Comares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Comares
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29195
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 339  (2023) [+]
Loĝdenso 53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 51′ N, 4° 15′ U (mapo)36.8493858-4.2481628Koordinatoj: 36° 51′ N, 4° 15′ U (mapo) [+]
Alto 703 m [+]
Areo 25,5 km² (2 550 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Comares (Malago)
Comares (Malago)
DEC
Comares
Comares
Situo de Comares
Comares (Hispanio)
Comares (Hispanio)
DEC
Comares
Comares
Situo de Comares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Comares [+]
vdr

Comares [koMAres] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la orienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Comares en la provinco Malago.

Ĝi estas en la komarko Axarquía [aĥarKIo]. Ĝi estas sur la deklivaro de la Montoj de Malago je 703 metroj super la marnivelo. Comares estas unu de la 31 vilaĝoj kiuj kune formas la komarkon Axarquía. Ĝi estas konata kiel "Balcón de la Costa del Sol" (Balkono de la Suna Marbordo).

Ĝi limas kun: N kun la municipo Riogordo, N, NE kaj E kun Cútar, S kun la municipo El Borge, SO kaj O kun la municipo Malago kaj NO kun la municipo Colmenar.

La urba kerno estas sur nekruta deklivo, sur la kresto de ja kruta monto, je 703 m de alto. Distas 25 km el Vélez-Málaga kaj 39 km el la provinca ĉefurbo Malago. La loko estas plena je ravinoj kaj disaj domaroj kaj kampardomoj ĉirkaŭ la monto. La plej alta punkto estas la monteto Mazmúllar (721 m). Trafluas la teritorion la rivero Cueva aŭ Benamargosa, al kiu alfluas la rojoj Cútar, Fuente Delgada kaj Solano, sekaj la plej parto de la jaro. La akvo por la liverado al la vilaĝo devenas de la fontoj Delgá, Gorda, Caño Seco kaj Maroto.

La ĉefa ekonomia fonto estas la agrikulturo (olivarboj, migdalarboj), kaj lastatempe progresas la rura turismo.

Comares sur la Monteto Mazmúllar
Comares sur la Monteto Mazmúllar

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]