Manilva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manilva
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29691
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 17 857  (2023) [+]
Loĝdenso 510 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 23′ N, 5° 15′ U (mapo)36.3763823-5.2503659Koordinatoj: 36° 23′ N, 5° 15′ U (mapo) [+]
Alto 128 m [+]
Areo 35 km² (3 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Manilva (Malago)
Manilva (Malago)
DEC
Manilva
Manilva
Situo de Manilva
Manilva (Hispanio)
Manilva (Hispanio)
DEC
Manilva
Manilva
Situo de Manilva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manilva [+]
vdr

Manilva [maNILba] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la sudokcidenta pinto de la provinco Malago kaj sur la okcidento de la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Strando Sabinillas.

La precipa pejzaĝo konsistas el malgrandaj montetoj apartigitaj de rojoj kaj valoj kun granda kalkoŝtona depresio malantaŭ la urba kerno, konata kiel Canuto de la Utrera.

Ĝi estas komponata de tri ĉefaj urbaj kernoj, el kiuj la ĉefa estas Manilva mem, proksimume je 2 km interne; la marborda vilaĝo San Luis de Sabinillas (konata simple kiel Sabinillas) kiu estas la plej loĝata kerno el la triopo; kaj la kvartalo de fiŝkaptistoj nome Castillo de la Duquesa (Kastelo de la Dukino, konata kiel El Castillo, La Kastelo) 1,75 km okcidente laŭ la marbordo. Krom la menciitaj kernoj estas kelkaj novbaj domaroj kaj urbanizaĵoj kiel Puerto de la Duquesa (Haveno de la Dukino), Los Hidalgos, Guadalupe, Aldea Beach kaj Vistalmar Duquesa Sur kaj aliaj en Camino Martagina kiuj estas farante la municipon malgranda marborda urbo.

Loko de Manilva, plej sudokcidente en la provinco Malago.

Oriente estas la municipo Estepona, tradicia haveno por fiŝkaptistoj konvertita en turisma urbo, kaj norde Casares, blanka tipa andaluza vilaĝo sur la montaro haviganta spektaklan pejzaĝon. La tuta areo estas dominata de la montopinto Pico de los Reales, de 1452 metroj de alto el kiu oni povas rigardi al elstara panoramo de la zono.

La manilva marbordo etendiĝas el nordoriente al sudokcidento, en marborda linio de 7,8 km kun rokecaj golfetoj kaj sablaj strandoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La iompostioma pliigo de la loĝantaro okazis pro la kultivo sukerkano kaj ties industrio, krom la vitoj, nuntempaj aŭtentaj motoroj de la ekonomio de Manilva dum jarcentoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]