Albert Camus
Albert CAMUS [Albèr Kamu], en Esperanto Alberto Kamuso ( 7-a de novembro 1913, - 4-a de januaro 1960), estis franca verkisto kaj filozofo. Li estis nobelpremiito en 1957.
Bazo de la verko de Camus estas la filozofio de la absurdo, kiu estas bazita sur la ekkono de la sensenceco de la homa vivo. Tamen laŭ Camus la gehomoj estas liberaj kaj povas kontraŭbatali tiun sorton de sensenceco. Tiun sintenon tre koncize resumas unu frazo el la eseo "La mito de Sizifo": "Ni devas imagi, ke Sizifo estis feliĉa homo".
La filozofa pensaro de Camus kondukis lin al seniluzia humanismo, kiu estas klare perceptebla en liaj verkoj. Samtempe ĝi instigis lin al politika aktivado: Camus partoprenis la Francan rezistadon en la dua mondmilito kaj provis peri pacan finiĝon de la Milito de Alĝerio.
Biografiaj donitaĵoj
- 1913, 7a de novembro: Naskiĝas en Mondovi (Alĝerio)
- 1932: Studas filozofion en Alĝero
- 1934/1935: Membro de la Komunista Partio
- 1937: Komencas labori kiel ĵurnalisto
- 1938: Translokiĝas al Francujo
- 1944: Konatiĝas kun Jean-Paul Sartre
- 1944-1946: Ĉefredaktoro de la ĵurnalo "Combat", la organo de la Franca rezistado
- 1952: Distanciĝas de Sartre, post kiam tiu fortege kritikis al eseon "La homo en la ribelo"
- 1957: Ricevas Nobelpremion
- 1960, 4a de januaro: Mortas en aŭtoakcidento proksime de Fontainebleau (Francujo)
- Gianfranco Ravasi, Camus (la rivolta & la salvezza), Avvenire, 7-a de junio 2013
Gravaj verkoj
- La fremdulo (romano; 1942)
- La mito de Sizifo (eseo; 1942)
- Kaligulo (teatraĵo; 1945)
- La pesto (romano; 1947)
- La sieĝostato (teatraĵo; 1948)
- La justuloj (teatraĵo; 1949)
- La homo ribelita (eseo; 1951)
- La kazo (romano; 1956)
- La obsedatoj (teatraĵo laŭ motivo de Fjodor Dostojevskij; 1959)
Verkoj tradukitaj en Esperanton
- La fremdulo, tradukis: Michel Duc Goninaz, SAT, 1993
- La justuloj (teatraĵo), TESPA, 1977
- Letero al alĝeria aktivulo, tradukis Ĝemil' Kesuso sur la retejo de SAT, 1955 (trad. 2011)
Eksteraj ligiloj
greke http://www.biblioweb.org/-CAMUS-Albert-.html greke http://nobelprize.org/literature/laureates/1957 greke http://www.romanistik.info/camus.html greke http://www.tameri.com/csw/exist/camus.shtml
|