Almogía

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Almogía
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29150
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 967  (2023) [+]
Loĝdenso 24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 50′ N, 4° 32′ U (mapo)36.8267639-4.5367141Koordinatoj: 36° 50′ N, 4° 32′ U (mapo) [+]
Alto 357 m [+]
Areo 164 km² (16 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Almogía (Malago)
Almogía (Malago)
DEC
Almogía
Almogía
Situo de Almogía
Almogía (Hispanio)
Almogía (Hispanio)
DEC
Almogía
Almogía
Situo de Almogía

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almogía [+]
vdr

Almogía [almoĤIa] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la centra parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Almogía en la provinco Malago.

Ĝi estas sur la deklivaro de la Montoj de Malago. Limas norde kun la urbo kaj municipoj Antequera kaj Villanueva de la Concepción, oriente kun Casabermeja kaj Malago, sude kun Malago kaj Cártama, kaj okcidente kun Álora.

La ĉefa kerno estas sur milda kaj ondeca tereno kies plej alta pinto estas "Sancti Petri" (794 m.) La tero estas trafluataj de la rivero Campanillas kaj la rojoj Cauche kaj Olivos. La ekonomio baziĝas sur la agrikulturo, speciale de migdalarboj kaj olivarboj, kvankam plej parto de la laboristaro estas dungita en la sektoro de servoj en la marbordo dum agrikulturo kaj brutobredado restis limigitaj al dua rango en la ekonomio de la vilaĝo.

Vido de la vilaĝo el la zono kie estis la kastelo de la epoko islama, el kiu restas nur la bazo de la Torre de la Vela antaŭ restaŭrado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]