Villanueva del Trabuco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villanueva del Trabuco
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29313
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 360  (2023) [+]
Loĝdenso 91 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 2′ N, 4° 20′ U (mapo)37.0285821-4.3381803Koordinatoj: 37° 2′ N, 4° 20′ U (mapo) [+]
Alto 682 m [+]
Areo 59 km² (5 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva del Trabuco (Malago)
Villanueva del Trabuco (Malago)
DEC
Villanueva del Trabuco
Villanueva del Trabuco
Situo de Villanueva del Trabuco
Villanueva del Trabuco (Hispanio)
Villanueva del Trabuco (Hispanio)
DEC
Villanueva del Trabuco
Villanueva del Trabuco
Situo de Villanueva del Trabuco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva del Trabuco [+]
vdr

Villanueva del Trabuco (signife Nova urbo de la blunderbuzo (?), kio aperas vertikale en la centro de la blazono apartigante domojn) estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la nordorienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Villanueva del Trabuco en la provinco Malago.

La municipo de Villanueva del Trabuco estas sur la sudorienta pinto de la komarko de Antequera, sur la deklivaro de la montaroj Gorda kaj San Jorge, apartenataj al la "Arco Calizo Central" (Centra Kalkoŝtona Arko) de la provinco Malago. Tiu montaroj havigas al la areo belajn pejzaĝojn fone por la vilaĝo kaj ties kampoj. Por la turisma profito de tiuj pejzaĝaj rimedoj, la municipo konstruis kampadejon apud la pado kiu supreniras al la Sierra de San Jorge apud la fluejo de la rojo Chozas.

Sur la montara deklivaro, la pejzaĝo estas formata de mildaj montetoj kie estas kultivoj de cerealo kaj olivarboj, kaj kie estas ebenaĵo oftas la fruktoĝardenoj kun disaj porlaboraj aŭ pordistraj kampardomoj. En la municipo Villanueva del Trabuco kunfluas la rojoj kiuj, devenaj el la du menciitaj montaroj kaj el tiu de Gibalto, formas la fluadon de la rivero Guadalhorce.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]