Fuente de Piedra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuente de Piedra
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29520
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 891  (2023) [+]
Loĝdenso 32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 8′ N, 4° 44′ U (mapo)37.135283-4.7276315Koordinatoj: 37° 8′ N, 4° 44′ U (mapo) [+]
Alto 459 m [+]
Areo 91 km² (9 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuente de Piedra (Malago)
Fuente de Piedra (Malago)
DEC
Fuente de Piedra
Fuente de Piedra
Situo de Fuente de Piedra
Fuente de Piedra (Hispanio)
Fuente de Piedra (Hispanio)
DEC
Fuente de Piedra
Fuente de Piedra
Situo de Fuente de Piedra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuente de Piedra [+]
vdr

Fuente de Piedra (Fonto da ŝtono) estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la norda parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Fuente de Piedra en la provinco Malago.

Ĝi estas en la nordokcidento de la komarko de Antequera kaj en la samnoma jurisdikcia teritorio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vido de la lageto.
Flamengoj en la Lageto de Fuente de Piedra.

Ĝi estas je 73 kilometroj nordokcidente de la provinca ĉefurbo Malago, apud la Natura Rezervejo Laguna de Fuente de Piedra, je 443 metroj super la marnivelo. Ĝi havas 90,15 km² de areo. Laŭ la INE en 2017 estis 2507 loĝantoj.

La municipo Fuente de Piedra estas en la okcidenta duono de la komarko de Antequera, kaj etendiĝas el la teritorio de Campillos ĝis la limo de la provinco Malago kun Sevilo. La pejzaĝo, milda kaj kovrita de kampoj de olivarboj kaj cerealo, estas dominata de la enorma Lageto de Fuente de Piedra, en kiu la ekologia intereso pro la grava kolonio de flamengoj kiu tie hejmas (oni kalkulis ĝis 10 000 reproduktantajn parojn), kuniĝas al la belaj pejzaĝoj de ties etenda akvolameno. Eĉ dum sekaj jaroj, kiam la akvonivelo de la lageto malaltiĝas, ne malaperas la spektakleco de la zona.

La flamengoj iel iĝis simbolo de la municipo kaj tial aperas en la blazono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]