Sutungo (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sutungo.
Sutungo
Natura satelito  de Saturno (XXIII)
satelito de Saturnoneregula satelito
Aliaj nomoj Saturno XXIII
Nomita laŭ Suttungr vd
Malkovro
Malkovrintoj Brett J. Gladman kaj lia teamo[1]
Dato de malkovro 23-a de septembro 2000 (unuaj observoj)
Loko de malkovro Mauna Kea
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 19 465 000 km[2]
Discentreco 0,1140
Klinangulo 175,811° (rilate al la ekliptiko)
151° (rilate al la saturna ekvatoro)
Periodo 1016,51 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 6 km
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23,9
vdr

SutungoSutungro estas neregula satelito de Saturno, ano de la norda grupo. Ĝia orbito estas retrograda. Ĝi eble estus fragmento de Febo.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita post la observoj inter la 23-a de septembro kaj la 27-a de novembro 2000 de Brett J. Gladman, John J. Kavelaars kaj de ilia teamo, kiuj anoncis ĝian malkovron la 7-an de decembro 2000. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/2000 S 12.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis la nomon Sutungo (angle: Suttung)[3] laŭ la jotuno (giganto) Suttungr de la nord-ĝermana mitologio. La 21-an de januaro 2005, IAU rekomendis la nomon Sutungro (angle: Suttungr) [4], pli kongrua kun la nomo de la giganto Suttungr.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]