Benarrabá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benarrabá
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29490
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 454  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 33′ N, 5° 17′ U (mapo)36.5508289-5.2756812Koordinatoj: 36° 33′ N, 5° 17′ U (mapo) [+]
Alto 550 m [+]
Areo 26,2 km² (2 620 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Benarrabá (Malago)
Benarrabá (Malago)
DEC
Benarrabá
Benarrabá
Situo de Benarrabá
Benarrabá (Hispanio)
Benarrabá (Hispanio)
DEC
Benarrabá
Benarrabá
Situo de Benarrabá

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Benarrabá [+]
vdr

Benarrabá estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la okcidenta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Benarrabá en la provinco Malago.

Ĝi estas en la komarko Montĉeno de Arundo. Temas pri teritorio ĉefe montara, trafluata de la riveroj Guadiaro kaj Genal. Okupas etendo de 24,90 km². Estas granda vario de pejzaĝoj, el kiuj elstaras la fekunda riverbordo de Genal, kiu disponas de banareoj kiel: Los Lobos, Los Pepes, El Reventón, La Peña... Tiuj pejzaĝoj estas Cribanas kaj zonoj de makiso kiel Cotillo aŭ zonoj de komunaj montoj kie estas bonkvalitaj arbaroj de Portugala kverkoj kaj korkokverkoj de la valo de Genal. Estas belaj rigardejoj en la montoj Porón, El Peñón, kaj Frontales, natura limo inter ambaŭ valoj. En la valo de Guadiaro la deklivoj estas pli mildaj kaj anstataŭ montoj estas kamparo por cerealoj kaj brutobredado.

La natura monumento, ekde 2003 nomita “El cañón de las Buitreras” (La Kanjono de la Gipejoj), estas gorĝo de la rivero Guadiaro kun du rokegaj muregoj de pli ol 100 metroj de profundo kunigitaj pere de la ponto de la germanoj; en ties kavetoj nestas gipoj kaj de tie la nomo.

Ŝosee estas je 69 km de Algeciras, je 135 km de Malago kaj je 668 km de Madrido. Inter 2000 kaj 2005 oni perdis 70 loĝantojn, pasante el 630 ĝis 560 (informo de la INE).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]