Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2016/12
Diversejo[redakti fonton]
Raporto de Esperanta kunsido dum Vikimanio 2016[redakti fonton]
Vikimanion 2016 partoprenis pluraj esperantistoj kaj denove utiligis tiun raran okazon por kunsidi pri Esperanta temo. Surbaze de notoj, kiujn mi faris dum la kunsido mi nun provizas koncizan kaj mallongan raporteton de la kunsido. Ĝi ne estas tute kompleta, sed prezentas ĉefajn punktojn de la kunsido. Post kiam mi havos pli multan tempon, mi volas prilabori iom pli detalan raporton kun konsiloj kaj rekomendoj. Amike. --KuboF (diskuto) 22:32, 31 jul. 2016 (UTC)
- Mi tralegis ĝin, kaj tre ĝojis! Mi ŝatus legi la <<pli detalan raporton kun konsiloj kaj rekomendoj>>. Dankon! --Vikiano (diskuto) 13:50, 5 dec. 2016 (UTC)
Ĉu publika deklaro aŭ proklamo havas kopirajton?[redakti fonton]
Kp. la komenton de KuboF kaj liajn ŝanĝojn ĉirkaŭ 20:14, 8 dec. 2016. --Lu (diskuto) 08:21, 10 dec. 2016 (UTC)
Organizado de la Regulara Afero en Vikipedio[redakti fonton]
Saluton! Jen diskuto pri la temo. Mi invitas vin al ĝi. Koran dankon! Vikiano (diskuto) 16:32, 12 dec. 2016 (UTC)
New way to edit wikitext[redakti fonton]
Summary: There's a new opt-in Beta Feature of a wikitext mode for the visual editor. Please go try it out.
We in the Wikimedia Foundation's Editing department are responsible for making editing better for all our editors, new and experienced alike. We've been slowly improving the visual editor based on feedback, user tests, and feature requests. However, that doesn't work for all our user needs: whether you need to edit a wikitext talk page, create a template, or fix some broken reference syntax, sometimes you need to use wikitext, and many experienced editors prefer it.
Consequently, we've planned a "wikitext mode" for the visual editor for a long time. It provides as much of the visual editor's features as possible, for those times that you need or want wikitext. It has the same user interface as the visual editor, including the same toolbar across the top with the same buttons. It provides access to the citoid service for formatting citations, integrated search options for inserting images, and the ability to add new templates in a simple dialog. Like in the visual editor, if you paste in formatted text copied from another page, then formatting (such as bolding) will automatically be converted into wikitext.
All wikis now have access to this mode as a Beta Feature. When enabled, it replaces your existing wikitext editor everywhere. If you don't like it, you can reverse this at any time by turning off the Beta Feature in your preferences. We don't want to surprise anyone, so it's strictly an opt-in-only Beta Feature. It won't switch on automatically for anyone, even if you have previously checked the box to "Aŭtomate ŝalti plejparton de betaj funkciojn".
The new wikitext edit mode is based on the visual editor, so it requires JavaScript (as does the current wikitext editor). It doesn't work with gadgets that have only been designed for the older one (and vice versa), so some users will miss gadgets they find important. We're happy to work with gadget authors to help them update their code to work with both editors. We're not planning to get rid of the current main wikitext editor on desktop in the foreseeable future. We're also not going to remove the existing ability to edit plain wikitext without JavaScript. Finally, though it should go without saying, if you prefer to continue using the current wikitext editor, then you may so do.
This is an early version, and we'd love to know what you think so we can make it better. Please leave feedback about the new mode on the feedback page. You may write comments in any language. Thank you.
James Forrester (Product Manager, Editing department, Wikimedia Foundation) --19:31, 14 dec. 2016 (UTC)
Invito al Vikivojaĝa karavano[redakti fonton]

Sciante, ke pluraj homoj ĉi tie interesiĝas pri vojaĝado (kutima Esperanta okupo), mi invitas vin al redaktado de nova frata projekto de Vikipedio - Vikivojaĝo!
Dum Decembro aldone okazas Vikivojaĝa Karavano - virtuala redakta maratono. La afero estas simpla - ĉiutage dum difinita tempo (nun tio estas 21a ĝis 31 de Decembro) redaktu Vikivojaĝon almenaŭ 1-foje. Fine de la (ĉiumonata) karavana etapo estos elektita "vojaĝanto" de la monato.
