Carratraca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carratraca
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29551
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 750  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 51′ N, 4° 49′ U (mapo)36.851495-4.8190523Koordinatoj: 36° 51′ N, 4° 49′ U (mapo) [+]
Alto 550 m [+]
Areo 23 km² (2 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Carratraca (Malago)
Carratraca (Malago)
DEC
Carratraca
Carratraca
Situo de Carratraca
Carratraca (Hispanio)
Carratraca (Hispanio)
DEC
Carratraca
Carratraca
Situo de Carratraca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carratraca [+]
vdr

Carratraca [karraTRAka] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la centra parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Carratraca en la provinco Malago.

Ĝi estas inter la komarkoj la Valo Guadalhorce, Montĉeno de Arundo (Alcaparaín, Baños kaj Aguas) kaj la komarko de Antequera (Ardales). La pejzaĝo estas de krutaj deklivoj en Alcaparín kaj iom pli milda en Baños kaj Aguas, kovritaj de pinaroj kaj makiso, krom kelkaj olivarbaroj kie la tereno ebligas tion. En la valo fluas la rojo Cañas, la kamparo estas de fruktoĝardenoj en la bordoj de la rojoj kaj de kultivoj de cerealo kaj olivarboj inter tiuj kaj la komenco de la montaroj. En la urba kerno de Carratraca elstaras la arkitektura ensemblo formata de la domo de Doña Trinidad Grund, konvertita en Urbodomo, kaj la turo proksima al tiu.

Nuestra Señora de la Salud.

En la areo oni trovis tombejon de la Neolitiko, restojn de skema pentrarto krucforma kaj ceramiko de gravurita ornamado. Ankaŭ de la epoko de la Romia Imperio.

Je 1a de januaro 2010 la municipo havis 886 loĝantojn, nome 450 viroj kaj 436 virinoj.[1] La totala loĝantaro en 2016 estis de 750 loĝantoj, nome 386 viroj kaj 367 virinoj.[2] En 2018, la cifero estis de 748 loĝantoj, 391 viroj kaj 357 virinoj[3].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. INE: Población por municipios y sexo.. Arkivita el la originalo je 2017-10-24. Alirita 2021-12-29.
  2. Instituto de Estadística y Cartografía de Andalucía. SIMA - Carratraca (Málaga) Alirita la 21an de januaro 2017 en www.juntadeandalucia.es.
  3. Málaga: Población por municipios y sexo. (2882) Alirita la 21an de januaro 2017 en www.ine.es