Alejandro Jodorowsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alejandro Jodorowsky
AlejandroJodorowsky.jpg
Jodorowsky en 2006
Dato de naskiĝo 17-a de februaro 1929
Loko de naskiĝo Flago de Ĉilio Tocopilla, Antofagasta, Ĉilio
Sukcesis kiel tarokisto
Artista celigo humoro
v  d  r
Information icon.svg

Alejandro JODOROWSKY estas artisto kiu disponas multajn komunikajn perilojn kiaj apertaj kunvenoj kaj prelegoj, teatraĵoj, pantomimo, filmoj, bildromanoj, romanoj, ks por disvolvigi universon distingeble sian, stampita per siaj influoj kiaj interalie diventarokoj, superrealismo, esoterismo, alĥemio, simbolismo, psikedelismo, sciencfikcio, psikoterapio...

Elmigrante de sia naskiĝlando Ĉilio al Francio kiam li estis 24, li kunturneis kun la fama mimo Marcel Marceau kaj animis kaj verkis teatraĵon «Panique» (paniko). Li transloĝiĝas en Meksikio de 1965 al 1975 kaj tie li reĝisoris siajn tri plej famajn filmojn, grandparte memfinancitaj. Fando y Lis (Fando kaj Lis; 1967), El Topo (La Talpo, 1970) kaj La Montaña sagrada (La Sankta Monto, 1973) estas kvazaŭaj inicaj vojaĝoj, foje absurdaj, perfortecaj, pornografiajmetafizikaj sed ĉiam metaforaj kaj humuraj. Ili ne trafis tujan sukcesegon sed fariĝis kultaj en subgrundaj medioj.

Ekde la 1980-oj kaj regule ĝis nun, li kutimas prelegi en diversaj parizaj apertaj lokoj pri temoj tuŝante internan vekiĝon kaj spiritecon. Li cetere redesegnis modernan eldonon de Marsejla tarokaro.

Paralele de ĉio ĉi, Jodorowsky montriĝis fekundega scenaristo de fantastaj bildrakontoj (21 sagaoj ĝis nun). Tiuj ĉi estas tradukitaj en pli ol dek lingvoj.

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Alejandro Jodorowsky, foje kromnomita «Jodo», naskiĝis la 17-an de februaro 1929 en norda Ĉilio, de rusdevenaj judaj gepatroj. Li poste studis filozofion kaj psikologion en Santiago, du fakoj kiujn li ankoraŭ pritraktas en siaj verkoj nuntempe, inter aliaj. Li frue komencis sian artistan vivon: li ekpublikigis sian propran poezion en 1945, 16-jaraĝa. Je tiu tempo, li kunlaboris kun ĉiliaj poetoj Nicanor Parra kaj Enrique Lihn. Li disvolvigis intereson pri marionetoj kaj mimiko. 17-jaraĝe, li debutis kiel aktoro kaj unu jaro poste li kreis pantomiman trupon, «teatro mimico» (teatro mimiko). Li verkis sian unuan teatraĵon, «El Minotauro» (La Minotaŭro) en 1953 (24 jaraĝa).

La sama jaro, li transloĝiĝas al Parizo, Francio por studi pantomimon kun Etienne Decroux, instruisto de Marcel Marceau. La sekvonta jaro, li kuniĝas al la trupo de Marceau kaj turneos tutmonden.

Psikomagio[redakti | redakti fonton]

Jodorowsky estas fama kiel «antaŭesploranto» pri praktikado de diventaroko, kiun li senigas de ĝia okulta signifo por kunligi ĝin kun la psika kaj instinkta sferoj de homo. Li dediĉis sian tempon dum dek-kvin jaroj redesegni la komunan eldonon de la marsejla taroko, kune kun Philippe Camouin, posteulo de la grandaj kartaj majstroj de Marsejlo. De tio, li venis al pli terapiaj laboroj en tri fakoj: psikomagio, psikogenealogio kaj inica masaĝo. Psikomagio celas kuraci psikologiajn vundojn per resaniga efiko de ludado de teatraĵoj kiu rekte influus subkonscion kaj senkatenus ĝin de maljunaj traŭmatoj, kelkfoje transpasitaj de generacio al generacio. Laŭ psikogenealogio, oni estas profunde stampita de sia familio en oniaj kvalitoj kiel en oniaj malkvalitoj, kaj terapia procezo estus nekompleta se ne konsiderante onian genealogian arbon.

Li verkis plurajn poemarojn kaj librojn pri taroko, pri siaj terapiaj metodoj kiel Psicomagia: la trampa sagrada kaj du aŭtobiografiojn. Ĝis nun, li publikigis dudek-tri romanojn kaj filozofiajn traktaĵojn.