Se tamen vi preferas resti en Vikipedio, pripensu aldoni ligilon al Vikivojaĝo en artikoloj pri geografia objekto, kiel ekzemple tiu ĉi pri Bratislavo, kiu ligas al voy:Bratislavo. Avantaĝe por tio uzu la ŝablonon {{Projektoj|v=Nomo de geografiaĵo}}
Se vi ŝatus rekomendojn pri plibonigindaj temoj, jen ili:
Se vi havas vojaĝeman amikon esperantiston, nepre ĝin informu!
Mi antaŭgojas saluti plurajn el vi dum la karavano! --KuboF (diskuto) 17:09, 21 dec. 2016 (UTC)
Deziro plejkora[redakti fonton]
Tre estimataj Viki-anoj, mi TUTKORE vin salutas ĉi-jarfine... Mi deziras al vi sanon kaj kuraĝon! Pasas nun Kristnasko... inspirate de la dato mi deziras al vi ĉiuj amon, fratecon kaj amikecon. Precipe mi ĝojas, ke ĉi-jare mi povis tiel lerni de vi ĉiuj... kaj kunlabori kun nia komuna vikio. Amike kaj frate, Vikiano (diskuto) 18:20, 23 dec. 2016 (UTC)
WMCON17[redakti fonton]
Saluton al ĉiuj! Baldaŭ finiĝas aliĝperiodo al WMCON17 kaj ĝis la 5-a de januaro ni elektu nian reprezentanton de ELiSo. Kandidatiĝas mi kaj KuboF. --Lingveno (diskuto) 19:26, 29 dec. 2016 (UTC)
Lingvejo[redakti fonton]
Arbitra ŝanĝo de landonomoj[redakti fonton]
De antaŭ kelkaj semajnoj Longharulo arbitre ŝanĝas landonomojn en artikoloj: de -io al -ujo. Laŭ mia opinio, ni jam plurfoje diskutis pri tio kaj decidis ke en Vikipedio ne okazu tiaj agoj, ĉu ne? Mi nuligas tion en artikoloj, kiujn mi spuras, sed evidente temas pri dekoj aŭ eĉ centoj da ŝanĝoj. Ĉu iu povas haltigi tion? Samtempe li transformas al ligiloj la datojn, sed tre mallerte, pro kio aperas pluraj ruĝaj ligiloj. Mi korektas tion laŭeble, sed evidente multaj fuŝoj restas nekorektitaj. Mi pensas ke pli bone estus fari nenion, ol fuŝi, sed ŝajnas ke la uzanto ne komprenas tion eĉ post vidi plurajn siajn redaktaĵojn nuligitaj.--RG72 (diskuto) 08:24, 21 nov. 2016 (UTC)
- Referenco nur al diskutoj igas traserĉi kaj trastudi la jamajn diskutojn. Vi povas verki paĝon kaj proponi al la komunumo akcepti tiun paĝon (eble amendite) kiel oficialan regulon. Se tia regulo estos akceptita, administrantoj povos surbaze de ĝi krei filtrojn, kiuj ne allasos certajn redaktojn; kiam redakto, kiun filtro ne allasas, estos vere bezonata (tio okazas malofte), administranto faros tiun redakton (ekzemplo). Gamliel Fiŝkin 10:08, 21 nov. 2016 (UTC)
Vikipedio estas senespere ĥaosa pri ĉiaj decidoj jam faritaj. La reguloj akceptitaj rezulte de voĉdonoj estas nenie registritaj en orda aranĝo. Estas ankaŭ treege malfacile trovi tiajn regulojn, ĉar oni ne scias kie kaj kiel serĉi. Oni eĉ ne scias, ĉu ekzistas io pri la afero, ekzemple pri landnomoj. Iuj veteranaj vikipediistoj konservas nebulan memoron pri iamaj diskutoj, sed ofte la plej aktivaj kontribuantoj estas novuloj, kiuj eĉ ne povas memori pri aferoj de antaŭ sia aktivado.
Jam antaŭ pli ol 7 jaroj oni akceptis la ĉi-suban decidon pri landnomoj. Tiam la balotadon partoprenis ĉ. 60 vikipediistoj (nun estas malfacile eĉ imagi tian nombron de interesatoj).
”La kvara alternativo (libereco en titoloj kaj tekstoj): Uzado de landonomoj estu libera kaj en la artikolaj titoloj, kaj en la artikolaj korpoj.
