mahalangur Himal]]. Ĝia alteco estas {{formatnum:8848}} aŭ {{formatnum:8850}} m super [[marnivelo]]<ref> Baze sur esploradoj de 1999 kaj 2005 pli alto de la neĝotavolo, ne de la roka pinto. Por pliaj detaloj, vidu [[Ĉomolungmo#Malkonsento pri la alto|Malkonsento pri la alto]].</ref>, kaj estas la 5a montopinto plej malproksima el la tercentro.<ref name="Robert Krulwich">{{cite news|url=http://www.npr.org/templates/story/story.php?storyId=9428163|title=The "Highest" Spot on Earth?|author=Robert Krulwich|date=7a de Aprilo 2007|work=NPR.org}}</ref> Ĝi formiĝis antaŭ 60 milionoj da jaroj, kiam la himalaja montaro aperis sur la surfaco pro kolizio de Hindio kun la resto de Azio. La monto kreskas ĉirkaŭ 2,5 centimetrojn jare. La internacia limo inter [[Ĉinio]] kaj [[Nepalo]] estas ĉe la preciza montopinta punkto. Ties [[Montarmasivo|montareto]] inkludas najbarajn montopintojn kiaj [[Lhotse]], {{formatnum:8516}} m; [[Nupce]], {{formatnum:7855}} m kaj [[Ĉangce]], {{formatnum:7580}} m. |
||
[[Dosiero:Everest 3D.gif|eta|maldekstra|320px|Everesto en 3D]] |
[[Dosiero:Everest 3D.gif|eta|maldekstra|320px|Everesto en 3D]] |
||
Kiel registrite je 15:02, 2 maj. 2020
Ĉomolungmo (Everesto) | |
nepale सगरमाथा, Sagarmátha, tibete ཇོ་མོ་གླང་མ, Chomolangma | |
monto | |
Monto Everesto antaŭ Kala Pattar
| |
Landoj | Nepalo, Ĉinio |
---|---|
Regionoj | Zono Sagarmata Nepalo, Prefekturo Xigazê Tibeta aŭtonoma regiono, Ĉinio |
Distriktoj | Solukhumbu Nepalo, Konteo Tingri Ĉinio |
Montaro | Himalajo |
Situo | Ĉomolungmo |
- alteco | 8 848 m s. m. |
- koordinatoj | 27° 59′ 17″ N 86° 55′ 31″ O / 27.98806 °N, 86.92528 °O (mapo) |
Plej facila aliro | Suda fronto (en Nepalo) |
Unua grimpo | Edmund Hillary Tenzing Norgay |
- dato | 29-a de majo 1953 |
Horzono | UTC (UTC+ 5,5) |
Situo enkadre de Nepalo
| |
Situo enkadre de Tero
| |
Situo de Ĉomolungmo
| |
Vikimedia Komunejo: Mount Everest | |
Plej alta monto de la mondo |
Ĉomolungmo (esperantigo de la tibeta nomo ཇོ་མོ་གླང་མ, transliterigita jo mo glang ma laŭ Wylie aŭ jomo lang ma laŭ THL), ankaŭ nomata Sagarmato (laŭ la nepala nomo सगरमाथा, transliterigita Sagarmāthā) aŭ Everesto (laŭ la internacie plej uzata nomo establita de britaj geografoj), estas la plej alta monto en la mondo, situanta en la montaro Himalajo sur la limo inter Nepalo kaj Tibeto en la areo nomata Mahalangur Himal. Ĝia alteco estas 8 848 aŭ 8 850 m super marnivelo[1], kaj estas la 5a montopinto plej malproksima el la tercentro.[2] Ĝi formiĝis antaŭ 60 milionoj da jaroj, kiam la himalaja montaro aperis sur la surfaco pro kolizio de Hindio kun la resto de Azio. La monto kreskas ĉirkaŭ 2,5 centimetrojn jare. La internacia limo inter Ĉinio kaj Nepalo estas ĉe la preciza montopinta punkto. Ties montareto inkludas najbarajn montopintojn kiaj Lhotse, 8 516 m; Nupce, 7 855 m kaj Ĉangce, 7 580 m.