La mistika kabaredo[redakti | redakti fonton]

Jodorowsky

Ekde la 1980-oj kaj regule ĝis nun, Jodorowsky organizas kaj vivigas senpagajn kaj apertajn kunvenojn, «la mistika kabaredo» en Parizo en lokoj tiom diversaj kiom kafejo, universitatodoĵo, aranĝitaj kvazaŭ agoroj. Tiuj kunsidoj tipe okazas merkredon, komencas kiel tarokleciono kaj kulminas en prelego longa je unu horo, kiu foje arigas centojn da ĉeestantoj, kiujn Jodorowsky tiam lotas por alparoli pri profunde kelkajn personojn individue. Kun tiuj ĉi, kaj helpe de forta bazo da studentoj de sia filozofio, li pritraktas temojn tuŝante internan vekiĝon kaj floriĝon kiel zeno (kiun li studis kun Takata Ejo), luktartoj, ĉiliaj tradicioj, spirita heredaĵo de l'homaro, masaĝo, «saĝeco de ŝercoj», psikoanalizo, Carlos Castañeda, ktp... Dum tiuj kunsidoj, li kompreneble ankaŭ prezentas psikomaĝion kaj psikogenealogion kaj ties terapiaj efikoj, por ke personoj «fariĝu pli konsciaj» kiel li diras. El ĉiuj siaj okupoj, Jodorowsky konsideras tiujn kunsidojn kiel la plej grava.

Dum sia tuta kariero, Alejandro Jodorowsky akiris renomon de filozofo kaj klerulo, kiu prezentas intruojn de religiaj, spiritaj kaj psikologiaj majstroj kun pragmata kaj imaga klopodoj, al kiuj li aldonas artan dimension, ĉiam grava parto de sia laboro.

Kino[redakti | redakti fonton]

La kina kariero de Jodorowsky komencas en 1957, kiam li estas ankoraŭ en Francio, per La Cravate (la kravato), ankaŭ nomita Les têtes interverties (la interŝanĝitaj kapoj), mallonga filmo adaptita de novelo.

Ekde kiam li transloĝiĝis en Meksikio, li kreas la «avangardan teatron», kaj enscenigas teatraĵon de si mem, Leonora Carrington, Samuel Beckett, Eugène Ionesco, August Strindberg aŭ de lia amiko Fernando Arrabal. Baldaŭ, li fondas sian propran produktadfirmaon Producciones Panicas por financi sian unuan longan filmon, ankaŭ inspirita de Arrabal, Fando y Lis (Fando kaj Lis).

Bildliteraturo[redakti | redakti fonton]

Produktaĵoj[redakti | redakti fonton]

Scenaristo de bildrakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Astéroïde Hurlant (2006)
  • Le Cœur couronné, desegno de Mœbius, eldonejo Les Humanoïdes Associés
    • 1 La Folle du Sacré Cœur, 1992
    • 2 Le Piège de l'irrationnel, 1993
    • 3 Le Fou de la Sorbonne, 1998

Verkisto de libroj[redakti | redakti fonton]

  • Cuentos Panicos (1963) ilustrita de Roland Topor
  • Teatro Pánico (1965)
  • Juegos Pánicos (1965)
  • El Topo, fábula pánica con imágenes (1970) scenario de la filmo El Topo
  • Fábulas Pánicas (1977) reeldono de kelkaj strioj el el Heraldo de Mexico
  • Las ansias carnívoras de la nada (1991)
  • Donde mejor canta un pájaro (1992)
  • Psychomagie/Approches d´une thérapie panique (1995) ISBN 968-6941-04-5
  • Griffes D´Ange (1996) ilustrita de Jean Giraud
  • Antología Pánica (1996) kun Daniel González-Dueñas
  • Los Evangelios para sanar (1997) ISBN 968-27-0701-3
  • La Sagesse des blagues;Le doigt et la lune;Les histoires de Mulla Nasrudin (1997) ilustrita de George Bess
  • El niño del jueves negro (1999)
  • Albina y los hombres-perro (2000)
  • La Trampa Sagrada (2000)
  • No basta decir (2000)
  • La danza de la realidad (2001) Aŭtobiografio ISBN 987-566-067-1
  • El loro de las siete lenguas (2001)
  • El Paso del ganso (2001)
  • Ópera Panique,ou l`éloge de la quotidenneté (2001) teatraĵo
  • El tesoro de la sombra (2003)
  • Fábulas Pánicas (2003) reeldono de ĉiuj strioj el el Herlado de México
  • El dedo y la luna (2004)
  • Piedras del camino (2004)
  • La voie du Tarot (2004)
  • Yo, el tarot (2004)
  • El Maestro y las Magas (2006)

Reĝisoro de filmoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]