- Ĉe enartikola teksto: a) Verkado. "Libereco" signifas, ke tiu, kiu origine verkas iun frazon, rajtas decidi ĉu uzi la -ujo-sistemon aŭ la -io-sistemon.
b) Redaktado. Alia Vikipediisto ne rajtas ŝanĝi tion, krom se li grave ŝanĝas la enhavon de la frazo. Vikipediistoj, kiuj preferas la -ujo-sistemon, sed antaŭe pro unuec-principo verkis -io-sisteme, rajtas ŝanĝi siajn antaŭajn redaktojn al la -ujo-sistemo.- Ĉe titoloj: a) Verkado. "Libereco" signifas, ke tiu, kiu kreas novan artikolon (ekzemple "Marvirinoj el Hispanujo/Hispanio"), rajtas decidi, ĉu uzi la -io-sistemon aŭ la -ujo-sistemon.
b) Redaktado. Alia Vikipediisto ne rajtas ŝanĝi tion, krom se la origina versio estis ĝermo kaj li aldonas multan enhavon al la artikolo. Se iu jam ekzistanta artikolo estis (ne-ĝerme) kreita de iu Vikipediisto, kiu preferas la -ujo-sistemon, sed kiu pro unuec-principo uzis la -io-sistemon, tiam tiu Vikipediisto rajtas ŝanĝi la titolon de la artikolo al la -ujo-sistemo.</ref> (tiel ke la du sistemoj ankaŭ povos esti uzataj en la sama artikolo)."
La decido estis saĝa. Estus utile akcepti similan decidon ankaŭ pri aliaj lingvaj detaloj, pri kiuj regas malsamaj opinioj en bona literaturo. Kaj oni strikte malpermesu sisteman ŝanĝadon de preta artikola lingvaĵo en en tiaj okazoj. Same estu malpermesita aplikado de lingvoreformaj ismoj – ne por kondamni tiujn, sed simple ĉar enciklopedio ne estas loko por diskonigi sian amatan ĉevaleton.--Surfo 10:51, 22 nov. 2016 (UTC)
- Mi aŭdis, ke antaŭ kelkaj jaroj en iu el la britaj universitatoj okazis jeno. Du horojn post komenco de ekzameno unu studento levis sian manon. Unu el la ekzamenantoj aliris lin, kaj la studento demandis: «ĉu mi povas ricevi eskalopon kaj bieron, kiujn mi rajtas?» La ekzamenanto mirigite demandis: «Kial vi opinias, ke vi rajtas ricevi eskalopon kaj bieron?» Responde la studento montris malnovan libron kun oficialigita antaŭ sepcent jaroj leĝo, laŭ kiu, se ekzameno daŭras pli ol kvar horojn, post ĉiuj du horoj oni devas provizi al ĉiu ekzamenato bovidan eskalopon kaj kruĉon da biero. Bovida eskalopo nun ne estas facile trovebla, kaj krome duonjaron antaŭ tiu ekzameno en Britio aperis leĝo, malpermesanta trinki alkoholon en universitatoj; tial anstataŭe estis proponitaj hamburgero kaj koka-kolao, la studento konsentis, ricevis kaj konsumis tion. Kelkajn tagojn poste en la universitato okazis tribinalo, en kiu kunsidis profesoroj en mantioj kaj kvadrataj ĉapetoj. La tribunalo juĝis tiun studenton kaj decidis eksigi lin el la universitato — surbaze de leĝo, strikte malpermesanta al studentoj veni al universitato sen glavo.
- Jen ekzemplo, kiun Vikipedio ne sekvu. Se vikipediaj reguloj estos kaŝitaj en arĥivo de la diskutoj ekde 2001, aplikado de reguloj estos malfacila ĉar postulos traserĉadon de tiu arĥivo, sed oni povos pruvi preskaŭ ĉion. Por eviti tian ĥaoson, ĉiu regulo estu aparta paĝo. Ajna redaktanto rajtas krei paĝon kaj proponi ĝin al la komunumo kiel regulon; la komunumo akceptos aŭ rifuzos proponatan regulon.
