Taoismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laozio - Ĝuangzio - Tao

Tajĝituo

Taoismo (daŭismotaismo) estas religio kiu evoluis el la filozofio de Laozio (Laozi) kaj Ĝuangzio (Zhuangzi) kaj sub la influo de popola kulto kaj budhismo. Ĝia ĉefa verko estas la Daŭdeĝingo (Tao Te Ching). Laŭ taoismo, la plej alta realo kaj celo de la mondo kaj de nia vivo estas la Tao (Dao). Nuntempe taoismo estas religio de 20 milionoj, precipe en Tajvano, estinte severe persekutita sub la komunistoj en Ĉinio mem. En la Okcidento estas taoismo okcidenta: taoismo, kiu sekvas Laozion kaj Ĝuangzion, sed sen dioj kaj kulto. La taoisma etiko, kiun jam praktikis antikvaj saĝuloj, nun eĉ populariĝas inter streĉplagitaj manaĝistoj. En nia tempo, la plej grava influo de taoismo realiĝas per zen-budhismo (zeno) (japane: zen; malnov-ĉine dʑjen: mandarine: chán, lit. "meditado").

tao; pinjine "dao"

La penso de Laozio ne estas taoismo entuta, sed nur la filozofa semo. Post lia morto, Ĝuangzio disvolvis taoismon kaj fondis taoismon kiel skolon de filozofio, fariĝintan unu el la ĉefaj skoloj de ĉina filozofio, la jino al la jango de konfuceismo. Post jarcentoj, Laozio fariĝis dio, kaj taoismo religio, kun temploj, ritoj, diaro, sacerdotoj, monaĥoj, ktp—kvankam Laozio mem ne kredis je dioj. La sacerdotoj, tamen, interpretis la diojn kiel esprimojn de la Tao. En la plej severa aŭ pura sekto, la monaĥoj meditas kaj ne manĝas viandon, nek tondas hararon.

Kiam budhismo venis al Ĉinio, taoismo influis ĝian interpreton, tiel naskinte zenismon. Siavice, taoismo estis influita de budhismo.

Tra la epokoj, taoismo kutime estis subtenita de la imperiestro, sed en 1911, la imperiestro falis kaj la temploj estis rabitaj kaj taoismo persekutita, precipe sub Mao kaj la Komunista partio (kune kun iu alia religio, kiun la Partio ne povis bridi). En 1949 estis milionoj da monaĥoj en Ĉinio, sed en 1960 nur 50 mil.

Influitoj (inter multaj aliaj):

En la libroj de infanoj en la angloparolantaj landoj, Winnie-la-Pu (angle, Winnie the Pooh, far A. A. Milne) agas taoisme dum Kuniklo agas tre kontraŭ-taoisme.

Tokipono estas planlingvo, kiuj vortoj estas elektitaj laŭ la pensoj de taoismo.

Taoisma etiko

La taoisma etiko diras, ke la homoj orientiĝu laŭ tao. Taoistoj klarigas tion jene:

Kiu observas la ŝanĝiĝadon de la mondo, tiu povas ekkoni fenomenojn kaj leĝojn, kiuj sugestas, ke en ili esprimiĝas principo. Tao estas ĉi mondoprincipo.

Ĉar la tao esprimas sin en la naturo, ĝi simbolas naturecon, spontanecon kaj la kapablon ŝanĝiĝi. Sekve saĝulo atingas harmonion kun tao pli per intuicia adaptiĝo al la fluo de la aĵoj de la mondo ol per racio, volo kaj planita agado.

En la kosmo ekzistas nenio firma, fiksa. Ĉio devas daŭre ŝanĝiĝi. Ĉiu estaĵo ŝanĝiĝe realigas spontane specifan vojon, agmanieron aŭ metodon, sian propran taon. Permesi al ĉi spontano liberan disvolviĝon estas etike valora konduto. Tiu ĉi neintervena praktiko nomiĝas ĉine vu vei (= neinterveno aŭ neago).

La taoistoj kredas, ke la aĵoj kaj ties evoluo mem ordigas sin kaj disvolvas sian laŭnaturan karakteron. Laŭ ili do estas sen senco malŝpari energion por ago kontraŭ naturaj procezoj (en kiuj ja efikas tao). Ago estu konvene adaptita, en ĝusta mezuro. Ĝi estas esprimiĝo de spirito, kiu ne estas centrita al la mio; spirito, kiu povas lasi okazi trankvilanime, ĉar ĝin ne blindigas la propraj deziroj kaj avidoj.

Laŭ taoisma kompreno nur la kongruo kun tao kondukas al vera kaj daŭra feliĉo. Kontraste la implikiĝo en mondajn aferojn distancigas de la veraj virtoj. Pro tio rekomendindas gajni egalanimecon vidalvide de riĉaĵoj kaj komforto kaj sin gardi kontraŭ ekscesaj deziroj.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Okakura Kakuzo, La libro de teo, tradukis el angla T. Nakamura, eld KOSMO, Osaka, 1965.

Eksteraj ligiloj