Čížkovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Čížkovice (apartigilo).

Čížkovice (prononcu: Ĉiĵkovice) estas vilaĝo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem, troviĝanta proksimume 5 km sudokcidente de Lovosice. Ĝi konsistas el 2 partoj: Čížkovice kaj Želechovice (Ĵeleĥovice). En la vilaĝo troviĝas 280 domoj kaj loĝas 1392 loĝantoj (2009). Apud la vilaĝo troviĝas cementejo kaj ĝia kalkoŝtonminejo. La vilaĝon trafluas rojo Modla.

Historio

Areo de Čížkovice estis setlita jam en 5-a jarcento antaŭ nia erao. Apud la vilaĝo oni trovis latenan sepultejon kun lignaj ujoj kaj bronzaj ĉarniroj el tiu epoko. Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1276.

Trafiko

En la jaro 1882 estis inaŭgurita fervoja trako Lovosice - Libochovice, kiu trairadis la vilaĝon. En la jaro 1898 oni finkonstruis branĉan relvojon al Obrnice apud Most. Tiu ĉi branĉa fervojo funkciis ĝis la jaro 2007.