- Ajna lingvo evoluas kaj ne restas senŝanĝa, sed ŝanĝoj en ajna lingvo okazas malrapide. Jen nova formo aperas en lingvo kaj komencas konkuri kun la malnova formo; la nova formo estas perceptata kiel evitinda noologismo. Pasas tempo, kaj la malnova kaj nova formoj iĝas egalrajtaj kaj kunekzistas en la lingvo; aŭ tio ne okazas, sed la lingvo malakceptas la novan formon. Se okazas longa kunekzistado de la du formoj, finfine unu el ili venkas kaj la alia iĝas evitinda. En derivado de nomo landa el nomo etna en la lingvo Esperanto delonge konkuras la sufiksoj uj kaj i kaj la radiko land. Komence estis nur uj kaj land, kaj i aperis kiel evitinda noologismo. Rezulte en plejmulto de la etnonomdevenaj landonomoj venkis la sufikso i (Rusio), en kelkaj la radiko land (Finnlando), en kelkaj ili plu konkuras (Svisio kaj Svislando); uzo de la sufikso uj en landonomoj estas miavide evitinda arĥaikaĵo. Sed tio rilatas nur al nomoj, ne al aliaj vortoj; ekzemple, la vortoj patrujo, patrio kaj patrolando ŝajnas al mi egalrajtaj.
- Antaŭ sep jaroj oni faris decidon. Nun ni povas fari novan decidon. Gamliel Fiŝkin 18:17, 23 nov. 2016 (UTC)
- Eble aldoni al la Komunuma Portalo kadron por ĉiaj decidoj (farataj, faritaj kaj farotaj) estas alternativo, kiu povos montriĝi definitiva... Tie ankoraŭ estas loko... ĝi povus troviĝi malsupre de la kadro Kion fari. Mi mem nur hazarde konatiĝis kun faritaj decidoj kaj malagrable konstatis etajn deviojn en miaj redaktoj. Amike, Vikiano (diskuto) 19:10, 23 nov. 2016 (UTC)
- Ne, ĉiu regulo devas esti paĝo, aperanta en la kategorio Vikipedio:Reguloj. Kaj la menciita portalo estas ne pli ol montrofenestro. Gamliel Fiŝkin 20:10, 23 nov. 2016 (UTC)
- Jes, montrofenestro! Ĝuste tion mi celis... kaj mi komprenis la proponon pri apartaj paĝoj... mi opinias ĝin saĝa =) Amike, Vikiano (diskuto) 20:21, 23 nov. 2016 (UTC)
- Saluton Gamliel, mi pretas helpi en tio... mi volonte kunlaborus. Ĉu vi emas kunskizi laborplanon (unuopigi regulpaĝojn, verki mankantajn regulojn, poluri ekzistantajn ktp ktp)? Vikiano (diskuto) 19:22, 1 dec. 2016 (UTC)
- Jen komencita laboro: Vikipedia diskuto:Regularo. Vikiano (diskuto) 20:51, 17 dec. 2016 (UTC)
- Jes, montrofenestro! Ĝuste tion mi celis... kaj mi komprenis la proponon pri apartaj paĝoj... mi opinias ĝin saĝa =) Amike, Vikiano (diskuto) 20:21, 23 nov. 2016 (UTC)
- Ne, ĉiu regulo devas esti paĝo, aperanta en la kategorio Vikipedio:Reguloj. Kaj la menciita portalo estas ne pli ol montrofenestro. Gamliel Fiŝkin 20:10, 23 nov. 2016 (UTC)
- Eble aldoni al la Komunuma Portalo kadron por ĉiaj decidoj (farataj, faritaj kaj farotaj) estas alternativo, kiu povos montriĝi definitiva... Tie ankoraŭ estas loko... ĝi povus troviĝi malsupre de la kadro Kion fari. Mi mem nur hazarde konatiĝis kun faritaj decidoj kaj malagrable konstatis etajn deviojn en miaj redaktoj. Amike, Vikiano (diskuto) 19:10, 23 nov. 2016 (UTC)
Diskuto pri la vorto "aborto"[redakti fonton]
Saluton! Mi petas vian atenton kaj kontribuon por la artikolo aborto. Dankon! Vikiano (diskuto) 19:19, 1 dec. 2016 (UTC)
"Bataloj de lando" vs "Bataloj en lando"[redakti fonton]
