Vinton Cerf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vint Cerf)
Vinton Gray "Vint" Cerf
Vint Cerf en Vilnius, 2010
Vint Cerf en Vilnius, 2010
Persona informo
Naskiĝo la  23-an de junio 1943(nun 1943-06-23) (80‑jara)
en New Haven (Konektikuto)
Lingvoj angla vd
Loĝloko Konektikuto vd
Ŝtataneco  Usono
Alma mater Universitato Stanford, Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso
Subskribo Vinton Cerf
Profesio
Okupo komputosciencistoinĝeniero • universitata instruisto • teknologia predikisto vd
Laborkampo Komputado
Doktoreca konsilisto Leonard Kleinrock • Gerald Estrin vd
Fama pro unu el la aŭtoroj de TCP/IP kaj Interreto
Verkado
Verkoj TCP ❦
TCP-IP vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Cerf ludas je Spacewar! (angle: Spacewar!) en la Muzeo de Komputila Historio (angle: Computer History Museum), 2007
Cerf kaj Robert Kahn kun George W. Bush ĉe enmanigo de la Prezidenta medalo de libereco, 2005
Cerf en konferenco de ICANN, 2007

Vinton Gray “Vint” CERF (naskiĝis la 23-an de junio 1943 en New Haven, Konektikuto, Usono) estas usona sciencisto en la branĉo de teorio de komputadaj sistemoj, unu el la ellaborintoj de la stako de protokoloj TCP/IP. Laŭreato de Premio Turing (2004). Amaskomunikiloj ofte nomas lin «patro de Interreto»[1][2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Cerf finis lernejon en Los-Anĝeleso kaj aliĝis al la Universitato Stanford, kie bakalaŭriĝis pri matematiko en 1965. Ricevinte gradon, Cerf eklaboris ĉe IBM, kie li asistis ellaboron de la programlingvo QUIKTRAN. Du jarojn poste li forlasis la kompanion kaj aliĝis al la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso. Tie li ricevis gradojn de magistro (1970) kaj doktoro de filozofio (1972) pri informadiko. Dum studado Cerf laboris sub gvido de la profesoro Leonard Kleinrock (angle: Leonard Kleinrock), konata pro realigo de konekto de la universitato al ARPANET, antaŭulo de Interreto. Tie li konatiĝis kun Robert Kahn. Post la studado Cerf dungiĝis kiel docento en la Universitato Stanford kaj laboris tie kvar jarojn.

De 1976 ĝis 1982 Vinton Cerf laboris por DARPA. Post tio li kvar jarojn laboris en MCI Inc. (angle: MCI Inc.), kaj poste en CNRI (angle: CNRI) ĝis januaro 1994.

En 1997 Cerf, suferanta malaltan aŭdkapablon[3], iĝas unu el la gvidantoj de la Universitato Gallaudet. De 1999 ĝis 2007 li gvidis la estraron de ICANN. Ekde septembro 2005 Vinton Cerf estas vicprezidanto kaj «ĉefpredikanto de Interreto» en la korporacio Google.

En 2008 Cerf ekgvidis la komitaton de IETF pri ellaboro kaj enkonduko de internaciigitaj domajnaj nomoj (angle: internationalized domain name).

La 16-an de januaro 2013 la prezidanto de Usono Barack Obama deklaris sian intencon enpostenigi la doktoron Cerf en la Nacian Sciencan Konsilion (angle National Science Board)[4].

Kelkaj premioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]