Alcaucín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcaucín
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29711
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 554  (2023) [+]
Loĝdenso 56 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 54′ N, 4° 7′ U (mapo)36.9029689-4.1188537Koordinatoj: 36° 54′ N, 4° 7′ U (mapo) [+]
Alto 518 m [+]
Areo 46 km² (4 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcaucín (Malago)
Alcaucín (Malago)
DEC
Alcaucín
Alcaucín
Situo de Alcaucín
Alcaucín (Hispanio)
Alcaucín (Hispanio)
DEC
Alcaucín
Alcaucín
Situo de Alcaucín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcaucín [+]
vdr

Alcaucín estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la orienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Alcaucín en la provinco Malago.

Ĝi estas en la komarko Axarquía [aĥarKIa], lime kun la provinco Granado. Ŝosee ĝi estas je 54 kilometroj de la provinca ĉefurbo Malago, kaj je 504 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo. En 2016 estis 2272 loĝantoj.[1]

Temas pri montara areo kun kruta tereno kaj naturaj belaj pejzaĝoj de riĉa flaŭro kaj faŭno.

La nomo Alcaucín estas de araba deveno, derivita el القوسين al-qawsayn (probable prononcita al-kaŭsīn kolokve), kio signifas "La arkoj". Kelkaj fakuloj sugestas la hipotezon ke la nomo rilatas al ekzisto de iama akvedukto (tio aperas en la blazono) kaj aliaj al abundo de taksusoj, nome arboj el kies ligno oni faris pafarkojn por ĉasado kaj milito.

La municipa teritorio estas de la zonoj de la provinco kie oni povas atesti la loĝadon de prahomoj, kiel dokumentas la elfosado farita en "Boquete de Zafarraya" en 1983 en kiuj aperis homaj restaĵoj, inter kiuj mandiblo, kiu apartenis al homo Neandertalo. Dum la epoko de koloniigo fare de fenicoj, oni ekkonstruis la Fortikaĵon de Zalía, sed estis araboj kiuj konstruis la nunan kastelon ĝis en 1485 ĝi estis konkerita de la Katolikaj Gereĝoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]