Campillos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Preĝejo Nuestra Señora del Reposo.

Campillos [kamPIjos] (kampetoj) estas municipo hispana de la provinco Malago, Andaluzio. Ĝi situantas nordokcidente de la provinco, en la komarko de Guadalteba kaj ene de la jurisdikcia areo de Antequera.

Ties municipa teritorio okupas areon de 188 km² kiu etendas tra kampoj de cerealoj kaj olivarboj, kaj enhavas ankaŭ kelkaj lagetoj kie videblas flamengoj kaj cikonioj. Laŭ la censo fare de la Nacia Instituto de Statistiko de 2012 ĝi enhavas 8.663 loĝantojn.

Campillos estis fondita en 1492, jaro de la konkero de la lastaj teritorioj de la lasta araba regno de Granado en Hispanio fare de la Katolikaj Gereĝoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Campillos, Fiestas y costumbres : entre folklore y religiosidad popular. Autora : Ana Isabel AMOR PEREZ. 2001

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]