Surgrimpado
La pinton unuafoje atingis, la 29-an de majo 1953, la nepala ŝerpo Tenzing Norgay kaj tuj antaŭ li la novzelandano Edmund Hillary.[3]
Antaŭe estis aliaj klopodoj. Dekomence estis brita esplora ekspedicio en 1921 kiu intencis esploradi ĉirkaŭaĵon de Ĉomolungmo kaj priserĉadi eblaj vojojn al pinto kaj fari unuan varapon se la eblo ekzistus. Antaŭ tiu ekspedicio neniu eŭropa esploristo estis pli proksima al Ĉomolungmo ol je 100 km.[4]
Interalie, la plej fama klopodo estas tiu de Mallory kaj Irvine, la 8-an de junio de 1924. Ili alvenis tre proksime de la pinto, kaj laŭ kelkaj teorioj Mallory atingis ĝin, sed ili pereis tie kaj ne revenis. La kadavron de Mallory trovis ekspedicio en 1999.
Junko Tabei el Japanio estis la unua virino kiu je la 16-a de majo 1975 atingis la pinton.[5]
Reinhold Messner (Sud-Tirolo/Italio) kaj Peter Habeler (Aŭstrio) estis la unuaj kiuj sukcesis atingi la pinton sen helpo de oksigenaparato la 8-an de majo 1978. Ĉi tiu sukceso surprizis multajn fiziologojn. Ĝis tiam oni supozis ke surgrimpo sen suplementa oksigeno ne eblas. Multaj esploroj sekvis en ĉi tiu tereno.
Nomo kaj esperantigo
Ĝenerale kaj en Esperantujo, ekzistas debato pri la nomo de la monto, ĉar iuj opinias la nomon "Everest" koloniisma.
Nepale ĝi nomiĝas Sagarmatha सगरमाथा (en la sanskrita, "Frunto de l' Ĉielo"); tibete, Chomolangma aŭ Qomolangma, t.e. "Patrino de la Universo" aŭ "Diino Mondpatrino"; ĉine 珠穆朗瑪峰 (en pinjino: Zhūmùlǎngmǎ Fēng; zh = ĉ) aŭ 聖母峰 (Shèngmŭ Fēng).
La monto ricevis la nomon "Everest" (Everesto) en 1865 fare de Andrew Waugh, honore al la kimra geografo George Everest. Ĝi tamen jam aperis kiel "Ĉomolangma" k.s. (Ĉomolungmo en Esperanto) en ĉinaj atlasoj de la komenco de la 18a jarcento.
Krom la tibeta kaj la ĉina, i.a. la japana kaj la rusa uzas ankaŭ formon similan al Ĉomolungmo. En Esperanto ĝi troveblas jam en 1959 en la verko "Nepalo malfermas la pordon" de Tibor Sekelj (en la postparolo de Juan Régulo Pérez) kaj, en la nuna tempo, en la poemaro Saturno, de Jorge Camacho. Ĝin registras almenaŭ la jenaj vortaroj: "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" (1999) de Erich-Dieter Krause, kaj "Etimologia vortaro de la propraj nomoj" (2005) de André Cherpillod.
Malkonsento pri la alto
Alto de 8 848 m estas oficiale agnoskita kaj de Nepalo kaj de Ĉinio,[6] kvankam Nepalo planis novan esploradon.[7]
Ĉina ekspedicio, kiu estis ekipita per ultramoderna mezurinstrumentaro, konkludis la 22-an de majo 2005 ke la monto estis 3 ½ metrojn pli malalta ol oni antaŭe supozis: la alto nun estus 8 844,43 m, kun erarmarĝeno de 21 cm, anstataŭ 8 848,13 m. Usona mezurado, por kiu oni metis GPS aparataron sur la pinto, rezultiĝis en alto de 8 850 m. Cetere konsiderindas ke la alto de la Everesto ne estas statika donitaĵo. Ankaŭ pro la ŝrumpo de la terkrusto (fridiĝo) la prognozo estas ke la monto plialtiĝos. Sufiĉe granda tertremo en la regiono povas subite altigi la monton de kelkaj decimetroj.
