Aŭstrala karakaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Aŭstrala karakaro
Aŭstrala karakaro
Aŭstrala karakaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Phalcoboenus
Specio: Ph. australis
Phalcoboenus australis
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Aŭstrala karakaroAŭstrala karakarao (Phalcoboenus australis) estas rabobirdo de la familio de Falkedoj. Ĝi diferenciĝas el la aliaj tri specioj de la sama genro de Falkoboenoj, pro sia plej suda geografia distribuado (alopatrio) kaj pro sia tutnigreca plumaro sen blankaj partoj, kiujn ja havas la samgenraj specioj. La nesamgenra Nigra karakarao estas nekonfuzebla, pro diferenca geografia distribuado, pro grando kaj ĉefe pro tre markata kaj etenda flava nuda vizaĝo, kiun la Aŭstrala karakaro ne havas.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Detale pri kapo

Tiu specio estas 55 al 62 cm longa kaj la ĉirkaŭa pezo estas de 1,2 kg. La plumaro de plenkreskuloj de ambaŭ seksoj estas preskaŭ nigra (kun iom da tre malhelbruna nuanco), dum la kruroj kaj bridoj estas oranĝecaj kaj la kolo, brusto kaj supra ventro havas tre mildan helgrizan (preskaŭ blankecan) vertikalan striecon. Tiu strieco estas tialo de komuna nomo en angla kiel Striated Caracara kaj en hispana kiel Caracara estriado, krom alternativa nomo cimango. Ankaŭ la bazo de de la suba parto de la unuarangaj flugilplumoj estas blankaj kio videblas dumfluge kiel hela strio ĉe la pinto de flugiloj.

La beko estas pli dika kaj larĝa ol tiuj de aliaj samgenraj karakaraoj, ĝi estas simile hokoforma kun tre larĝa kaj hokeca supra makezelo. La koloro estas helblugriza pli blankeca en supra bordo kaj hokopinto. La flava nuda vizaĝa haŭtaĵo estas multe malpli etenda ol tiuj de samgenranoj kaj fakte okupas nur malgrandan parton el la bekobazo kiel strio al antaŭa parto de okulo, fakte la komencoj de frunto kaj mentono foje estas kovrataj de malgrandaj plumetoj kaj tiele aspektas striecaj (ne estas tute nudaj) kaj aperas pli klare nur la cirklo de la vaksaĵo super la bekobazo kio enhavas la naztruon kaj la komisuroj kie koincidas ambaŭ makzeloj.

Unujaraj junuloj havas oranĝecan aŭ helruĝan lanugon, kiun ili perdas post sia unua plumoŝanĝado. Ili akiras plenkreskan plumaron nur en la kvina jaro. Ĝi tiam ili havas malhelan bekon kaj helflavecajn krurojn.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas en kelkaj insuloj de plejplejaj sudaj Ĉilio kaj Argentinio nome Fuegio, sed estas pli abunda en la arkipelago nomata MalvinojFalklandoj. Kvankam ĝi estis iam konsiderata komuna en Falklandoj, ĝi nuntempe nestumas nur en apartaj insuloj kie ili reproduktiĝas ĉe kolonioj de pingvenoj ĉefe de Ŝtonsaltanta pingveno kaj albatrosoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas en la regionoj kie la vegetaĵaro ne estas tre alta, kvankam eblas, ke ĝi vizitas areojn kie estas arboj. Ene de sia area distribua estas komuna. Ĝi estas konsiderata birdospecio de loĝantaj birdoj, sed vintre videblas en insuloj pli norde, kutime sen atingi terojn de la kontinento.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Aŭstrala karakaro estas ĉefe manĝanto de kadavraĵoj, rubaĵoj kaj malgrandaj senvertebruloj kiaj tervermoj, kiujn ili elfosas per siaj ungoj. Tamen ili ankaŭ predas malfortajn aŭ vunditajn bestetojn, kiaj junaj marbirdoj. Ties simila kutimo ataki ĵus naskitajn ŝafidojn kaj malsanajn ŝafojn (ĉefe vintre) estis tialo por akra persekutado fare de ŝafistoj kontraŭ tiaj rabobirdoj.

Ofte oni parolas pri kutimo ŝteli ruĝajn objektojn kiaj tolaĵoj aŭ tukoj, eble ĉar ruĝa estas koloro de viando. Kiel ĉiuj falkoformaj ili havas bonegan koloran vidkapablon kiu facile superas konatajn vidkapablojn de ĉiu ajn mamulo.[1] Ofte ili elfosas en rubujoj kaj movas rokojn por havi manĝon el sube, kio montras, ke ili estas unu el plej inteligentaj rabobirdoj.

Ĝi estas ege vorema kaj agresema. Kvankam ĉefa nutrado konsistas el kadavraĵo, ĝi vizitas la koloniojn de pingvenoj kaj aliaj marbirdoj kie kaŭzas terurajn damaĝojn ĉe idoj. For de la reprodukta sezono de pingvenoj, ili traflugas la marbordojn serĉe de kadavraĵoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La nesto estas konstruita uzante bastonetojn kaj vegetaĵojn kaj kovron de herbo kaj lano kolonie surgrunde inter rokoj aŭ sur klifa kornico, kie la ino demetas el 2 ĝis 4 ovojn dum oktobro kaj novembro (komenco de aŭstrala somero). Ties eloviĝo koincidas februare kun la reprodukta sezono de marbirdoj, kio havigas konstantan manĝodisponeblon por ties idoj. Post elnestiĝo ili ariĝas en grupoj kaj vagadas tra la insuloj, ofte ĉe homaj setlejoj.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Ĝia distribuado limigas al insuloj Malvinoj je la pleja sudoriento de la kontinento amerika, krom la insularoj de Fuegio kaj de Horna Kabo.

La populacio de Falklandoj estas ĉirkaŭkalkulata je 400 al 500 reproduktaj paroj. Dume la totala populacio estas ĉirkaŭkalkulata je malpli da 1,000 reproduktaj paroj. Junuloj kaj eĉ plenkreskuloj estas tute sentimaj de homoj kaj traktas ties alproksimiĝon per senatento. Foje estas konfliktoj kontraŭ falklandaj ŝafistoj kio estis tialo de granda malpliigo de ties nombroj. Nun estas klopodoj por eviti tion.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni ne konas subspeciojn de tiu specio.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]