Árchez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árchez
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29753
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 391  (2023) [+]
Loĝdenso 78 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 50′ N, 3° 59′ U (mapo)36.838797-3.9905378Koordinatoj: 36° 50′ N, 3° 59′ U (mapo) [+]
Alto 530 m [+]
Areo 5 km² ( 500 ha) [+]
Árchez (Malago)
Árchez (Malago)
DEC
Árchez
Árchez
Situo de Árchez
Árchez (Hispanio)
Árchez (Hispanio)
DEC
Árchez
Árchez
Situo de Árchez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Árchez [+]
vdr

Árchez [ARĉez] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la orienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Árchez en la provinco Malago.

Ĝi estas en la komarko Axarquía sur la deklivaro de la montaroj Tejeda kaj Almijara je 530 msm. Árchez estas unu de la 31 vilaĝoj kiuj kunformas la komarkon Axarquía. Estis en 2017 nur 405 loĝantoj. Ties areo estas de 4,8 km² kaj tiel ĝi estas la plej malgranda laŭetende municipo de la provinco.

Minareto de iama moskeo, nune preĝejo de Árchez.

Limas N kaj O kun la municipo Canillas de Albaida, E kun Cómpeta kaj S kaj O kun Sayalonga.

La urba kerno estas apud la rivero Turvilla kaj sur la deklivaro de la montaroj Tejeda kaj Almijara, je 435 msm. Distas 21 km de Vélez-Málaga kaj 52 km de Malago. Trafluas la teritorion la rivero Turvilla, la rojo Cortijuelo [kortiĤŬElo] (Kampardometo) kaj la irigacia kanaleto Corumbela, kiu ĝis meze de la 19a jarcento estis sendependa municipo.

La ĉefa ekonomia enspezofonto estas la agrikulturo (olivarboj, vitejoj...). Fine de la 19a jarcento okazis plago kiu detruis la vitejojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]