Kiun estas vera? Vidu kaoson en Kategorio:Bataloj_laŭ_landoj - Maximkaaa (diskuto) 07:20, 14 dec. 2016 (UTC)
- Kial ili ne estas ambaŭ vera? Ĉu vi ne komprenas la distingon kiu estis farita en la klarigo ĉe la supro de la paĝo? Bataloj en iu lando signifas ke la batalo okazis ene de la limoj de tiu lando. Bataloj de iu lando signifas ke la nacio partoprenis en batalo ekster la limoj de tiu lando. Sekve, ĝi eblas kiu ambaŭ estas ĝustaj. Ĝi estas ankaŭ ebla ke ili estu ambaŭ vera de specifa batalo, se la lando estas partoprenanto en batalo kiu okazas ene de liaj propraj limoj. Estas ankaŭ eble ke du aliaj nacioj havas batalon en la teritorio de alia nacio. Ekzemplo, antaŭ Kubo estis nacio, la Batalo de Sankta Johano Monteto estis batalo de Hispanio kaj de Usono, sed ĝi okazis en kio nune estas la lando de Kubo. Se estas nur unu priskribo, de aŭ en , tiam kiel oni eblas por trovi tiun de ĉiu el tiuj perspektivoj? Eble Jakobo interesiĝas batalojn de Hispanio, sendepende de kie ili okazis, sed Karlo interesiĝas batalojn kiuj okazis en Kubo, nekonsiderante kiu batalis ilin. Ambaŭ manieroj povus esti necesa por esti inkludita por iuj bataloj. --16:18, 14 dec. 2016 (UTC) Sollupulo (diskuto)
Teknikejo[redakti fonton]
Tech News: 2016-49[redakti fonton]
Plej lastaj teknologiaj novaĵoj de la Vikimedia teknika komunumo. Bonvolu paroli al aliaj uzantoj pri ĉi tiuj ŝanĝoj. Ne ĉiuj ŝanĝoj efikos al vi. Tradukoj estas haveblaj.
Lastaj ŝanĝoj
- En Special:ActiveUsers vi povas elekti vidigeblajn uzantojn el specifaj uzantaj grupoj. [1]
- Specialan:UserRights estas nun videbla de ĉiuj. Antaŭe nur tiuj kiu povus ŝanĝi uzantajn rajtojn povis vidi ĝin. Aliaj uzantoj ricevis eraro-mesaĝon. [2]
- ORES nun povas montri kun malsamaj koloroj kiom probable difektontan estos redakto al la vikio. Tio funkcias por lingvojn, kiuj trejnis ORES por rekoni difektantajn redaktojn. [3]
Ŝanĝoj dum ĉi tiu semajno
- Vi nun vidos kategoriojn kun 0 paĝoj en Special:Categories. Antaŭe vi ne vidis malplenajn kategoriojn tie. [4]
La nova versio de MediaWiki estos en testaj vikioj kaj MediaWiki.org ekde 6a de decembro. Ĝi estos en ne-Vikipediaj vikioj kaj kelkaj Vikipediaj vikioj ekde 7a de decembro. Ĝi estos sur ĉiuj vikioj ekde 8a de decembro (kalendaro).
Kunvenoj
Vi povas aliĝi la sekvantan renkontiĝon kun la VisualEditor teamo. Dum la renkontiĝo, vi povas diri al disvolvistoj, kiujn cimojn opinias vi estas la plej gravaj. La renkontiĝo okazos la 6an de decembro je la 20:00a horo (UTC). Vidu kiel aliĝi.
Estontaj ŝanĝoj
- La 2016a enketo pri komunuma dezirolisto decidos kion la teamo de komunuma teknologio laboros dum sekvanta jaro. Vi voĉdonas por deziroj sur la enketo paĝo ĝis la 12a de decembro. Vi povas vidi kion okazis pri deziroj de lasta jaro sur la 2015a rezulta paĝo.
Teknologia novaĵoj preparita far tekaj ambasadoroj kaj poŝtita de roboto • Kontribui • Traduki • Akiri helpon • Provizi retroinformadojn • Aboni aŭ malaboni.
18:07, 5 dec. 2016 (UTC)
Tech News: 2016-50[redakti fonton]
Plej lastaj teknologiaj novaĵoj de la Vikimedia teknika komunumo. Bonvolu paroli al aliaj uzantoj pri ĉi tiuj ŝanĝoj. Ne ĉiuj ŝanĝoj efikos al vi. Tradukoj estas haveblaj.
