Mikaelo Bronŝtejn: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Eksteraj ligiloj: + Mikaelo Bronŝtejn prezentas sian romanon “Urbo Goblinsk”
Linio 79: Linio 79:
=== Fotoj ===
=== Fotoj ===
* [http://esperanto3000.be/fotoj/fotoj-2004-eo.html Fotoj ĉe Esperanto3000]
* [http://esperanto3000.be/fotoj/fotoj-2004-eo.html Fotoj ĉe Esperanto3000]
{{Vojaĝo2}}


=== Filmetoj ===
=== Filmetoj ===
* [https://www.youtube.com/watch?v=gX5Z_wb_yoY Mikaelo Bronŝtejn prezentas sian romanon “Urbo Goblinsk”]
* [https://www.youtube.com/watch?v=gX5Z_wb_yoY Mikaelo Bronŝtejn prezentas sian romanon “Urbo Goblinsk”]


{{Vojaĝo2}}
{{Bibliotekoj}}
{{Bibliotekoj}}
{{Unua}}
{{Unua}}

Kiel registrite je 14:45, 6 jan. 2021

Mikaelo Bronŝtejn
Михаил Бронштейн
Bruna Ŝtono kantas
Bruna Ŝtono kantas
Bazaj informoj
Naskonomo Mikaelo (Moisej Caleviĉ) Bronŝtejn
Kromnomo Bruna Ŝtono
Naskiĝo 7-an de julio 1949 (1949-07-07) (74-jaraĝa)
en Ĥmelnickijo
Deveno  Rusio
Profesio kantisto, komponisto, tradukisto, verkisto
Aktivaj jaroj 1997 - nuntempo
Parencaj
temoj
Esperanto-muziko
Signifa instrumento
gitaro
vdr

Mikaelo (Moisej Caleviĉ) Bronŝtejn (ruse Михаил Бронштейн, jide: משה בראָנשטיין; pseŭdonimoj: Bruna Ŝtono, Brunŝtono, naskiĝis en 1949 en Ĥmelnicko, Ukraina SSR, Sovetunio) estas rusia esperantisto.

En la aĝo de 18 jaroj li translokiĝis al Rusio por studi kaj ĝis hodiaŭ restis tie. En 1972 li finstudis elektroteknikon kaj ĵurnalismon. Li laboris kiel inĝeniero en Tiĥvin kaj Vorkuta. Nun li loĝas denove en Tiĥvin kaj laboras kiel dungita direktoro de firmao konstruanta lignajn vilaojn. Li havas edzinon kaj plenaĝan filon (pri lia naskiĝo anoncis SEJM-informilo Kurte №5).

Mikaelo Bronŝtejn esperantistiĝis en 1962. Li verkis kelkcent poemojn kaj kantojn; haveblas kompaktaj diskoj kaj sonkasedoj kun liaj kantoj. Krome li originale verkis kaj tradukis 23 librojn. Li iam estis prezidanto de Sovetia Esperantista Junulara Movado kaj gvidis la artajn programojn en Universalaj Kongresoj. En 2003 li iĝis laŭreato de la literatura premio "Antoni Grabowski". Verkas poemojn ankaŭ ruslingve.

Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.

Originalaj verkoj

En gazetoj

KDoj kaj kasedoj

Verkoj tradukitaj en Esperanton

Eksteraj ligiloj

Recenzoj

Biografio

Fotoj

Filmetoj


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.