Alhaurín el Grande

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alhaurín el Grande
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 26 879  (2023) [+]
Loĝdenso 368 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 38′ N, 4° 41′ U (mapo)36.633055555556-4.6830555555556Koordinatoj: 36° 38′ N, 4° 41′ U (mapo) [+]
Alto 270 m [+]
Areo 73,1 km² (7 310 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alhaurín el Grande (Malago)
Alhaurín el Grande (Malago)
DEC
Alhaurín el Grande
Alhaurín el Grande
Situo de Alhaurín el Grande
Alhaurín el Grande (Hispanio)
Alhaurín el Grande (Hispanio)
DEC
Alhaurín el Grande
Alhaurín el Grande
Situo de Alhaurín el Grande

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alhaurín el Grande [+]
vdr

Alhaurín el Grande [alaŭRIN] (A. la Granda, paradokse ĉar Alhaurín de la Torre en la sama provinco estas pli granda, kio igas Alhaurín la Granda fakte Alhaurín la Malgranda) estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la komarko Valo de Guadalhorce kaj en la jurisdikcia teritorio de Coín. Ĝia municipa teritorio okupas etendon de 73,1 km² kiuj etendiĝas tra la norda deklivaro de la Sierra de Mijas kaj laŭ la valo de la rivero Guadalhorce.

Ties ekonomio estas bazata sur la kultivo de citrusoj kaj aliaj fruktarboj. La loĝantaro atingas 24 751 personojn, laŭ informo de la Censo de 2017. Limas kun Coín, Cártama, Alhaurín de la Torre kaj Mijas.

Vido de Alhaurín el Grande.

La origino de la toponimo venas el la araboj, kiuj nomis ĝin Alhaurín, kaj dum la regado de la Katolikaj Gereĝoj oni aldonis la kromnomon "la Granda", por distingi ĝin de la najbara loko Alhaurín de la Torre post la konkero de ambaŭ lokoj en 1485.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]