Lastaj ŝanĝoj
- Uzantoj kiu havas Yahoo retpoŝtaj adresoj ne povus uzi Specialaĵo:Retpoŝti_uzanton sendi retpoŝtojn. Tio ĉi nun estis riparita. Retpoŝtoj nun venos el @wikimedia.org adreso. Uzantoj, kiuj ricevas retpoŝton far vi ankoraŭ respondos al via retpoŝta adreso kaj eblos vidi ĝin. [5]
- You can now see how many categories and pages there are in the categories in Special:TrackingCategories. This is to help you find pages that could need attention. [6]
- Markup colours for reviewed and pending revisions in the page history and recent changes and logs now match Wikimedia standard colours. The "You have a new message on your talk page" notification will have a slightly different colour. [7]
Problemoj
- Because of work on cross-wiki watchlists global renaming is not working. The plan is to turn it on again on 16 December. Global renaming was turned off for a while in late November and early December as well. [8]
Ŝanĝoj dum ĉi tiu semajno
La nova versio de MediaWiki estos en testaj vikioj kaj MediaWiki.org ekde 6a de decembro. Ĝi estos en ne-Vikipediaj vikioj kaj kelkaj Vikipediaj vikioj ekde 14a de decembro. Ĝi estos sur ĉiuj vikioj ekde 15a de decembro (kalendaro).
Kunvenoj
Vi povas aliĝi la sekvantan renkontiĝon kun la VisualEditor teamo. Dum la renkontiĝo, vi povas diri al disvolvistoj, kiujn cimojn opinias vi estas la plej gravaj. La renkontiĝo okazos la 13an de decembro je la 20:00a horo (UTC). Vidu kiel aliĝi.
Teknologia novaĵoj preparita far tekaj ambasadoroj kaj poŝtita de roboto • Kontribui • Traduki • Akiri helpon • Provizi retroinformadojn • Aboni aŭ malaboni.
19:29, 12 dec. 2016 (UTC)
Tech News: 2016-51[redakti fonton]
Plej lastaj teknologiaj novaĵoj de la Vikimedia teknika komunumo. Bonvolu paroli al aliaj uzantoj pri ĉi tiuj ŝanĝoj. Ne ĉiuj ŝanĝoj efikos al vi. Tradukoj estas haveblaj.
Novaĵoj pri teknologio
- Pro la ferioj, la sekvanta afero de novaĵoj pri teknologio estos elsendita je la 9a januaro 2017.
- La verkistoj de la teknika informilo petas vian opinion. Ĉu vi akiris la informon ke vi deziris dum tiu jaro? Ĉu ni mankis gravan teknikan informaĵon dum 2016? Kio informospeco venis tro malfrue? Bonvolu diri al ni! Vi povas skribi per via lingvo. Dankon!
Lastaj ŝanĝoj
- Administrantoj kaj traduk-administrantoj nun povas uzi Specialaĵo:Paĝlingvo sur vikioj kun la traduka kromaĵo. Tio ĉi signifas ke vi povas indiki kion lingvon uzas la paĝo. La traduka kromaĵo uzos tiun lingvon kiel la fonta lingvo kiam vi tradukas. Antaŭe tio estis ĉiam defaŭlte al lingvo de la vikio. Tio ĉi estis kutime Angla. [9]
Vikioj konektitaj al Vikidatumoj nun povas uzi la funkcioj de sintaksa analizilo
{{#statements: }}
por akiri formatitan datumon. Vi ankaŭ povas uzi{{#property: }}
por akiri krudan datumon. Vi povas vidi la diferencon inter la du ordonoj. Estas ankaŭ similaj novaj funkcioj en Lua. [10]
Problemoj
- Some abuse filters for uploaded files have not worked as they should. We don't know exactly which filters didn't work yet. This means some files that filters should have prevented from being uploaded were uploaded to the wikis. MediaWiki.org and Testwiki have been affected since 13 October. Commons and Meta have been affected since 17 October. Other wikis have been affected since 17 November. [11]
Ŝanĝoj dum ĉi tiu semajno
- Neokazas novan version de MediaWiki ĉi tiu semajno. Ankaŭ nekokazos novan version de MediaWiki dum la sekvanta semajno.
Kunvenoj
La sekvanta renkontiĝo kun la VisualEditor teamo estos je la 3a januaro je la 20a horo (UTC). Dum la renkontiĝo, vi povas diri al ellaborantoj kiujn cimojn vi opinias kiel la plej gravaj. Vidu kiel aliĝi.
Estontaj ŝanĝoj
- La 2016a Enketo pri komunuma mendolisto estas farita. Ĝi decidas kion la teamo de komunuma teknologio laboros dum 2017. Vi povas konsulti la rezultojn.
