Villanueva de Algaidas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villanueva de Algaidas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29310
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 113  (2023) [+]
Loĝdenso 55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 11′ N, 4° 27′ U (mapo)37.1831293-4.449969Koordinatoj: 37° 11′ N, 4° 27′ U (mapo) [+]
Alto 536 m [+]
Areo 75 km² (7 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva de Algaidas (Malago)
Villanueva de Algaidas (Malago)
DEC
Villanueva de Algaidas
Villanueva de Algaidas
Situo de Villanueva de Algaidas
Villanueva de Algaidas (Hispanio)
Villanueva de Algaidas (Hispanio)
DEC
Villanueva de Algaidas
Villanueva de Algaidas
Situo de Villanueva de Algaidas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de Algaidas [+]
vdr

Villanueva de Algaidas estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la norda parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro. Villanueva de Algaidas mem estas sur mildaj montetoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Villanueva de Algaidas en la provinco Malago.

La grundo kaj fekunda kaj ebeneca favoras la kultivon de olivarboj kun 81,7 % de la totalo de la kultivita tereno. Aperas tra la tuta zono kaj kun pli kaj pli pli granda proporcio la kultivoj de tritiko, sekalo, kikeroj, faboj, sunfloro kaj anizo.

Situo[redakti | redakti fonton]

La orienta pinto limas kun la Provinco Kordovo. La urbeto disponas el bonaj komunikiloj, je 11 km. de la aŭtoŝoseo A-45 Malago-Kordovo, kaj je 10 km de la aŭtoŝoseo A-92. La situo de la municipo korespondas praktike al la centro de Andaluzio, pli ol Antequera mem.

Nordokcidente: Antequera Norde: Cuevas Bajas kaj Cuevas de San Marcos Nordoriente: Loja
Okcidente: Antequera Oriente: Villanueva de Tapia
Sudokcidente Archidona Sude: Archidona Sudoriente: Villanueva de Tapia

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estas arkeologiaj restaĵoj de nekropolo el Ĥalkolitiko. Estis ankaŭ restaĵoj de la epoko de la Romia Imperio. La araba vorto Algaidas signifas arbarojn, densajn arbarojn. Estas je 1 km de Villanueva de Algaidas roka preĝejo, elfosita totale el sabloŝtono, datita inter la 9a kaj 10a jarcentoj (el islama epoko) apartenanta al grupo de ruraj ermitejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]