La monto kaj la ĉirkaŭaĵoj estas protektitaj kiel Nacia Parko. Ĝi estas la plej vizitata parko en la lando.
Eblas supreniri ĝis 3555 m. per telfero en malmultaj minutoj. Por atingi la pinton necesas speciala permeso, ne malfacile akirebla en la centraj oficejoj de la Parko en Santa Cruz de Tenerife.
Aktiveco
Tejdo estas ankoraŭ aktiva vulkano. La lasta grava aktivado okazis en 1909.
Telfero
La menciita telfero ekiras en alto de 2.356 metroj, atingebla per aŭto aŭ buso. Ĝi konsistas el du kontraŭdirekte veturantaj vagonoj, kiuj povas transporti po 38 personojn.
La supra stacio (La Rambleta) estas en alto de 3.555 metroj, la niveldiferenco do estas 1.199 metroj, Ĉar la veturado daŭras ĉ. 8 minutojn, la meza nivelrapido estas 2,5 m/s. Laŭ la distanco inter la stacioj (2.482 m) la rapido estas 5 m/s; la maksimuma rapido estas 8 m/s. La motoroj havas povumon 1.200 ĉevalpovoj (880 kW).