Teknologia novaĵoj preparita far tekaj ambasadoroj kaj poŝtita de roboto • Kontribui • Traduki • Akiri helpon • Provizi retroinformadojn • Aboni aŭ malaboni.
20:33, 19 dec. 2016 (UTC)
Pli ol cent artikoloj en zorgiga kategorio[redakti fonton]
Saluton. Mi hodiaŭ rimarkis, ke subite aperas pli ol cent artikoloj en la zorgiga kategorio Paĝoj kun skripteraroj. Mi supozas, ke tion kaŭzas la ŝablono {{Vikidatumoj-identigilo}}. Ĝi ne bone harmonias kun la Lua-modulo {{Wikidata}}. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 16:14, 8 dec. 2016 (UTC)
- Mi ĝisdatigis la ŝablonojn {{Vikidatumoj-identigilo}} kaj {{flago}} kaj mi ankaŭ riparis multajn artikolojn. Nun montriĝas flageto kun demandosigno anstataŭ ruĝa eraro kiam ne ekzistas flago. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:28, 8 dec. 2016 (UTC)
Arkivo[redakti fonton]
Saluton! Mi arkivis la enhavon de mia diskutpaĝo. Mi kreis novan paĝon kaj transigis la enhavon de la nuna. Tamen en la paĝo Helpo:Arkivigi (la paĝo ankoraŭ ne plene ellaboriĝis) legeblas rekomendo, ke oni ne agu tiel. Ĉu iu povus iel klarigi al mi la aferon? Dankon! Vikiano (diskuto) 17:51, 23 dec. 2016 (UTC)
- Iuj (en tiu nombro mi) preferas arĥivi sian personan diskutpaĝon per ĝia alinomado, aliaj per eltranĉado kaj alipaĝa engluado de ĝia enhavo. La menciita de vi helpa paĝo estas persona opinio. Gamliel Fiŝkin 21:54, 24 dec. 2016 (UTC)
Administrejo[redakti fonton]
Atentigo pri vandalado[redakti fonton]
La uzanto 5.150.100.61 (diskuto • kontribuoj • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois ) jam dufoje forviŝis la enhavon de paĝo. Mi nuligis la ŝanĝojn... kaj atentas la paĝon. Vikiano (diskuto) 15:27, 5 dec. 2016 (UTC)
- Dankon pro la atentigo. Ĉar vandalado estas ripeta kaj do povas ripetiĝi, mi forbaris tiun IP-adreson. Sed ĉar ĝi apartenas al londona lerneja retprovizanto kaj do povas esti uzata de malsamaj personoj, daŭro de la forbaro estas unu tago. Gamliel Fiŝkin 02:47, 6 dec. 2016 (UTC)
Netrovita diskuto pri forigenda paĝo[redakti fonton]
Saluton! Mi forigis la kategorion Episkopejoj. La forigopeto troviĝis en la kategorio forigendaj paĝoj (en kiu nun ankoraŭ estas aliaj 55). Sur la paĝo estis {{Forigu}} sed ties ligilo Komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj" al la koncerna peto trafis neniun proponon... Kaj mi ne sukcesis trovi ĝin en la arkivo. La samon mi spertis rilate plurajn el la restantaj 55. Ĉu iu povus helpeti min? Mi ja bezonas vian helpon ĉar sen ĝi mi nur malfacile povos helpi plu rilate tiajn forigendajn paĝojn. Ja necesas trovi la malnovajn petojn. Por pliaj klarigoj pri episkopujo kaj espikopejo legu la diskuton pri la ŝanĝo de ekz. la titolo de la artikolo Ĉefepiskopujo de Toledo. Mi forigis la kategorion surbeze de tiuj diskutoj.
