Moclinejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moclinejo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29738
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 220  (2023) [+]
Loĝdenso 81 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 46′ N, 4° 15′ U (mapo)36.7715912-4.2554179Koordinatoj: 36° 46′ N, 4° 15′ U (mapo) [+]
Alto 447 m [+]
Areo 15 km² (1 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Moclinejo (Malago)
Moclinejo (Malago)
DEC
Moclinejo
Moclinejo
Situo de Moclinejo
Moclinejo (Hispanio)
Moclinejo (Hispanio)
DEC
Moclinejo
Moclinejo
Situo de Moclinejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moclinejo [+]
vdr

Moclinejo [mokliNEĥo] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la sudorienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Moclinejo en la provinco Malago.

Ĝi estas en la komarko Axarquía [aĥarKIa]. Ĝi estas ĉirkaŭita de montoj kaj kiel elirejo de la nomita Ruta de la Pasa (Vojo de la Sekvinberoj). Ŝosee estas je nur 27 kilometroj for de la provinca ĉefurbo Malago kaj je 558 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo. Ĝi limas kun Rincón de la Victoria, Macharaviaya, Almáchar, El Borge, Totalán kaj Malago.

Ornamita strato Rambla de las Flores

Estas vilaĝo kun etenda zono de kampoj, kie kelkaj dediĉas sin al la agrikulturo (sekvinberoj, vino, migdalarboj, karoboj kaj olivarboj, por la produktado de olivoleo). La granda municipa kerno estas Moclinejo mem, kie estas la urbodomo, sed proksime estas kelkaj submunicipoj: El Valdés, Los Palmas, El Villar, Los Patrones, Los Narcisos kaj la kcurioza Río Granadilla, kiu parte apartenas al tiu municipo kaj parte al Rincón de la Victoria.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]