Krom tio menciindas, ke Everesto ne estas la plej alta monto se oni mezuras reference al la tercentro. Ĉar la ekvatoro estas pli distanca de la tercentro ol la polusoj, la Ĉimborazo en Ekvadoro pro sia situo preskaŭ sur la ekvatoro estas la plej alta monto mezurite de la tercentro, kvankam mezurite de la marnivelo ĝi altas nur 6 310 metrojn (6 384 km ekde la tercentro).
Grimpvojoj
Ekzistas du grimpvojoj por atingi la pinton, la suda grimpvojo tra Nepalo kaj la norda tra Tibeto. La suda trako estas la plej facila kaj la plej utiligita. Hillary kaj Tenzing utiligis tiun trakon.
Multaj grimpoj estas faritaj dum aprilo kaj majo antaŭ la musona epoko, ĉar la rapideco de la vento malaltiĝas. Post la musono, neĝo akumuliĝas, tro malfaciligante la ascendon.
Mapo
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Baze sur esploradoj de 1999 kaj 2005 pli alto de la neĝotavolo, ne de la roka pinto. Por pliaj detaloj, vidu Malkonsento pri la alto.
- ↑ Robert Krulwich. "The "Highest" Spot on Earth?", NPR.org, 7a de Aprilo 2007.
- ↑ Tenzing Norgay kaj James Ramsey Ullman, Man of Everest (1955, publikigita ankaŭ kiel Tiger of the Snows)
- ↑ Murray 1953, p. 5.
- ↑ "Full list of all ascents of Everest up to and including 2010" [1]. 8000ers.com. 24a de Septembro 2011. Konsultita la 28an de Septembro 2011.
- ↑ "Nepal and China agree on Mount Everest's height", BBC News, 8a de Aprilo 2010. Kontrolita 22a de Aŭgusto 2010.
- ↑ "Everest, World's Tallest Mountain, Maybe Not That Tall", Fox News, 20a de Julio 2011. Kontrolita 15a de Aŭgusto 2013.
Bibliografio
- Astill, Tony. (2005) Mount Everest: The Reconnaissance 1935.
- Boukreev, Anatoli. (1997) The Climb: Tragic Ambitions on Everest. Saint Martin's Press. ISBN 0312168144.
- Hillary, Edmund. (1953) High Adventure. London: Hodder & Stoughton.
- Krakauer, Jon. (1997) Into Thin Air: A Personal Account of the Mt. Everest Disaster. New York: Villard. ISBN 0-679-45752-6.
- Messner, Reinhold. (1989) The Crystal Horizon: Everest – the first solo ascent. Seattle: The Mountaineers. ISBN 0-89886-207-8.
- Murray, W. H.. (1953) The Story of Everest, 1921–1952. London: J. M. Dent & Sons.
- Norgay, Tenzing. (1955) Tiger of the Snows. New York: Putnam.
- Tilman, H. W.. (1952) Nepal Himalaya. Cambridge University Press.
Eksteraj ligiloj
- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
- retejo www.mounteverest.net
Ĉomolungmo (aŭ Everesto) - K2 (Ĉogori aŭ Lambha Pahar aŭ Dapsang) - Kangchenjunga - Lhotse - Makalu - Ĉo Oju - Dhaulagiri - Manaslu - Nanga Parbat - Anapurno - Gaŝerbrum 1 (Kaŝita Pinto) - Broad Peak (Falĉan Kangri/K3) - Gaŝerbrum 2 (K4) - Ŝiŝapangmo