Escepte kiam indikitaj|datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Tiosulfita acido[1] aŭ hiposulfita acido estas sulfuraoksoacido, en kiu la sulfuro prezentas malaltan oksidonombron +1. Ĝi same nomatas "dusulfura acido" pro tio ke ĝi estas la ekvivalenta acido de la dusulfura unuoksido. Tiosulfita acido estiĝas per reakcio inter la sulfida acido kaj sulfura duoksido laŭ meditemperaturo. En alkala medio, tiosulfita acido rapide degeneriĝas estigante miksaĵon da sulfido, sulfuro, sulfito kaj tiosulfato.
En acidaj kondiĉoj ĝi estigas sulfidan acidon kaj sulfura duoksido.; Tiosulfita acido reakcias ku sulfita acido por estigi tetrationatojn, kaj kun tiosulfata acido ĝi estigas heksationatojn. Tiosulfita acido eble estigas esterojn kaj alkoholojn, ekzemple, la dumetila estero de la tiosulfita acido aŭ la duetila estero de la tiosulfita acido. Ili estas produkteblaj reakciante "natrian metoksidon" aŭ "natrian etoksidon" kun "dusulfura duklorido" kaj distilante la likvaĵoj sub redukta premo. Ili estas nesolveblaj en akvo, sed estas solveblaj en benzeno aŭ karbona kvarklorido.