- Pri la forigo legu mian sciigon al la kreinto de la kategorio. Vikiano (diskuto) 16:44, 10 dec. 2016 (UTC)
- Estimata @Vikiano:, cxu vere mi petis forigon de tiu kategorio? Vi jam forprenis gxin, do mi ne plu povas kontroli gxian historion. Eble mi iam petis forigon, sed nun mi malcertas. Episkopejo kaj episkopujo estas malsamaj konceptoj, kaj ambaŭ povas tute bone havi siajn proprajn kategoriojn. Antaux ol forigi kategorion, oni certigu ke gxi estas malplena. Eble indas pludiskuti... Amike salutas Moldur (diskuto) 18:46, 10 dec. 2016 (UTC)
- Jam pasis du jaroj. Povas esti, ke ne pro mallerteco mi ne trovis koncernan diskuton en la arkivo de VP:FA, sed eble pro tio, ke ĝi ne ekzistas. La kategorio enhavis unu subkategorion, ankoraŭ ekzistantan, nome Kategorio:Malnovaj episkopejoj, kaj ĝi enhavis nur unu artikolon, nome Palaco de Tau. Laŭ la artikolo, la palaco (france Palais du Tau) estas palaco ĉefepiskopa en Reims, Francio. Do laŭ via klarigo en VP:AA mi komprenas, ke temas pri episkopujo, ĉu? Tiuokaze la artikolon mi povus aldoni al alia kategorio (mi petas vian helpon rilate tion) kaj forigi aŭ alinomi la kategorion Kategorio:Malnovaj episkopejoj, kiu estos malpleniĝinta. Tiam al Vikipedio mankos kategorio por episkopEJoj... tamen verŝajne ankoraŭ ne ekzistas artikolo, kiu plenigus ĝin. Kiam oni bezonos tiun kategorion, tiam oni povos krei ĝin. Do mi demandas: ĉu vi konsentas, ke mi agu laŭ tio, kiel mi ĵus skribis, aŭ vi preferas, ke mi restarigu la paĝon de la kategorio kaj aldonu forigopeton ĉe VP:FA? Plej amike, Vikiano (diskuto) 21:40, 10 dec. 2016 (UTC)
- Mi pardonpetas. Sxajne mi petis tiam forigon, sen klarigo, kaj nur pensante pri la uzo de "episkopejo" en la malpli preferinda signifo "episkopujo", ne atentante ke gxi ankaŭ havas propran signifon. EpiskopEJoj ja estas, ekzemple, la Palaco de Tau (!), la episkopejo de Ostrava-Opava, la Princelektista kastelo (Majenco), kaj pliaj. Do mi sugestas malforigi la kategorion kaj ekkolekti taugajn artikolojn en gxin. Ne necesas aparta subkategorio por "malnovaj" - tiu ja bone forigeblas. Amike, Moldur (diskuto) 22:15, 10 dec. 2016 (UTC)
- Jam pasis du jaroj. Povas esti, ke ne pro mallerteco mi ne trovis koncernan diskuton en la arkivo de VP:FA, sed eble pro tio, ke ĝi ne ekzistas. La kategorio enhavis unu subkategorion, ankoraŭ ekzistantan, nome Kategorio:Malnovaj episkopejoj, kaj ĝi enhavis nur unu artikolon, nome Palaco de Tau. Laŭ la artikolo, la palaco (france Palais du Tau) estas palaco ĉefepiskopa en Reims, Francio. Do laŭ via klarigo en VP:AA mi komprenas, ke temas pri episkopujo, ĉu? Tiuokaze la artikolon mi povus aldoni al alia kategorio (mi petas vian helpon rilate tion) kaj forigi aŭ alinomi la kategorion Kategorio:Malnovaj episkopejoj, kiu estos malpleniĝinta. Tiam al Vikipedio mankos kategorio por episkopEJoj... tamen verŝajne ankoraŭ ne ekzistas artikolo, kiu plenigus ĝin. Kiam oni bezonos tiun kategorion, tiam oni povos krei ĝin. Do mi demandas: ĉu vi konsentas, ke mi agu laŭ tio, kiel mi ĵus skribis, aŭ vi preferas, ke mi restarigu la paĝon de la kategorio kaj aldonu forigopeton ĉe VP:FA? Plej amike, Vikiano (diskuto) 21:40, 10 dec. 2016 (UTC)
Peto forigi la propran uzantopaĝon[redakti fonton]
Bv. helpi min pri la peto ĉe Kategorio-Diskuto:Tujforigendaj artikoloj. Vikiano (diskuto) 14:53, 22 dec. 2016 (UTC)
Farite La uzanto estis firme decidinta. Mi nur cerbumis pri tio, ĉu tiaj petoj estas tuj plenumendaj... forigi la propran uzantopaĝon... Vikiano (diskuto) 17:49, 22 dec. 2016 (UTC)
Sensencaĵo[redakti fonton]
Mi opinias, ke Wwwx.com en tiu formo estas sensencaĵo, forigenda. --Crosstor (diskuto) 06:02, 23 dec. 2016 (UTC)
Farite de Narvalo. Vikiano (diskuto) 14:33, 23 dec. 2016 (UTC)