Unteraar-Glaĉero
Unteraar-Glaĉero | ||
---|---|---|
Unteraar-Glaĉero kun Grimsel-Lago | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 659845 / 157377 (mapo)46.5658.2191666666667Koordinatoj: 46° 34′ N, 8° 13′ O; CH1903: 659845 / 157377 (mapo) | |
| ||
Estiĝloko | Kunfluejo de Lauteraar- kaj Finsteraar-Glaĉero | |
Longeco | 12,95 km | |
Larĝeco | 2 km | |
Areo | 29,48 km² | |
Glacikvanto | 4 km³ | |
Elfluanto(j) | Grimsel-Lago→Aro | |
Jara retiriĝo/kresko | 40,1 m retiriĝo en 2001 | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
Unteraar-Glaĉero (germane Unteraargletscher, en Esperanto ankaŭ Suba Ar-Glaĉero) estas la tria plej longa glaĉero de la Alpoj, se oni ĝin mezuras kune kun la plej longa brako de la Lauteraar-Glaĉero ĝi havus longecon de preskaŭ 20 km kaj estus eĉ la dua plej longa glaĉero en Svislando post Aleĉglaĉero. La averaĝa larĝeco de la ĉeflango estas 2km kaj ĝia surfaco 29,48 km².
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Unteraar-Glaĉero estiĝas per la kuniĝo de la du gigantaj tributglaĉeroj Lauteraar-Glaĉero kaj Finsteraar-Glaĉero. Ĉe la kuniĝo de la du fontglaĉeroj la granda fruntmoreno de Finsteraarglaĉero premas Lauteraar-Glaĉeron suden, tiel, ke la de nordokcidento alfluanta Lauteraarglaĉero akre kurbiĝas orienten kaj nun fluas ĉiam mallarĝiĝante norde paralele al la ĉefglaĉero disigita de ĝi de flank- respektive mezmoreno. Post proksimume 2 km la norda paralelglaĉero finiĝas kaj ĝia elfluo malaperas en la flankmoreno kaj sub la Unteraarglaĉero kiu nun kiel potenca kaj majesta glaĉero kun larĝeco de preskaŭ 2 km fluas orienten al la Grimsel-Lago, kiu estas la fonto de Aro, la plej granda rivero en Svislando.
La antaŭglaĉera marĉo
[redakti | redakti fonton]Inter la Grimsel-Lago kaj la frunto de la Glaĉerlango troviĝas belega antaŭ-glaĉera marĉo kun pinarbaro. WWF luktis kontraŭ projekto altigi la Grimselbaraĵon, kio kaŭzintus inundon de tiu-ĉi regiono.
Al la Grimsellago ankaŭ alfluas brako de la Aro, kiu estas la elfluo de Oberaar-Lago, al kiu fluas Oberaar-Glaĉero. Ĉi-lasta kune kun Unteraar-Glaĉero kaj ĝiaj du tributglaĉeroj formas la kvaropon de la Ar-Glaĉeroj, kiuj estas la heredaĵo de la iama potencega glaciepoka Ar-Glaĉero, kiu kovris grandajn partojn de la Svisa Mezlando.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Unteraar-Glaĉero en Glaĉer-Mezurreto de ETH-Zuriko
- Unteraargletscher auf Glaciers online Unteraar-Glaĉero en la reto "Glaciers-Online"
- Satelita bildo en Google-Mapo